Du novaj Honoraj Membroj de UEA
UEA ricevis du novajn Honorajn Membrojn en Lillo. La Komitato de UEA povas distingi per tiu titolo esperantistojn, kiuj faris eksterordinarajn servojn al la tutmonda Esperanto-movado. Ĉi-jare estis distingitaj la franca verkisto-eldonisto André Cherpillod kaj la germana historiisto kaj eksestrarano de UEA d-ro Ulrich Lins. André Cherpillod naskiĝis en 1930 kaj estas emerita mezlerneja instruisto [...]














