3 Oktobro 2012 de AlKo
Eterne Rima. Taglibro de brutulo: KD. – Donneville: Vinilkosmo, 2012. La dua albumo de la hiphop-artisto Eterne Rima estas konceptalbumo. Krude la unua duono de ĝi konsistas el rakontoj pri la krima subgrundo, precipe pri organizita krimo kaj narkotaĵvendado.
18 Julio 2012 de AlKo
Eterne Rima. Samideano: KD. – Donneville: Vinilkosmo, 2010. Preninte la diskon Samideano de Eterne Rima kun 18 mezlongaj kanzonoj, kun prologo kaj epilogo, mi alvizaĝis defian taskon priopinii tion, kio por mi plejparte ne ekzistis dum mia vivo – la hiphop-kulturon kaj ties “muzikon”, ankaŭ nomatan “repo”. Min apenaŭ interesis tio, kio ne estas vera [...]