La Balta Ondo » homaj rajtoj

Aperis nova libro – Fundamento de la homaj rajtoj
Hodiaŭ, la 16an de decembro 2016, UEA aperigas belan poŝformatan libreton, Fundamento de la homaj rajtoj, okaze de grava datreveno. Antaŭ precize 50 jaroj, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) akceptis du gravajn internaciajn traktatojn, ili estas la Internacia Pakto pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj, kaj la Internacia Pakto pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj. Per tiuj jure devigaj interkonsentoj, al kiuj intertempe formale aliĝis pli ol 160 landoj, la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj ricevis pliajn detaligadojn kaj konkretigon sur diversaj esencaj kampoj de la homa vivo.

Esperanta traduko de la Universala Deklaracio ekzistas jam de multaj jardekoj, kaj estas legebla en la UN-retejo. La du Paktoj, tamen, aperas nun unuafoje en Esperanta traduko. La tradukadon faris d-ro Humphrey Tonkin, iama UEA-prezidanto kaj gvidanto de ĝia Novorka Oficejo, kaj liajn tekstojn kontrolis Brian Moon, profesia tradukisto ĉe Eŭropa Komisiono. Ĉiuj tri tekstoj estas kunigitaj en la libreto, kiu inkluzivas antaŭparolon de la Prezidanto de UEA, d-ro Mark Fettes, kaj kleran enkondukan eseon de d-ino M. Rafaela Urueña, profesoro pri la internacia juro.

“Ĉi tiu libreto estas omaĝo al la longa komuna historio de Esperanto kaj la homaj rajtoj en monda skalo”, klarigas d-ro Fettes. “Eldonante libroforme la tekstojn de tiu triparta fundamento de la homaj rajtoj, ni esperas rekonsciigi esperantistojn pri ilia graveco, kaj fari plian modestan kontribuon al iliaj diskonigo kaj efektivigo.”

La libro estas mendebla ĉe la Libroservo de UEA por 6,90 EUR plus sendokostoj (triona rabato ekde tri ekzempleroj).

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2016, №660.

Deklaro de UEA okaze de la Tago de Homaj Rajtoj
La 10a de decembro estas la Internacia Tago de Homaj Rajtoj. Ĉi-jare ni festas la 68an datrevenon de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, la plej fundamenta kaj ampleksa atesto de interkompreniĝo pri individuaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj iam ajn atingita. Esperanta traduko de la Deklaracio estas delonge legebla en la oficiala retejo de Unuiĝintaj Nacioj: http://www.ohchr.org/EN/UDHR/Pages/Language.aspx?LangID=1115. Ĝi restas koninda por ĉiu esperantisto.

Universala Esperanto-Asocio fieras pro sia asociiĝo kun la Universala Deklaracio. Jam pli ol unu jaron antaŭ la fina ratifo de la Deklaracio en decembro 1948, la Asocio enkondukis paragrafon en sia Statuto, laŭ kiu la homaj rajtoj estas “esenca antaŭkondiĉo” por ĝia laboro por internacia komunikado kaj interkompreniĝo. Tra la postaj jardekoj, UEA vaste uzis Esperanton por informi niajn membrojn tra la tuta mondo pri la graveco de homaj rajtoj kaj por instigi ilin disvastigi tiun mesaĝon en la propraj komunumoj.

Venante tuj post la fino de unu el la plej grandaj konfliktoj en la homa historio, la Universala Deklaracio markis raran momenton de unuanimeco en la internacia komunumo. Tiun unuanimecon UEA firme deziras konservi, protekti kaj restarigi en la nuna periodo de internacia malcerto kaj streĉiteco, kiam  la kapabloj por konstrui pli bonan mondon tiel  bundas kaj la obstakloj  al ties atingo estas tiel malfacile supereblaj. Ni salutas Unuiĝintajn Naciojn kiel gvidlumon de espero en afliktata mondo, kaj ni renovigas nian promeson kunhelpi en antaŭenigo de internacia kompreno en spirito de egaleco, malferma debato, kaj praktika helpo al la suferantoj.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2016, №655.