Kion fari, Zam? Ram pam pam!
Eterne Rima. Samideano: KD. – Donneville: Vinilkosmo, 2010. Preninte la diskon Samideano de Eterne Rima kun 18 mezlongaj kanzonoj, kun prologo kaj epilogo, mi alvizaĝis defian taskon priopinii tion, kio por mi plejparte ne ekzistis dum mia vivo – la hiphop-kulturon kaj ties “muzikon”, ankaŭ nomatan “repo”. Min apenaŭ interesis tio, kio ne estas vera [...]














