La Balta Ondo » Hans Bakker

Hans Bakker forpasis
La 21an de januaro forpasis en Amsterdamo, post elĉerpa malsano, Hans Bakker (1937-2015).

Li naskiĝis la 8an de novembro 1937. Dum sia vivo li faris profesie multajn laborojn; laste, antaŭ sia emeritiĝo, li laboris ĉe la nederlanda partio Verda Maldekstro.

Filo de aktivaj esperantistaj gepatroj, Hans Bakker lernis Esperanton ĉirkaŭ la jaro 1953. Li eniris la Esperanto-movadon en 1955, kiam li membriĝis en la nederlanda sekcio de TEJO. En 1964 li kunorganizis la 20an Internacian Junularan Kongreson en Amsterdamo, al kiu li sukcesis allogi la ĉeeston de pluraj gravaj ne-esperantistaj organizaĵoj. Kiel gvidanto de la Komisiono pri Ne-Esperantistaj Organizoj de TEJO (poste nomita Komisiono por Eksteraj Rilatoj), de 1965 ĝis 1976, li donis fortan puŝon al la eksteraj rilatoj de TEJO, kun seminarioj, eldonaĵoj k. a. agadoj, kiuj dum multaj jaroj estis plene financataj per subvencioj el ekstermovadaj fontoj. En 1976 TEJO elektis lin sia Honora Membro.

Hans Bakker aliĝis al UEA en 1962, tuj kiel dumviva membro. De 1982 ĝis 1988 li estis estrarano de Institucio Hodler ’68 kaj de 1992 ĝis 1995 estrarano de UEA pri financo kaj administrado. Dum multaj jaroj li estis kunredaktoro de la revuo Fen-X de la landa asocio Esperanto Nederland.

Unikan lokon en la historio de Esperanto Hans Bakker havas pro sia laboro por la afrika agado de UEA, kiun li gvidis de 1980 ĝis 2001. El lia celkonforma kaj persista laboro rezultis, ke tuta kontinento aperis sur la mapo de Esperanto kaj UEA, kie ĝi antaŭe preskaŭ plene mankis. Li  sciis kolekti ĉirkaŭ si reton de entuziasmaj kunlaborantoj, kiuj persone gvidis la lingvolernadon de afrikanoj. Li kreis ankaŭ vastan reton de amikoj de Afriko, kiuj per siaj donacoj ebligis la sendadon de lerniloj kaj ĉiaspecaj aliaj materialoj bezonataj de lokaj kluboj kaj landaj asocioj, kiuj komencis naskiĝi en rapida ritmo. En 1987 Bakker ebligis al 13 afrikanoj el 9 landoj partopreni en la Jubilea UK en Varsovio, post unumonata kurso en Hungario por spertiĝi pri la lingvo kaj ĝia instruado. Ĉirkaŭita de ili sur la kongresa podio, Bakker transprenis la unuan Premion Onisaburo Deguĉi, kiun la Estraro de UEA aljuĝis al li pro lia sindediĉa kaj strategie brile kunordigita laboro por la afrika Esperanto-movado. En la jaro 2000, en voĉdonado de La Ondo de Esperanto, li krome estis proklamita Esperantisto de la Jaro.

Por krei solidan bazon por la afrika agado en estonteco, per donackampanjo de Bakker kreiĝis en la jaro 2000 Kapitalo Afriko de UEA. Plia rezulto de lia agado estis la konstruado de lernejo en Togolando, Instituto Zamenhof, fondita en 1995 per liaj subteno kaj kunlaboro kun Gbeglo Koffi, lia frua lernanto kaj la unua afrika estrarano de UEA.

Pro siaj grandaj meritoj al la Esperanto-movado, Hans Bakker estis elektita kiel Honora Membro de UEA en 2002. La Komitato karakterizis lin kiel tre grandan ekzemplon por la junaj generacioj, ĉar li estas unu el tiuj esperantistoj, kiuj laboregas kaj ne postulas dankojn pro la laboro, abunde uzas sian tempon sed ankaŭ sian monon, kaj ne afiŝas tion.

Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2015, №567

La Esperantisto de la Jaro
En Esperantujo estas multaj premioj kaj honoraj titoloj. Vaste konata estas la kulturpremio, kiun la fondaĵo FAME kaj la germana urbo Aalen kreis por distingi personojn kaj instituciojn pro iliaj meritoj en stimulado de internacia interkompreno per kulturaj verkoj en Esperanto. OSIEK kaj LF-koop atribuas literaturajn jar-premiojn. La premion Deguchi, kiun financas la japana religia movado Oomoto, la estraro de UEA aljuĝas pro plifirmigo de internacia amikeco. Trofeo Fyne estas ĉiudujare donata de UEA al la plej aktiva landa Esperanto-Asocio. Konata estas ankaŭ la premio Grabowski…

Sed estas preskaŭ nekredeble, ke en Esperantujo dum 110 jaroj de ĝia ekzistado mankis honora titolo por persono plej elstare rekomendinta sin dum unu jaro, malkiel en la Granda Mondo, kie la gazetaro (ekzemple, Time faras la ĉiujaran proklamadon de “la homo de la jaro” tradicia institucio, kaj la Nobel-komitato elektas plurajn premiitojn en diversaj branĉoj. Multaj sportaj, kulturaj kaj amatoraj komunumoj ĉiujare elstarigas inter siaj anoj la plej eminentajn, kaj oni konas la aktoron de la jaro, la futbaliston de la jaro ktp.

En 1998 la internacia sendependa magazino La Ondo de Esperanto decidis ŝtopi la breĉon kaj iniciatis la proklamon de La esperantisto de la jaro. Per tiu honora titolo estas distingata persono, kiu je la koncerna jaro plej multe kontribuis al Esperanto. Pri la efektivigo de la projekto zorgas du komisionoj — kandidatiga kaj elekta — en kiuj kunlaboras kompetentaj personoj, ĝuantaj internacian rekonon kaj prestiĝon, entute: trideko da personoj – nunaj kaj eksaj aktivuloj de UEA, SAT, Civito, redaktoroj, sendependaj ekspertoj.

Ni vidu la liston de la ĝisnunaj esperantistoj de la jaro.

La skota poeto William Auld estis proklamita la Esperantisto de la Jaro 1998. La proklamo rekonas la tiujarajn meritojn kaj atingojn de William Auld, interalie, la vastan amaskomunikilan eĥon pro lia kandidatigo al la literatura Nobel-premio; la kompletigon de la kolosa tradukprojekto Tolkien en Esperanto; la prudenton kaj volfirmon en la afero pri La Manto. Krome, la elekto estis bona komenco por la Jubilea Jaro de Auld, kiu 75-jariĝis en 1999.

Estis tre grave, ke la elekto de la unua laŭreato estis tre bone akceptita en la tuta esperantista komunumo. Intervjuo kun li aperis en multaj Esperanto-gazetoj, kaj la projekto ricevis multajn laŭdojn kaj aprobojn kaj ekvivis.

La Aŭstralia juristo Kep Enderby, prezidanto de UEA kaj de Esperanta Jura Asocio, iĝis la Esperantisto de la Jaro 1999. Tiu ĉi proklamo rekonis la meritojn de Kep Enderby en la fortikigo de Esperantujo (aktiva partopreno en multaj kongresoj kaj tre grava parolado en la Berlina kunsido de la Strategia Forumo de la Esperanto-komunumo) kaj en la eksteraj rilatoj (precipe aktivado en la Internacia Konferenco de Neregistaraj Organizaĵoj en Seulo).

La tria elekto alportis surprizan rezulton, ĉar inter la 20 kandidatoj neniu ricevis plimulton de la voĉoj, kaj estis elektitaj tri Esperantistoj de la Jaro 2000.

Hans Bakker (Nederlando) meritis la rekonon pro la sukcesoj en la agado por Esperanto en Afriko.

Mauro La Torre (Italio) iĝis laŭreato pro la projekto Interkulturo, kies kvazaŭlernejo Tibor Sekelj tiam ampleksis preskaŭ 100 klasojn el trideko da landoj kun ĉirkaŭ du mil lernantoj.

Jouko Lindstedt (Finnlando) estis distingita pro la prizorgo de interreta BJA-listo, okazigo de seminario dediĉita al la 20-jariĝo de la Manifesto de Rauma kaj pro la Hejma Vortaro, redaktita de li, kiu estis disvendita naŭ monatojn post la eldono kaj represita post la Tel-Aviva UK.

Por eviti tian multecon da “jarherooj” oni decidis apliki la regulon laŭ kiu “Se pli ol unu persono ricevos egale plej multajn voĉojn, kiel laŭreato estos proklamita tiu, kiun proponis pli multaj kandidatigantoj”.

En la sekva jaro ĉi tiu regulo estis aplikita: Osmo Buller estis elektita la Esperantisto de la Jaro 2001, ĉar li ricevis pli multajn kandidatigojn ol Claude Piron, kiu ricevis same multajn voĉojn. Osmo Buller per sia demisio en 2001 finis la rezultoriĉan deĵorperiodon kiel Ĝenerala Direktoro de UEA. Dank’ al li la Gazetaraj Komunikoj de UEA regule kaj objektive informas la esperantistaron pri UEA. Lia tiujara restado en Ĉinio kaj Litovio aktivigis la movadon tie kaj faris la rilaton de aŭtoritatoj en tiuj du landoj pli favora al Esperanto.

