La Balta Ondo » Hispana Kongreso de Esperanto

La “alia” Siberio, aŭ kiel eblos varme kongresi
En La Ondo de Esperanto ne maloftas artikoloj pri urboj kaj regionoj de Ruslando, kaj en la januara numero legantoj povis ĝui artikolon pri Irkutsk, la koro de la Orienta Siberio.  Do neniel strangos por legantoj trovi ĉi-numere artikolon pri alia urbo de Siberio. Sed temas ne pri la kutima Siberio de ĉiuj konata. Temas pri alia Siberio, multe pli malgranda, sendube malpli fama, kaj situanta en la al ĝi plej malproksima areo de Eŭropo:  La Siberio. Ĉar en tiu ĉi kazo la artikolo nepras: ne Siberio, sed “La Siberio”, kiu troviĝas… en Ekstremadura regiono de Hispanio. Kaj legantoj ekscios kiel eblas kongresi kaj esperantumi en pli varmaj kondiĉoj ol tiuj, kiujn la nomo sugestus.

La nomo La Siberio ne estas centprocente oficiala. Oni uzas ĝin por distrikto ĉirkaŭ la urbeto Herrera del Duque, en la nordorienta angulo de la provinco Badaĥozo (Badajoz), regiono Ekstremaduro.

Ekstremaduro estas unu el la malplej konataj partoj de Hispanio. Ĝi situas en la centra-okcidenta flanko de la lando, lime kun Portugalio kaj kun la pli famaj Andaluzio kaj Kastilio. Fakte, tiu trajto pri loko de limoj kaj kontaktoj gravos en nia kunteksto, kiel ni poste eksplikos.

Sed Ekstremaduro tre gravas el historia vidpunkto. Ĝia oficiala ĉefurbo estas Merido (Mérida), kiu jam estis unu el la plej gravaj ĉefurboj en la Iberia duoninsulo dum la Romia epoko. El la regiono vojaĝis la plej konataj konkerintoj post la amerika malkovro (aŭ renkonto, se oni preferas tiel). Tiu historio lasis valoran arĥitekturan kaj urban heredaĵon, kun monumentaj urboj kiel Cáceres, Trujillo aŭ Plasencia. La nomo Gvadalupo (Guadalupe), tiu de la plej adorata virgulino en Ameriko, devenas de monaĥejo samnoma situanta ĝuste en Ekstremaduro.

Apud tiuj turismaj urboj troviĝas en Ekstremaduro distriktoj malpli konataj. Unu el tiuj distriktoj, pli frue konata kiel “La Montoj”, akiris apartan famon pri izoliteco, kaj komencis esti nomata “La Siberio” frue en la 20a jarcento. La nomo, komence iom moka, estis alproprigata de la loĝantoj mem, kaj nun ĝi aperas en oficialaj publikigaĵoj, en turismaj broŝuroj kaj en la ĉiutaga lingvaĵo. La distrikto enhavas 17 municipojn, el kiuj la plej grava estas Herrera del Duque. La loĝantaro restas plu malgranda, pro la tre malalta loĝdenseco.

Ambaŭ aspektoj, iama izoliteco kaj malalta denseco, favoris la naturan riĉecon, kiu fariĝis la ĉefa logaĵo por turismaj vizitoj. La faŭno de la distrikto elstaras, ĉar vivas en la teritorio preskaŭ ĉiuj el la 500 specioj de sovaĝaj vertebruloj priskribitaj en Ekstremaduro. Ĉe birdoj, pli ol la duono de la provinca populacio de ansergrifo troviĝas ĉe la krutaj ravinoj de la ĉirkaŭaĵoj, kaj eblas gvati ekzemplerojn de nizaglo, reĝa aglo, kadavrogrifo, migra falko, gufo, monaĥvulturo, iberimperia aglo, nigra cikonio, ktp.  La abundo de akvo, plejparte retenita de la baraĵoj de la distrikto, helpis la setligon de variaj grupoj de akvobirdoj. Elstaras la artefarita lago de Orellana, deklarita Speciala Areo por Protektado de Birdoj.  Krome, menciindas abundo de grandaj mamuloj ekspluatitaj por ĉasado aŭ naturobservado, kiel aproj, cervoj, damaoj kaj kapreoloj.  Ankaŭ abundas fiŝkaptado ĉe kaj pro la artefaritaj lagoj, tre abundaj en la ĉirkaŭaĵoj.

