Vintra poezio: Hilda Dresen
Hilda Dresen VINTRA LUNO La plenlumaj vintronoktoj estas nedireble belaj. Froste bluas kaj arĝentas neĝo sub la luna bril’. Al ĉiel’ en muta preĝo sin etendas la malhelaj Nudaj branĉoj de pomarboj dormetantaj en trankvil’.














