30 Novembro 2011 de AlKo
La 26an de julio 2012 okazos la 125-jara jubileo de Esperanto – la apero de ĝia Unua Libro. Jen okazo por ekspluati – per varb-kampanjoj kaj oferto de modern-stilaj kursoj. Kelkaj landoj formulis planojn kaj starigis jubileajn teamojn. Sed ĝis nun ne videblas internaciaj elpaŝoj.
11 Aŭgusto 2011 de AlKo
La 17-23an de julio 2011, la 44a Konferenco de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) okazis en Kopenhago, kun la temo ’Lingva politiko kaj lingvaj rajtoj en edukado kaj scienca komunikado’, kaj kun 35 prelegoj(prezentaĵoj aŭ diskutrondoj) inter 103 partoprenantoj el 35 landoj, i. a. Brazilo, Meksiko, Ĉilio, Kubo, Benino, Ganao, Indonezio, Nepalo, Japanio, [...]