Arkivo por la etikedo 'Hispanio'

Kultura vigliĝo en radikala etoso

La politika radikaleco de SAT percepteblas pli ol antaŭ kelkaj jaroj – la Internacio, kantita de grupo inkluzivanta anojn de la koruso Interkant’ komence kaj fine de la Kongreso de SAT en Madrido (2013-07-28 – 2013-08-04), tion emblemas. Senteble kreskas la kolektiva optimismo post la finance malfacilaj jaroj. La politika spektro larĝiĝas per la pliaktiviĝo [...]

La 72a HEK: “Bela programo”

«“Komence estis la sento”, tiel oni devus komenci la historion de Esperanto. Vi ja scias, ke la sento naskis la lingvon <…>. Lingvo kaj sento, jen estas Esperanto». Ĉi tiaj trafaj kaj oraj vortoj de Kalocsay iĝis la mot(iv)o kaj la (t)emo de la 72a Hispana Esperanto-Kongreso, okazinta en Zaragozo la 3–5an de majo. Aliĝis [...]

Madrido: Iberia renkontiĝo

La 9a Iberia Renkontiĝo pri Esperanto (IRo) okazis en la junulargastejo San Fermín en Madrido, la 15–17an de marto. IRo estas juneca aranĝo (sed por ĉiuj aĝoj) en la Iberia Duoninsulo, sinsekve organizata de unu el la asocioj: PEJ (Portugala Esperanto-Junularo), KEJ (Kataluna Esperanto-Junularo) kaj HEJS (Hispana Esperanta Junular-Societo). Ĉi-jare estis la vico de HEJS.

Hispana Reĝa Ordeno al norvega esperantisto

La 6an de decembro 2012 Juan Carlos I, Reĝo de Hispanio, decidis doni la Komandorecon de la Ordeno pri Civila Merito al Otto Prytz, akademiano kaj multjara vicprezidanto de Norvega Esperanto-Ligo. La ordeno estis donita al Prytz pro la longedaŭra instruado de la hispana lingvo ĉe la Universitato de Oslo. La transdona ceremonio okazis la [...]

Jubilea semajno en Katalunio

Kutime la unua oktobra semajno estas rezervata por la Internacia Esperanto-Semajno de Kulturo kaj Turismo, kiun organizas grupeto da entuziasmaj esperantistoj el Barcelono kaj Sabadell sub la gvido de Luis Serrano Pérez. La ĉi-jara jubilea 20a Semajno okazis la 6–13an de oktobro en la ĉemara urbo Cambrils, je 16 km sude de Tarragono. Ĉi-foje la [...]

Vicprezidanto de la Eŭropa Parlamento alvokas la armeon enmiksiĝi

Vide el Eŭropo Imagu tion: En la tempo, kiam la prezidantoj de la Eŭropa Komisiono (EU), Eŭropa Parlamento (EP) kaj Eŭropa Konsilio planas vojaĝi al Norvegio por ricevi la Nobel-premion por paco, vicprezidanto de la Eŭropa Parlamento alvokas armeon forigi la demokratie elektitan registaron en Eŭropa regiono. Estas nekredeble, sed vere. Kompreneble, Hispanio ne estas [...]

Nenio ŝanĝiĝis

Hispanio – ĉampiono de Eŭropo 2012 La eŭropa futbalĉampionado, kiu la unuan fojon okazis en orienteŭropaj landoj (Pollando kaj Ukrainio) finiĝis per sufiĉe prognozebla venko de Hispanio. La nacia teamo de ĉi tiu lando fariĝis la unua en la historio, kiu ĉampioniĝis 3-foje sinsekve en tri grandaj turniroj: du eŭropaj kaj unu monda. Siavice la [...]

Hispanio: Kongreso en urbeto

En la ĉarma urbeto Almagro (provinco Ciudad Real) disvolviĝis de la 27a de aprilo ĝis la 1a de majo la 71a Hispana Kongreso de Esperanto. La kongresurbo kun malpli ol dekmil loĝantoj multe prosperis en la 17a jarcento sub la influo de la bankista germana familio Fugger, dum la regado de la imperiestro Karolo la [...]

Jarcento de Esperanto en Sevilo

En la belega urbo Sevilo la 21–23-an de oktobro 2011 okazis la 16a Andaluzia Esperanto-Kongreso, dediĉita al la festado de la centjariĝo de Esperanto en Sevilo. Pli ol 50 homoj aliĝis al la kongreso, kaj inter ili mi mencias kelkajn, kiuj riĉigis la programon per interesaj paroladoj kaj atelieroj. Nia kara samideanino Rafaela Urueña, emerita [...]

Hispanio plu perdas tempon

Komence de septembro la milita movado ETA (Euskadi Ta Askatasuna = Eŭskio kaj Libereco) anoncis, ke ĝi ne plu “atakos”. Laŭ ETA tio estas anonco de batalhalto. Fakte, ETA ne plu “atakis” ekde la somero de 2009, kvankam intertempe franca politikisto mortis per “defendaj” pafiloj de ETA-anoj. Ne daŭris longe, antaŭ ol hispaniaj politikistoj kritikis [...]



Bad Behavior has blocked 855 access attempts in the last 7 days.