La nomo, uzata kiel logaĵo turisma por interna turismo en Hispanio, apenaŭ estas ekspluatata ekster ties landlimoj, eĉ ne en la vera Siberio, kaj preskaŭ neniu konas la ekziston de tiu “alia” Siberio.

Tion la esperantistoj de Hispanio provos ŝanĝi. Ĉar inter la 30a de junio kaj la 4a de julio 2016 Hispana Esperanto-Federacio organizos ĝuste en Herrera del Duque sian 75an nacian Kongreson, kaj ni deziras profiti ĝin por konigi la regionon ekster la duoninsulo kaj por ligi rilatojn kun la kulturo de la alia flanko de la kontinento.

La kongreso havos kiel kernon la konsideron de Ekstremaduro kiel lando de limoj kaj kontaktoj, kiel ni aludis ĉe la komenco de la artikolo. Alia gvidlinio estos la kulturo de la areo ĉirkaŭ la vera Siberio (en tre vasta senco kaj amplekso), per la organizado de iaspeca “slava festivalo”. Nome, ni kalkulas je la ĉeesto kaj muzikado de artistoj de tiu kultura areo kaj la “slavumema” JoMo, kiuj espereble ĝuigos ne nur niajn kongresanojn, sed ankaŭ la lokanojn, por krei ponton kulturan inter ambaŭ ekstremoj de la kontinento. Samtempe, kongresanoj povos ĝui specimenojn de la loka kulturo, inter kiuj la plej fama folkmuzika grupo de la regiono, la altkvalita Acetre, kantanta hispane kaj portugale.

Alia parto de la programo rilatos al la festado de la Ibera Skolo, kiu iel naskiĝis en alia pasinta hispana kongreso en tiu regiono, en Merido, antaŭ preskaŭ 25 jaroj. Literaturo kaj teatro bone kompletigos tiun kulturan programon.

La turisma parto de la programo direktiĝos al vere impona loko, jam menciita, kiu lasos neniun indiferenta: la urbon Guadalupe, kies monaĥejo konservas la spurojn de la devoteco kaj samtempe la enorma riĉeco kiun ĝuis tradicie la romkatolika Eklezio en tiu mondoparto. Krome, la organizantoj pretigas ekskursojn postkongresajn por la vizitantoj al aliaj Ekstremaduraj urboj.

La aŭtoritatoj de la municipo kaj la regiono montriĝis tre akceptemaj al la ideo de HEF organizi kongreson, kaj ĝin ligi al eksterhispania kulturo. Ni esperas ke ĝi taŭgos por ligi la kontaktojn inter ambaŭ Siberioj, kaj, pli ĝenerale, inter la iberia kaj la slava kulturoj. Permesu do ke ni faru alvokon pere de La Ondo al la veno de esperantistoj por koni regionon plenan je naturaj riĉaĵoj kaj interesa historio. Kontrolu ĉiujn detalojn ĉe la retejo http://esperanto.es/kongreso/.

Pri la iberia ĝojemo kaj pri la varmo (vetera kaj persona) jam zorgos ni.

José Antonio del Barrio

Ĉi tiu artikolo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2016).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №2.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/03/hispanio-3

Hispana kongreso en turisma ponto
Enric Baltasar, kunordiganto de LKK, donacas librojn en kaj pri Esperanto al la skabenino pri kulturo, Maria Carmen Tormos, inter kiuj staras la prezidanto de HEF José Antonio del Barrio (Foto: Denver Djego Garrison)

La unua semajnfino de majo kun la antaŭa festa vendredo (“ponto”, laŭ la kutima lingvouzo en Hispanio) ebligis la okazigon de frua Hispana Kongreso de Esperanto, jam la 74a laŭ la tradicia kalkulado de ĉi tiu ĉiujara celebrado.

Ĉi-jare la evento disvolviĝis en mezgranda urbo, tre konata por enlandaj turistoj pro ĝiaj ampleksaj kaj flegataj strandoj kaj ĝia proksimeco al Valencio, Cullera (proksimuma prononco: Kuljera). Oni povis profiti iom avancitan preskaŭsomeron, pro jam sufiĉe alta temperaturo; kelkaj kuraĝis jam sin bani en Mediteraneo, kaj iuj eĉ bruligis sian haŭton pro la frua neatendite forta suno.

