Arkivo por la etikedo 'Historio de Esperanto'

Carlevaro tro facil-anime prognozis

Intervjuo kun André Albault Unu el la grand-sinjoroj de la Esperanto-movado sendube estas d-ro André Albault en Tuluzo. Jam oni lin omaĝis per la fest-libro De A al B[1] okaze de lia 75-jariĝo. La redakcio de La Ondo volonte kaptis la okazon de lia 90-jariĝo por la intervjuo, kiun kun la jubileulo faris Reinhard Haupenthal. [...]

Aspiranto kaj Esperanto

Tio okazis antaŭ longe, antaŭ 53 jaroj. Mi hejmenvenis post servado en Sovetia armeo (tie mi havis rondeton por lernado de Esperanto). Mi tuj daŭrigis mian interrompitan lernadon en vespera mezlernejo kaj eklaboris kiel simpla laboristo en granda Vilna uzino. Komenciĝis somero. Post kelkaj semajnoj devis okazi Esperanto-tendaro en Estonio. Kiel mi ricevu ferion por [...]

Historio sur fotoj: jaroj 1977-1980

En la populara socia reto Vkontakte ĵus aperis albumo kun pli ol sesdek fotoj, faritaj en Sovetuniaj esperantistaj renkontiĝoj dum 1977-1980, interalie en la someraj junularaj tendaroj OrSEJT-19 (Uralo) kaj OrSEJT-20 (Siberio), kaj en kelkaj renkontiĝoj volga-uralaj REVU.

BET-49: Kurso de Aleksander Korĵenkov pri la historio de Esperanto

La programo de la Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET) estas komparebla kun la programo de la Universalaj Kongresoj de Esperanto. Dum BET okazas multaj kursoj, prelegoj, ekskursoj kaj koncertoj. Riĉan klerigan programon havos ankaŭ la 49a BET, kiu okazos ekde la 6a ĝis la 14a de julio en Utena (Litovio). Krom apartaj prelegoj de fakuloj el pluraj [...]

Nia trezoro: Baudouin de Courtenay

Inter la plej fruaj eminentaj lingvosciencistoj, kiuj aprobis kaj subtenis la planlingvan ideon kaj la lingvon Esperanto, estis Jan Niecisław Ignacy Baudouin de Courtenay (1845–1929). Naskita en Radzymin apud Varsovio en familio kun francaj-polaj radikoj, Baudouin de Courtenay studis en Germanio kaj poste laboris kiel profesoro pri slavistiko en universitatoj de Ruslando, kie li estis [...]

Nia trezoro: Jules Verne

“Esperanto estas simpla, fleksebla, harmonia lingvo, kiu taŭgas same por eleganta prozo kiel por harmoniaj versoj. Ĝi kapablas esprimi ĉiujn pensojn kaj eĉ la plej fajnajn sentojn de la animo… Ĝi estas la ideala internacia lingvo”. Ĉu citaĵo el propaganda broŝuro pionir-epoka? Ne: temas pri frazoj el la lasta romano de franca verkisto-fantaziulo, kies revoj, [...]

Rememore pri Zofia Banet-Fornalowa (1929–2012)

La 19an de septembro 2012 en Varsovio forpasis Zofia Banet-Fornalowa. Ŝi estis unu el la plej aktivaj, internacie rekonataj, esperantistino kaj historiistino el Pollando. Ŝi verŝajne preferus, ke mi nomu ŝin pollandanino. Ŝi, filino de la nacio, kiun Hitler kaj milionoj da liaj disĉiploj volis komplete neniigi dum la Dua Mondmilito, mirakle travivis kaj scipovis [...]

Nia trezoro: Lev Tolstoj

La Ruslanda ĵurnalisto kaj eldonisto Aleksej Suvorin skribis: Ĉe ni estas du caroj: Nikolao II kaj Lev Tolstoj. Kiu el ili estas pli forta? Nikolao II nenion povas fari pri Tolstoj, ne povas ŝanceli lian tronon, sed Tolstoj sendube ŝancelas la tronon de Nikolao kaj de ties dinastio. Lev Nikolájeviĉ Tolstój (Лев Николаевич Толстой, 1828–1910) [...]

Biografia skizo “Zamenhof” aperis en la slovaka

Aŭtoro: Aleksander Korženkov: Titolo: Život Zamenhofa. Život, dielo a myšlienky autora esperanta [Vivo de Zamenhof. Vivo, verkaro kaj ideoj de aŭtoro de Esperanto] Tradukis: Pavol Petrík Lingva korektado: Katarína Nosková Eldonis: Espero Eldonjaro: 2011 Formato: A5, 96 p. ISBN: 978-80-89366-12-5

La dua eldono de «Homarano» aperis

Korĵenkov, Aleksander. Homarano: La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof. — 2a eldono, korektita. — Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2011. — 360 paĝoj; 500 ekz. — (Serio Scio; Vol. 8). — ISBN 978-609-95087-4-0. — Prezo: 27 eŭroj. La 30an de julio 2009 en Bjalistoko, la naskiĝurbo de Lazarj Markoviĉ Zamenhof, kadre [...]

PVZ – la grandioza projekto daŭras!

Aperis sur disko kvar kolektoj de zamenhofologia materialo kolektita de Ludovikito. Iam kompletigota plena verkaro de l. l. zamenhof, familiare konata kiel PVZ (legu pli pri ĝi), estas projekto de la japana zamenhofologo Ludovikito (Itô Kanzi). Eldoninte kadre de PVZ entute 58 volumojn en kelkaj serioj, Ludovikito forpasis en 2005, ne sukcesinte presigi ĉion kolektitan. [...]



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.