Arkivo por la etikedo 'Historio de Esperanto'
15 Decembro 2016 de AlKo
Serĉante materialon pri Zamenhofoj, mi vizitadis en Moskvo la Ruslandan Ŝtatan Bibliotekon (RGB), kiu antaŭe estis konata kiel la biblioteko Lenin. En ĝi estas pluraj verkoj de nia Ludoviko, de lia patro kaj de aliaj Zamenhofoj. Mi utiligis, speciale ĉe kompilado de la bibliografio de M. F. Zamenhof (parto 1, parto 2), ankaŭ la bibliotekan [...]
14 Oktobro 2016 de AlKo
Bydgoszcz, centro de Kujavia-Pomeria vojevodio en la norda parto de Pollando, diskoniĝis en Esperantujo pro la vasta utiligo de Esperanto en turismo. Ĉi tiu agado estas intime ligita kun la nomo de Andrzej “Andreo” Grzębowski. Grzębowski, mem pasia vojaĝanto, estis estrarano de Pola Esperanto-Junularo pri turismo. Diplomiĝinte pri historio en la universitato Kopernik (Toruno), en [...]
7 Oktobro 2016 de AlKo
Homarane: Kajero en Esperanto pri socio, filozofio, religio. Jaro 2, numero 2 / Redaktis Bertil Nilsson. La Chaux-de-Fonds: Kooperativo de Literatura Foiro, 2014. 161 p. Esperantistoj kutime scias, ke certaj ideologiaj kaj religiaj movadoj estas idee proksimaj al homaranismo de nia Majstro kaj, kutime, pozitive rilatas ankaŭ al nia lingvo. Tamen konkretaj informoj pri tio [...]
7 Aŭgusto 2016 de AlKo
Je distanco de kelkaj tagoj dua premio por Historio de la esperanta literaturo (HEL): la komisiono konsistanta el s-roj István Ertl, Ulrich Lins, Ŝi Ĉengtai aljuĝis premion Antoni Grabowski al la verko de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer. Pli frue la konferenco de OSIEK asignis la premion por la plej valora verko en 2015. Vere [...]
26 Julio 2016 de AlKo
La 14an de julio 1887 (la 26an de julio, laŭ la Gregoria kalendaro) en la presejo de Ĥaim Kelter (Varsovio) aperis la 42-paĝa broŝuro Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro (por Rusoj). Ĝia aŭtoro, la 27-jara Ruslanda judo Lazarj Markoviĉ Zamenhof (Лазарь Маркович Заменгоф), kaŝis sin sub la pseŭdonimo “D-ro Esperanto”. Ĝis la jarfino aperis [...]
15 Julio 2016 de AlKo
Unu el la plej famaj verkoj pri la Esperanto-historio, La danĝera lingvo de Ulrich Lins, aperis ĉe UEA en nova, reviziita eldono ĝustatempe por prezento en la 101a UK en Nitro. Ĝi estos havebla ankaŭ en la SAT-kongreso en Herzberg kaj mendebla ĉe la Libroservo de UEA. Diktatoraj reĝimoj kaj fanatikaj ideologioj stampis Esperanton danĝera [...]
18 Junio 2016 de AlKo
Homarano (1a eld., malmola kovrilo), foto: Paweł Fischer-Kotowski Korĵenkov, Aleksander. Homarano: La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof. – 2a eldono, korektita kaj ampleksigita. – Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2011. – 360 p.; 500 ekz. – (Serio Scio; №8). – ISBN 978-6099-5087-4-0. Prezo: Libroservo de UEA € 27,00; Retbutiko de FEL [...]
29 Majo 2016 de AlKo
La organizantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio), dum kelkaj monatoj aperigas en la novaĵretejo La Balta Ondo artikolojn kaj fotojn pri ĉiuj BEToj, kiuj okazis en Litovio. Ĉi tiun 16-partan serion hodiaŭ kronas abunda materialo pri la 49a BET okazinta antaŭ tri jaroj en Utena. [...]
14 Majo 2016 de AlKo
La 46a BET okazis en la profesia studcentro pri teknologioj kaj entreprenado de Visaginas (musklaku la foton por pligrandigi ĝin) BET-2010 Interkomunika kaj kleriga aranĝo La 27an de junio rande de la orientnorda urbo Visaginas, en la urba Profesia studcentro pri teknologioj kaj entreprenado okazis solena inaŭguro de la 46aj Baltiaj Esperanto tagoj. La 3an [...]
30 Aprilo 2016 de AlKo
Povilas Jegorovas malfermas la 43an BETon (Foto: Choe Taesok) Amasa kaj sukcesa kongreso BET-43 La 14-22-an de julio 2007 en la nordlitovia urbo Šiauliai okazis tradicia somera ĉiujara kongreso de Baltiaj esperantistoj Baltiaj Esperanto-Tagoj-43. Tiu ĉi jam la 43-a tradicia aranĝo estis dediĉita al la 80-jariĝo de la organizita Esperanto-movado en Šiauliai. La aranĝo okazas [...]
21 Aprilo 2016 de AlKo
Pli ol 250 esperantistoj el 17 landoj kunvenis en Birštonas por praktiki la lingvon, labori, ripozi kaj sanigi sin en la 40aj Baltiaj Esperanto-Tagoj. Musklaku la foton por pligrandigi ĝin (Foto: Gražvydas Jurgelevičius) La 40aj Baltiaj Esperanto-Tagoj okazis meze de julio 2004 en la bela litovia kuracurbeto Birštonas kun kvaronmilo da partoprenantoj. Ĝi estis kvazaŭ [...]
15 Aprilo 2016 de AlKo
Inter la 30a de marto kaj la 2a de aprilo okazis en Valencio (Hispanio) la Eŭropa Konferenco pri Socia Historio (ESSHC). Ĝi estas kongreso de esploristoj en tiu areo, kiu disvolviĝas ĉiun duan jaron sub la organizado de la Internacia Instituto pri Socia Historio bazita en Amsterdamo https://socialhistory.org/ Unu el la paneloj (= podiaj diskutoj) [...]
8 Aprilo 2016 de AlKo
Nia Trezoro Reveninte el Sudameriko al Eŭropo, Tibor Sekelj ekaktivis en UEA, tiam gvidata de Ivo Lapenna, sed li baldaŭ konstatis ke la movado estas tro enfermita, turnita al si mem kaj al teoriumado. Li komprenis, ke oni devas krei praktikajn agadojn, kiuj montrus al la ekstero, kio estas atingebla per Esperanto, kaj li klopodis [...]
31 Marto 2016 de AlKo
En la inaŭguro de la Zamenhof-monumento en Veisiejai. Veisiejai gastigis BET-34 De la 17a ĝis la 24a de julio 1998 en agrikultura lernejo de Veisiejai gastis kaj laboris 253 esperantistoj el 14 landoj, partoprenantoj en la 34aj Baltiaj Esperanto-Tagoj. La partoprenantoj estis: el Litovio – 157, el Pollando – 56, el Finnlando – 13, el [...]
17 Marto 2016 de AlKo
La 31a BET, okazinta la 8-16an de julio 1995 apud Kaŭno kun 203 partoprenantoj, estis negranda kompare kun la tri antaŭaj Litoviaj BEToj (358 partoprenantoj en BET-20, 1983; 472 partoprenantoj en BET-23, 1986; 608 partoprenantoj en BET-26, 1989) kaj kun la 65a Kongreso de SAT (452 partoprenantoj, 1992), kaj ĝi unuafoje ne havis gravan programkontribuon [...]