Arkivo por la etikedo 'HeKo'

Rezulto de la skrutinio por la Senato 2017-21

Post la skrutinioj komunikitaj de dek balotejoj (inkluzive tri subbalotejoj) el dek, jen la definitiva rezulto de la elektoj al la Senato de la Esperanta Civito, 15 decembro 2016. Voĉoj esprimitaj entute: 158. Voĉoj validaj: 149, el kiuj 7 sindetenaj. Por la Verda Listo: 103 (72,54%). En 2011: 130 (73,44%). Por la Blanka Listo: 39 [...]

Informo por la ricevantoj de Heroldo

La Sociala Grupo Lexus posedos, eldonos kaj administros la gazeton Heroldo de Esperanto ekde Novjartago 2017. La kunlaborantoj pri la enhavo bonvolu sendi siajn artikolojn kaj fotojn al la nova eldonejo. Ekde 15 decembro 2016 la nuna redakcio ne plu respondos al mesaĝoj, sed aŭtomate plusendos ilin al la nova.

Pri Heroldo favora konjunkturo por SG Lexus

Favora konjunkturo por Heroldo de Esperanto en 2017, kio parte klarigas la transformon al 20-paĝa monata (ne plu trisemajna) revuo, supozeble en alia formato ol la nuna. Unuflanke LF-koop liveras al la aĉetinto kaj nova eldononto (Sociala Grupo Lexus) gazeton tute akuratan. Aliflanke, sur malbonaj akvoj navigas la tri monataj periodaĵoj kontraŭ kiuj la nova [...]

Giorgio Silfer: En la Esperanta Civito ne ekzistus “krimea problemo”

“Krimea problemo” estas la esprimo per kiu pli kaj pli ofte oni indikas la konflikton pro ĵusaj decido de REU (rusa sekcio de UEA), protesto de UkrEA (ukrajna sekcio de UEA) kaj respondo de prezidanto Mark Fettes nome de la UEA-Komitato. Konkrete: en Krimeo (kies reaparteno al Rusio ne estas ankoraŭ agnoskita de la internacia [...]



Bad Behavior has blocked 850 access attempts in the last 7 days.