Arkivo por la etikedo 'historio'

Dimanĉa poezio: Julio Baghy

Dum la tuta aŭtuno en La Balta Ondo ĉiudimanĉe aperas poemoj el la nova, kvara eldono de la Baza Literatura Krestomatio. La sepa gasto de nia dimanĉa versrubriko estas Gyula Baghy (1891-1967), konata en Esperantujo kiel Julio Baghy. Julio Baghy, hungara aktoro kaj esperantisto (de 1911), aktiviĝis por la lingvo dum la Unua Mondmilito kiel […]

Dimanĉa poezio: Eŭgeno Miĥalski

En La Balta Ondo dum la tuta aŭtuno ĉiudimanĉe aperas poemoj el la nova, kvara eldono de la Baza Literatura Krestomatio. La sesa gasto de nia dimanĉa versrubriko estas Jevgenij Iosifoviĉ Miĥalski (Михальский, 1897-1937), sovetunia bibliotekisto, instruisto kaj poeto, konata en Esperantujo kiel Eŭgeno Miĥalski. Mihalski kunfondis Internacian Asocion de Revoluciaj Esperantaj Verkistoj (IAREV, 1931) […]

Dimanĉa poezio: Edmond Privat

En La Balta Ondo dum la tuta aŭtuno ĉiudimanĉe aperas poemoj el la nova, kvara eldono de la Baza Literatura Krestomatio. La kvina gasto de nia dimanĉa versrubriko estas Edmond Privat (1889-1962). Kvankam kutime oni rememoras pri li ĉefe pro lia elstara movada rolo, interalie, kiel pledanto por Esperanto ĉe la Ligo de Nacioj, prezidanto […]

Jubileoj kaj memordatoj en oktobro 2019

5. Antaŭ 135 jaroj naskiĝis Georges Warnier (1884-1903-1953), franca komercisto kaj esperantisto; fondinto de Librejo de Esperanto (1906) kaj Domo de Esperanto (kun E. Archdeacon, 1928), prezidanto de la landa asocio UEF (1948-50), sekretario de la 10a UK (Parizo, 1914), prezidanto de LKK de la 24a kaj 35a UK (Parizo, 1932 kaj 1950); aŭtoro de […]

Civilizaciaj diferencoj

Fössmeier, Reinhard; Maitzen, Hans Michael. La gregoria kalendara reformo kaj ĝiaj postefikoj. – Dobřichovice: KAVA-PECH, 2019. – 32 p. La verko recenzata Esperantistoj ĉiam interesiĝis pri la kalendaraj aferoj. Jam en la «Fundamenta Krestomatio» aperis la artikolo «Fingra kalendaro»; poste pri la kalendaroj verkis, i.a., mi mem[1] kaj A. Cherpillod[2]. Kaj jen ĉi-jare aldoniĝis la […]

La kazaĥa kuirarto

Kiel vi renkontas, mi ekkonos laŭ via rigardo, kiel vi estimas, mi ekkonos laŭ via taso. (Kazaĥa popoldiro) Specifaĵoj de la kazaĥa kuirarto La kazaĥa nacia kuirarto respegulas la historion, kulturon kaj tradiciojn de la popolo. Ĝi formiĝis en la kondiĉoj de nomada vivmaniero. Origine la kazaĥoj ne havis tiom multajn receptojn, kiom estas nun: […]

Barĉo, mirindaĵo de Orienta Eŭropo

– Ĉu vi manĝos hieraŭan barĉon? – Jes! – Venu morgaŭ. Kvankam anekdoto, por barĉo ĝi pravas. En la dua kaj tria tagoj barĉo estas plej bongusta kun intensa gusto. La samo validas por alia multingredienca supo – soljanko. Plonĝo en la historion La historio de barĉo (belaruse: боршч, pole: barszcz, ruse kaj ukraine: борщ) […]

Cepelinoj: Litova bongustaĵo

Cepelinoj (terpomkneloj) estas la plej populara tradicia, tre satiga litova bongustaĵo origine pretigata el raspita terpomo, farĉo, rostitaj lardpecetoj kaj acidkremo. Oni asertas, ke “pracepelinoj” unue aperis en Germanio kaj venis al Litovio nur antaŭ 100-150 jaroj. La nordgermana manĝaĵo Kartoffelklöße estas parenco de la litovaj cepelinoj. Litovoj modifis la konsiston de ingrediencoj (ekuzinte porkaĵan […]

Kenigsbergaj klopsoj

Somere de la jaro 2001a nia familio translokiĝis el Urala grandurbo al Kaliningrado. Danke al afabla invito de Ilona Koutny fine de septembro mi venis al Poznano por rakonti al la kursanoj de la Interlingvistikaj Studoj pri la libroeldonado de Sezonoj. Post mia prezento en amika konversacio la unua demando al mi estis: ĉu mi […]

Trankvila Kongreso inter lagoj kaj arbaroj

La 80a Universala Kongreso de Esperanto Tampereo (Finnlando), 22–29 julio 1995 Post kelkaj semajnoj en Lahtio komenciĝos la 104a Universala Kongreso de Esperanto, la kvara UK en Finnlando. La antaŭa, 80a mondkongreso esperantista en Finnlando okazis en julio 1995 en Tampereo. Pri ĉi tiu kongreso antaŭ 24 jaroj artikolis Halina Gorecka en Ruslanda Esperantisto. Rekorda […]

Jubileoj kaj memordatoj en junio 2019

2. Antaŭ 90 jaroj naskiĝis Sylla Chaves (1929-1946-2009), brazila juristo, pedagogo, UN-oficisto kaj esperantisto; prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo (1978-82), membro de la Akademio de Esperanto (1986-95), honora membro de UEA (1992), aŭtoro de lerniloj kaj beletraĵoj (Animo prisma, 1959; Por pli bona mondo, 1970; Plurnacia bukedo, 1981; Karnavalo, 1981).

