Louis de Beaufront, la dua patro de Esperanto
Nia trezoro La voĉdonado de 1894 dividis kaj krizigis la esperantistaron, la ĉeso de Esperantisto (1895) lasis la adeptojn de l’ nova lingvo sen la sola komuna ligilo, kaj la malaktiviĝo de la lingvoaŭtoro Zamenhof (1896-97) faris la situacion preskaŭ senespera. Unu post unu fermiĝis la pioniraj societoj… Malgraŭ la penadoj de niaj amikoj, la [...]