Partoprenis ĉ. 90 homoj, tre ekvilibre dividitaj laŭ aĝoj kaj deveno el diversaj partoj de Hispanio. Venis ankaŭ vizitantoj el pluraj eŭropaj landoj, sed pleje menciindas la aktiva ĉeesto de junuloj el Koreo, Vjetnamio, Ĉinio kaj Usono, studantaj aŭ laborantaj en Hispanio. La ĉefrolo de junuloj ankaŭ rimarkindas pro la organizado, kiu plejparte falis sur la respondeco de la novaj aktivuloj de la Valencia Esperanto-Asocio.

La kongreson inaŭguris la skabenino pri kulturo de la urbestraro, kun la prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio (HEF), José Antonio del Barrio kaj la kunordiganto de la LKK kaj la Valencia Asocio, Enric Baltasar.

Kiel kutime ĉe la hispanaj kongresoj, disvolviĝis tre varia programo kun kulturaj, klerigaj, organizaj, ludaj kaj turismaj eroj. Inter la unua elstaris la koncerto de Jonny M, kiu dancigis kongresanojn dum la sabata vespero, post la tradicia paeljo (valencia rizplado). Estis prezentitaj la projektoj de HEF por la nuna jaro, inter kiuj la celebrado de la datreveno de la dua parto de la verko Donkiĥoto de Cervantes, kiu estos eldonita en elektronika eldono en 2015. Filmoj, ateliero pri merkatiko kaj kreemo, tradukado de kantoj, paroladoj pri aziaj landoj, prezentado de bibliotekoj, debatoj pri la estonto, libroservo, interalie, kompletigis la tre diversan programon.

La vizito al la plurjarcenta kastelo de Cullera ebligis ĝui komunan grimpadon, tre imponan pejzaĝon kaj originalan lecionon pri taga astronomio. La lastan vesperon eblis viziti la regionan ĉefurbon Valencio kun gvida akompano de la membroj de la loka grupo.

Dum la kongreso oni propagandis du aliajn renkontojn okazontajn post somero en Hispanio: la Internacia Semajno pri Kulturo kaj Turismo, komence de oktobro en la konata “Costa Brava” de Katalunio kaj la Andaluza Kongreso, kiu disvolviĝos inter la 30a de oktobro kaj 1a de novembro en la ankaŭ pro ĝiaj vinoj fama Jerez de la Frontera (la patrujo de la ŝereo). La venonta kongreso probable okazos en julio 2016. La decido estos baldaŭ prenita, sed bona kandidato el regiono Ekstremaduro estis prezentita en Cullera.

Filmetoj kun scenoj de la nuna kaj ankaŭ de lastjaraj hispanaj kongresoj eblas spekti jam en la jutuba kanalo de HEF: https://www.youtube.com/esesperanto.

José Antonio del Barrio

Ĝi estas artikolo el la junia kajero de La Ondo de Esperanto (2015).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №6.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/05/hispanio-2/

Hispanio: Kongreso en urbeto
La kongresanoj en la bela kongresejo (Fotis: Pedro Hernández)

En la ĉarma urbeto Almagro (provinco Ciudad Real) disvolviĝis de la 27a de aprilo ĝis la 1a de majo la 71a Hispana Kongreso de Esperanto. La kongresurbo kun malpli ol dekmil loĝantoj multe prosperis en la 17a jarcento sub la influo de la bankista germana familio Fugger, dum la regado de la imperiestro Karolo la 5a. Restas pluraj tiuepokaj konstruaĵoj, inter kiuj elstaras la Ĉefa Placo, kun verdaj duetaĝaj domoj, la Almacén de Fúcares (magazeno konstruita por stoki grenon kaj ĉefe hidrargon el la proksimaj minejoj de Almadén), la monaĥejo Convento de la Asunción de las Monjas Calatravas aŭ la Palaco de la Grafoj de Valparaíso, centra ejo de la kongreso konstruita en la jaro 1699.

