La Balta Ondo » Honora Patrona Komitato de UEA

Forpasis Reinhard Selten (1930–2016)
La 23an de aŭgusto Esperantujo perdis sian plej eminentan scienciston per la forpaso de prof. d-ro Reinhard Selten, naskiĝinta la 5an de oktobro 1930.

En 1961 li doktoriĝis pri matematiko en la Goethe-Universitato de Frankfurto-ĉe-Majno, kie en 1968 li akiris docentan diplomon. En la studjaro 1967-1968 li estis gastprofesoro en la Universitato de Kalifornio en Berkeley. Li estis profesoro en la Libera Universitato de Berlino 1969-1972, en la Universitato de Bielefeld 1972-1984 kaj ekde 1984 en la Universitato de Bonn. De 2006 ĝis 2014 li gvidis esplorprojekton pri eksperimenta ekonomiko de la Nordrejna-Vestfalia Akademio de Sciencoj kaj Artoj. Dek unu universitatoj asignis al li honoran doktorecon.

En oktobro 1994 Selten fariĝis, kun du usonaj ekonomikistoj, laŭreato de la Nobel-premio pri ekonomiko pro sia elstara kontribuo al la ludoteorio. Krom pri ludoteorio, Selten faris pioniran esploradon pri eksperimenta ekonomiko kaj pri limigita racieco. En lia ampleksa scienca bibliografio, ĉefe en la germana kaj angla, troviĝas ankaŭ la verko Ĉu mi lernu Esperanton? Enkonduko en la teorion de lingvaj ludoj (1982; 2a eld. 1995), kunaŭtorita kun Jonathan Pool.

Pri sia esperantistiĝo Selten mem rakontis jene: “Mi komencis lerni Esperanton kiel 17-jarulo aŭtodidakte. Fakte, mi vidis kaj legetis Esperanto-libron jam pli frue en Breslau, kie mi vivis ĝis februaro 1945. Mia patro estis esperantisto, sufiĉe aktiva en la blindula Esperanto-movado. Tamen, la lingvon mi eklernis ne sub lia rekta instigo, nur sufiĉe longe post lia morto.” En Frankfurto (ĉ. 1960) Selten ekzameniĝis kiel Esperanto-instruisto kaj estis vicprezidanto de la loka klubo. Li konatiĝis kun sia edzino pere de Esperanto kaj instruis la lingvon ankaŭ al sia pli juna frato. Li estis, same kiel la edzino, dumviva membro de UEA ekde 1969 kaj membris ankaŭ en Germana Esperanto-Asocio kaj Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (AIS). En la 84-a UK en Berlino (1999) li estis rektoro de la Internacia Kongresa Universitato.

Sub la redaktora nomo de Selten aperis la diverslingve eldonita studkolekto La kostoj de la eŭropa lingva (ne)komunikado en 1997. Kun Helmar Frank li publikigis la libron Für Zweisprachigkeit in Europa; Por dulingveco en Eŭropo. En la Eŭropa Parlamento Selten pledis por Esperanto kiel invitita parolanto la 9an de majo 2007 okaze de la 50-jariĝo de la Roma Traktato. En la eŭropaj elektoj en 2009 li estis la ĉefkandidato de la germana sekcio de la partio Eŭropo-Demokratio-Esperanto.

En la 80a UK en Tampereo en 1995 Reinhard Selten estis elektita kiel membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.

Fonto: Gazetata Komuniko de UEA, 2016, №634.

Giuliano Turone nova Honora Patrono de UEA
La itala juristo Giuliano Turone fariĝis membro de la Honora Patrona Komitato de UEA. Tiu honora organo konsistas el lingvistoj, sciencistoj k. a. eminentuloj, kiuj faris gravajn servojn al la Esperanto-Movado kaj mem parolas kaj verkis en la Internacia Lingvo. Pri la elekto de Turone decidis la Komitato de UEA en sia kunsido en Lillo.

Turone naskiĝis ​en 1940. Li estas eksa juĝisto de la Supera Apelacia Tribunalo. Li estis ankaŭ profesoro pri viktimoscienco, tribunalaj sciencoj kaj esplorteĥniko en la Katolika Universitato en Milano. ​En Italio li estis vaste konata, ĉar dum sia kariero li okupiĝis pri famaj publikaj juraj procesoj, ekzemple pri prenado kiel ostaĝo de Rossi di Montelera​, pri la ​aresto de la mafiestro Luciano Liggio kaj ​pri la kondamno de Michele Sindona ​pro la mortigo de la advokato Giorgio Ambrosoli​. Li estis ankaŭ ​la esplor-juĝisto, kiu malkovris, ke la framasona grupo P2 efektive celis aranĝi ŝtatrenverson. De 2005 ​ĝis 2007 ​li estis konsilanto en la Supera Apelacia Tribunalo kaj poste profesoro en la Katolika Universitato en Milano. Li estis akuzanta juĝisto en la Internacia Pun-Tribunalo por la Eksa Jugoslavio en Hago.

Turone aperigis verkojn pri juro en la itala, i.a. Il delitto di associazione mafiosa​ (La krimo pri mafia kuniĝo; 2008) kaj, kun Gianni Simoni, Il caffè di Sindona. Un finanziere d’avventura tra politica, Vaticano e mafia​ (La kafo de Sindona. Aventura financisto​ inter politiko, Vatikano kaj mafio; 2009).

En la 1960aj jaroj Turone aktivis en junularaj rondoj italaj kaj internaciaj. Nuntempe li estas honora prezidanto de la laborgrupo “Esperanto por UN”, starigita de UEA. Lia hobio estas aktorado; lastatempe li fariĝis konata pro la prezentado de teatraĵoj en la UK-oj en Florenco (2006), Havano (2010) kaj ĉi-jare en Lillo. Li prizorgas ankaŭ retejon, en kiu li prezentas la ĉefverkon de Dante Alighieri en pluraj lingvoj, i. a. Esperanto.

Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2015, №581

La listo de la membroj de la Honora Patrona Komitato de UEA, entute ses personoj, estas legebla en la retejo de UEA.