Reklamkosto: 80 eŭroj por 96 mil personoj kaj 2300 klakoj
Antaŭ kelkaj tagoj finiĝis la vica fejsbuka reklamkampanjo pri Esperanto en Hungario. Ĝi havas malgrandan fakan specifaĵon, do mi decidis kundividi la informojn pri la projekto.
Antaŭ kelkaj tagoj finiĝis la vica fejsbuka reklamkampanjo pri Esperanto en Hungario. Ĝi havas malgrandan fakan specifaĵon, do mi decidis kundividi la informojn pri la projekto.
La oratorio Mesio de Friedrich Händel estis prezentita en Esperanto la 29an de marto en 1987 fare de la fama 100-membra neesperantista koruso de Centra Ensemblo de KISZ. La koncerto estis parto de la neesperantista projekto “Budapeŝta Printempa Festivalo”, kies direktoro Lengyel Márton estis esperantisto. La koncerto mem okazis en unu el la plej elegantaj [...]
En la jaro 1966a okazis la 51a Universala Kongreso en Budapeŝto. Kadre de ĝi estis inaŭgurita la Esperanto-parko ĉe la piliero de la ponto Erzsébet, kiu eĉ estis trovebla dum longa tempo per tiu nomo sur la mapoj de la urbo. La tiama urbestro mem inaŭguris la parkon, kie estis trovebla ankaŭ Esperanto-fontano kun ĉ. [...]
la 3an de novembro 2016 en Budapeŝto forpasis la konata hungara esperantisto d-ro Endre Dudich (1934-2016)
Mezepoka muziko dancigis partoprenantoj dum la silvestra nokto (Foto: Ivo Miesen) La novjara JES (Junulara Esperanto-Semajno) pasis unuafoje ekster siaj du tradiciaj landoj (Polujo kaj Germanujo), en la hungara urbo Eger, inter la 27a de decembro kaj la 3a de januaro. Eble pro ĝia nekutime distanca orienta situo, malpli da partoprenantoj (ĉ 150) venis ol [...]
Inter 1976 kaj 1990 funkciis en Hungario signifa libroeldona aktivado. Ĉar mi havis la ŝancon partopreni en ĝi kaj preskaŭ sola difinis la eldonpolitikon de HEA (Hungara Esperanto-Asocio), pluraj amikoj instigis min resumi la atingojn de tiuj 15 jaroj. Komence mi rezistis, sed kun la paso de la tempo ĉiam pli mi emas rekoni, ke [...]
La 65a Kongreso de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE) arigis sepdekon da partoprenantoj inter la 14a kaj 21a de julio en Pécs. La inaŭguro okazis en la ŝtona muzeo apud la katedralo kun ĉeesto de la episkopo de Pécs, d-ro György Udvardy, kiu diris, interalie: “Estas ĝoje vidi, ke la partoprenantoj de la kongreso [...]
Nia trezoro Ekzistas genio kiu verkas abunde kaj fekunde, preskaŭ nebareble – sed koste de kvalita malegaleco. Alia genio malofte inspiriĝas, kreas pene, dubeme – sed naskante, kiel perlo, gemojn. Kalocsay kaj Baghy apartenis al la unua tipo, dum Lajos Tárkony al la dua speco. 54 jaroj da verke aktiva esperantisteco postlasis nur du kompletajn, [...]
Bad Behavior has blocked 849 access attempts in the last 7 days.