Iom da lumo sur portreton en ombro

Sandelin, Bo. Adam Smith. Vivo kaj verko. – Novjorko: Mondial, 2018. – 86 p. La libro de Bo Sandelin pri Adam Smith falis en miajn manojn, dum mi legis samtempe Friedrich Hayek kaj Thomas Piketty, verkistojn kiuj signas la liberalan kaj socialan kontraŭpunktojn en la ekonomika penso. Smith staras origine de la firma vojo de […]

Jubileoj kaj memordatoj en majo 2019

2. Antaŭ 85 jaroj naskiĝis Gersi Alfredo Bays (1934-1947- ), brazila instruisto, eldonisto kaj esperantisto, fondinto de la revuo Fonto (1980-2006) kaj de la eldonejo Fonto, aŭtoro de la romano La Profeto el Pedras (2000), membro de Akademio de Esperanto (2000-09); honora membro de UEA (2014), laŭreato de la premio de la fondaĵo Grabowski (1990) […]

Ĉu forgesi aŭ pardoni?

Dittrich, Sabine. Heredantoj de silentado: Romano / Tradukis el la germana Aleksandro Montanesko. – Dobřichovice: KAVA-PECH, 2017. – 160 p. La romano de Sabine Dittrich estas bone kaj profesie verkita, kun uzo de certaj kliŝoj por sentimentalaj romanoj, sed samtempe kun leĝera ironio pri tiuj kliŝoj. Ĝi legeblas facile kaj sen enuo. La lingvaĵo de […]

Jubileoj kaj memordatoj en aprilo 2019

1. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Gerrit Berveling (1944-1972- ), nederlanda instruisto, remonstranta pastoro kaj esperantisto; prezidanto de la landa asocio Esperanto Nederland (2009-12), membro de la Akademio de Esperanto (1989-), prezidanto de EVA (1993-2003), la lasta redaktoro de Fonto (1993-2006); unu el plej fekundaj Esperanto-aŭtoroj (82 libroj originalaj kaj tradukitaj); laŭreato de la OSIEK-premio pro […]

La ĉeĥa eldono de la biografia skizo pri Zamenhof

Ĉar en nacilingvaj enciklopedioj kutime estas nur unufraza mencio pri “pola lingvisto Ludwik (aŭ Ludwig) Zamenhof, la aŭtoro de Esperanto”, ESF (Esperantic Studies Foundation) decidis eldoni modernan biografian skizon pri Zamenhof en kelkaj naciaj lingvoj. Laŭ mendo de ESF ĝin verkis la Ruslanda ĵurnalisto Aleksander Korĵenkov surbaze de sia ampleksa verko Homarano, lanĉita en julio […]

Antaŭ 40 jaroj fondiĝis ASE

Antaŭ 40 jaroj, la 14an de marto 1979, okazis la fonda konferenco de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (ASE). Tio estis, unuflanke, rezulto de longa esperantista strebado oficialigi la Esperanto-movadon en Sovetunio. Aliflanke, funkciuloj respondecaj pri amatoraj movadoj estis malkontentaj pri la neoficiala (kaj ideologie ne ĉiam ĝusta) aktivado de esperantistoj, kaj ili bezonis kontroli kaj […]

Jubileoj kaj memordatoj en marto 2019

5. Antaŭ 165 jaroj naskiĝis Rudolfs Libeks (1854-1888-1908), latva instruisto kaj pionira esperantisto, aŭtoro de la unua lernolibro de Esperanto por latvoj (1888). 6. Antaŭ 160 jaroj naskiĝis Gaston Moch (1859-1889-1935), francia judo, armeano, pacifisto, esperantisto kaj idisto; fondinto de Pariza Esperanto-grupo (1900), fonda membro de la Lingva Komitato (1905-12) kaj de la Akademio de […]

Verko profesia, altnivela, unuflanka

Kniivilä, Kalle. La strato de Tanja: Vivo en Rusio 1917-2017. – Novjorko: Mondial, 2017. – 159 p. Esperanto-eldonejoj malofte aperigas aktualaĵojn, des pli dediĉitajn al la enigma Rusio. Libroj de Kalle Kniivilä estas malofta escepto, kaj la escepto estas duobla, se konsideri altan nivelon de tiuj ĉi ĵurnalismaj esploraĵoj. Ĉi-foje la aŭtoro provis kombini mikro- […]

Jubileoj kaj memordatoj en februaro 2019

2. Antaŭ 175 jaroj naskiĝis Marie Hankel (1844-1905-1929), germana esperantistino, ofte nomata “la unua Esperanto-verkistino”; kunfondinto kaj la unua prezidanto (ekde 1911) de Esperanta Literatura Asocio kaj redaktoro de ties bulteno, reĝino de la Internaciaj Floraj Ludoj (5a UK, Barcelono, 1909), aŭtorino de Sableroj (1911). – Legu pli en NDK, p. 123-124.