Aparte belas la Corral de Comedias aŭ komedikorto, sentegmenta teatrejo de la 17a jarcento, kiu konserviĝas senŝanĝe. Okaze de la tradicia spektaklo, nur la vestaĵoj, ĥar-aranĝoj kaj la fotiloj de la publiko “krom la fakto, ke ili babilis Esperante kaj ne en la Cervantesa lingvo” klarigis ke ni vivas en la 21a jarcento.

Dum la kongreso, Alejandro Pareja gvidis la lingvajn kursojn por komencantoj kaj Jorge Camacho rolis kiel lerta interpretisto en la vizito en Almagro, ĉe la vin-gustumado kaj dum la ekskurso al la ventmuelejoj en Campo de Criptana.

Samkiel pasintjare en San Lorenzo de El Escorial, denove oni prelegis per peĉakuĉoj, vigla metodo en kiu oni komentas 20 bildojn po 20 sekundoj.

Dimanĉe okazis ĝenerala kunveno de HEF por pretigi agadojn okaze de la 125a datreveno de la lingvo, kaj Toño del Barrio estis konfirmita kiel prezidanto. Poste, ne nur la pli ludemaj kongresanoj ĝuis la prezentadon de Talismanoj, kartludo kreita de Abel Montagut ĉirkaŭ “Don Quijote kaj verdaj Donkiĥotoj”.

Inter la artaj agadoj, krom la projekciado de filmoj pri Esperanto, oni devas elstarigi Vivu la Teatro, prezentita de Ana Manero kaj Miguel Fernández kaj partoprenita de dekduo da esperantistoj kaj de la aktorino Laura Pascual, kiu bonege rolis en fragmento de la Sanga nupto de Federico García Lorca (tradukita de Miguel Fernández).

Ankaŭ muziko ege kontribuis al la amika etoso. Kvaropo Sinkopo koncertis post la solena inaŭguro, kaj lunde la tre simpatia loka kanzonisto Alejandro Cerro preparis la vojon por la koncerto de Kaj Tiel Plu. La kataluna grupo ludis plurajn tradiciajn okcitanajn kaj sefardajn kantojn esperantigitajn de ili kaj ankaŭ popolkantojn de la Hispana Enlanda Milito.

La kongreso omaĝis la Iberan Skolon okaze de ĝia 20a datreveno kaj ĝuis la partoprenadon de Miguel Fernández, Miguel Gutiérrez Adúriz, Jorge Camacho, Abel Montagut kaj “ilia muzo” Ana Manero.

Ibera kvaropo antaŭ monumento al Miguel de Cervantes en Campo de Criptana; de maldekstre: Miguel Gutiérrez Adúriz, Miguel Fernández, Jorge Camacho kaj Abel Montagut. (Fotis Javier Guerrero)

Mardon matene, Ana Manero prezentis la novajn atingojn kaj celojn de la Bitoteko, fierinda projekto de HEF malfermita al la tuta esperantistaro. La Bitoteko celas disponigi rete librojn kaj gazetojn en aŭ pri Esperanto, kiuj estas nun publika havaĵo (ekster aŭtor-rajtoj), kaj fari tion laŭ profesia formo el bibliografia vidpunkto. Bitoteko antaŭ nelonge pligrandigis sian videblecon danke al la eniro en la oficiala retejo Hispana kaj celas «plenumi certajn kondiĉojn pri specifaj metadatenoj» por esti baldaŭ serĉebla ankaŭ pere de Europeana.

Krom la menciitaj prelegantoj kaj respondeculoj de la programeroj, la kongreso sukcesis danke al la prizorgoj de Jesús García Cano, Raúl Martínez Anguita kaj aliaj membroj de la Loka Kongresa Komitato kaj de la senlaca prezidanto de HEF Toño del Barrio. Kaj kompreneble ankaŭ danke al la cento da partoprenintoj, de la sepjaraĝa ĉarma denaskulino kiu vigligegis la lasttagan aŭkcion ĝis Eduardo Larrouy, naŭdeknaŭjara junulo el Bilbo, esperantisto de okdek jaroj. La hispana gazetaro sufiĉe bone eĥis la eventon, kiu nun estas plejparte ĝuebla danke al la pluraj filmetoj enretigitaj en la kanalo de la Hispana Esperanto Federacio en Youtube.

Javier Guerrero

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia kajero de La Ondo de Esperanto (2012).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №6.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/05/212hispanio/