Arkivo por la etikedo 'Hispanio'
19 Novembro 2016 de AlKo
En la 24a Internacia Esperanto-Semajno de Kulturo kaj Turismo, okazinta ĉi-oktobre en Cambrils (Katalunio, Hispanio), la prestiĝan premion Ada Fighiera-Sikorska kaj okazan medalon ricevis Zsófia Kóródy el la Esperanto-urbo Herzberg am Harz.
17 Novembro 2016 de AlKo
Floréal Martorell rakontas pri la Esperanto-muziko en Figures (Foto: Françoise Eriksen) Riĉa kaj bunta programo okazis dum la oktobrofina Internaciisma Renkontiĝo en Figures (Katalunio). Inter la ĉefaj prelegantoj elstaris Manuela Burghelea, kiu parolis pri volontulad-ebloj por junuloj, kaj Mateu Vic, kiu klarigis kiel agi porpace kontraŭ apartismo kaj rasismo en Palestino. Lluís Batlle prelegis pri [...]
26 Aŭgusto 2016 de AlKo
La 1an de julio 2016 en Herrera del Duque en la kadro de la 75a Hispana Kongreso de Esperanto, estis prezentita la kulmino de longdaŭra kolektiva laboro de Hispana Esperanto-Federacio (HEF): la bita eldono de La inĝenia hidalgo Don Quijote de La Mancha – la senmorta verko de Miguel de Cervantes en Esperanto.
15 Aprilo 2016 de AlKo
Inter la 30a de marto kaj la 2a de aprilo okazis en Valencio (Hispanio) la Eŭropa Konferenco pri Socia Historio (ESSHC). Ĝi estas kongreso de esploristoj en tiu areo, kiu disvolviĝas ĉiun duan jaron sub la organizado de la Internacia Instituto pri Socia Historio bazita en Amsterdamo https://socialhistory.org/ Unu el la paneloj (= podiaj diskutoj) [...]
7 Marto 2016 de AlKo
En La Ondo de Esperanto ne maloftas artikoloj pri urboj kaj regionoj de Ruslando, kaj en la januara numero legantoj povis ĝui artikolon pri Irkutsk, la koro de la Orienta Siberio. Do neniel strangos por legantoj trovi ĉi-numere artikolon pri alia urbo de Siberio. Sed temas ne pri la kutima Siberio de ĉiuj konata. Temas [...]
27 Januaro 2016 de AlKo
Vide el Bruselo Jean-Claude Juncker ne volas paroli pri Katalunio. (Foto: EK) La Eŭropa Komisiono (EK) malŝatas la ideon, ke parto de membro-ŝtatoj povas sendependiĝi. Ĉiam membroj de EK provas eviti komenti ĉi tiun temon, kvankam pli kaj pli ŝajnas, ke Katalunio aldoniĝos ĉi-jare al unu el la grandaj eŭropaj temoj en renkontiĝoj de ŝtatestroj. [...]
11 Novembro 2015 de AlKo
Vide el Bruselo Ĉu Katalunio vere sendependiĝos post 18 monatoj? Nur la estonteco diros al ni kio okazos. Tamen la eventoj en Katalunio profunde pensigas nin pri lingvoj, nacieco kaj ankaŭ pri Esperanto. Ni ja scias, ke esperantistoj venas el plej diversaj politikaj fluoj. Iuj el ili ofte kaj vigle oponas al sendependecaj movadoj, vidante [...]
28 Oktobro 2015 de AlKo
La 14an de oktobro 2015 en sia 85a vivojaro forpasis en Madrido Darío Rodríguez López de Silva (1931-2015)
15 Junio 2015 de AlKo
La 24an de majo estis celebrita balotado en Hispanio por la lokaj municipoj kaj 13 el la 17 regionaj registaroj. La elektoj estis tre specialaj pro la partopreno de novaj sukcesaj partioj kiuj rompis la tradician dupartiismon de la lando kaj la granda sukceso de kandidatecoj de popola unueco bazitaj en maldekstremaj movadoj, kiuj venkis [...]
14 Majo 2015 de AlKo
La unua semajnfino de majo kun la antaŭa festa vendredo (“ponto”, laŭ la kutima lingvouzo en Hispanio) ebligis la okazigon de frua Hispana Kongreso de Esperanto, jam la 74a laŭ la tradicia kalkulado de ĉi tiu ĉiujara celebrado.
8 Septembro 2014 de AlKo
Vide el Bruselo Dum la lastaj monatoj britaj politikistoj minacas Skotlandon, ke tie ne estos permesate uzi la britan pundon, se ili voĉdonos por sendependeco la 18an de septembro. Ili ankaŭ insiste asertas, ke Skotlando estos malriĉa kaj ne apartenos al la Eŭropa Unio. Tamen britaj politikistoj ne tro akre atakas Skotlandon, interalie, pro tio [...]
20 Majo 2014 de AlKo
Dum la unuaj tagoj de majo disvolviĝis en Arundo (Ronda, Malaga provinco) la 73a Hispana kaj 18a Andaluza Kongreso de Esperanto kun pli ol 150 homoj el Hispanio kaj deko da aliaj landoj. Indas substreki la altan partoprenon de junuloj kaj la ĉeeston de esperantistoj el norda Afriko, malgraŭ malhelpoj por permesoj eniri Hispanion, kaj [...]
12 Aprilo 2014 de AlKo
Ŝajnas ke Esperanto jam atingis statuson de normala lingvo, taŭga por ĉiuj avenuoj de la vivo, eĉ plej frivolaj. En la pasinta numero de La Ondo ni raportis pri la utiligo de nia lingvo por kanti en karnavalaj festivaloj en la sudo de Hispanio. Nun ni povas informi pri nova atingo: eblas anonci bikinojn per [...]
10 Aprilo 2014 de AlKo
Dum la lastaj monatoj la asocio SAT-en-Hispanio kunlaboras kun programoj de la alternativa radiostacio Radio Vallekas, el la madrida populara kvartalo Vallecas. Ĉefa ĉeesto troviĝas en la anarkiisma programo “La hora impía” (La malpia horo), sed ili ankaŭ prezentis la lingvon en aliaj elsendoj.
23 Februaro 2014 de AlKo
Muzikbando, nomata Esperanto kaj utiliganta motivojn rilatajn al la Internacia Lingvo, partoprenis dum la Karnavala sezono en diversaj festivaloj de la okcidenta Andaluzio, en Hispanio. Temas pri speciala speco de grupo, nomata “comparsa” en la hispana, tipa de tiu celebrado, kiu maskas sin kaj kantas satirajn pecojn en ofte tre spektataj konkursoj. Unu tia grupo, [...]