[En la postaj jaroj la Esperantisto de la Jaro ĉiam estis elektita sen apliki ĉi tiun regulon.]

La franca filologo Michel Duc Goninaz estis proklamita la Esperantisto de la Jaro 2002 pro la eldono de la Nova Plena Ilustrita Vortaro, kies reviziadon li gvidis dum pluraj jaroj.

Dafydd ap Fergus, nun pli konata kiel Dafydd ab Iago, kimra ĵurnalisto laboranta en Bruselo, estis proklamita kiel la Esperantisto de la Jaro 2003. La internacia ĵurio elektis lin pro lia tre aktiva informa laboro en la Brusela Komunikad-Centro.

La germana profesoro Helmar Frank, prezidanto de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS), estis proklamita kiel la Esperantisto de la Jaro 2004 pro la sukcesa kunordigo de la agadoj de AIS kaj de ties Universitataj Sesioj kaj pro tiujara lanĉo de LEUKAIS (Libera Eŭropia Universitato Kelemantia de AIS en Komárno, Slovakio), unu el kies tri fondo-rektoroj li estas.

La Kaŭna advokato Povilas Jegorovas, prezidanto de la Litova Esperanto-Asocio, estis proklamita la Esperantisto de la Jaro 2005 pro la bonega preparado kaj sukcesa realigo de la 90a Universala Kongreso de Esperanto kaj de la 4a Nitobe-Simpozio en Vilno; pro la ekzemplodonaj rilatoj kun litoviaj aŭtoritatoj, intelektuloj kaj amaskomunikiloj, danke al kiuj Esperanto progresis en Litovio; kaj pro la kunordigo de eldonado de gravaj libroj pri Esperanto en la litova lingvo.

La sveda esperantisto Bertilo Wennergren, loĝanta en Koreio, estis proklamita la Esperantisto de la Jaro 2006 pro la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG). Estis la dua fojo, post la elekto de Duc Goninaz, ke elektiĝis aŭtoro de grava libro.

La germana esperantisto Peter Zilvar, prezidanto de Esperanto-Societo Sudharz, gvidanto de la Germana Esperanto-Centro en Herzberg estis proklamita la Esperantisto de la Jaro 2007 pro diversflanka agado por kaj per Esperanto en Herzberg — la Esperanto-urbo. Lia agado estis intensa ankaŭ en 2007: serio de altnivelaj seminarioj kaj ekzamen-sesioj, starigo de novaj ZEOj, imitinda loka informado pri Esperanto, evoluigo de kunlaboro inter Herzberg kaj Góra kaj alia aktivado per kaj por Esperanto.

D-rino Ilona Koutny, hungarino loĝanta en Pollando, estis proklamita la Esperantisto de la Jaro 2008 pro la kompetenta kaj sukcesa gvidado de la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznań. Tiujare ŝi aparte meritis rekonon pro la dekjariĝo de la Studoj, pro la ekzamensesio de la tria grupo, pro la unua instrurajta ekzameno kune kun ILEI, pro la komenco de la kvara grupo, kaj speciale pro la simpozio “Lingvistikaj kaj kulturaj aspektoj de interlingvistiko“, kiun ŝi pretigis kaj efektivigis en septembre 2008 ĉe UAM.

Ĉi tiu elekto estas duoble rimarkinda. Unue, Ilona Koutny estis la unua virino, kiu ricevis la titolon La Esperantisto de la Jaro. Due, ŝi ricevis rekorde multajn voĉojn kompare kun la aliaj kandidatoj — trioble pli ol tiu, kiu okupis la duan lokon.

Aleksander Korĵenkov, Ruslanda ĵurnalisto, verkisto kaj redaktoro de La Ondo de Esperanto, estis proklamita la Esperantisto de la Jaro 2009 pro la ampleksa kaj zorga esplorado de la vivo, verkoj kaj ideoj de Zamenhof kaj pro tiutemaj verkoj kaj prelegoj, speciale pro la libro Homarano, aperinta tiujare okaze de la 94a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko.

Katalin Kováts, hungarino loĝanta en Nederlando, estis proklamita la Esperantisto de la Jaro 2010 pro la diversmaniera antaŭenigo de profesieca instruado de Esperanto, interalie, pro la popularigo kaj okazigo de la ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro kaj pro la renovigo de la porinstruista retejo edukado.net.

Dennis Keefe, Usona instruisto, nun en la universitato en Nankino (Ĉinio), internacie konata iniciatinto de Lingvaj Festivaloj, estis proklamita la Esperantisto de la Jaro 2011 pro la universitat-nivela disvastigo de Esperanto en Ĉinio kaj pro la evoluigo de la projekto “Esperanto-Insulo” en Hajnano.

Interalie, Dennis Keefe ripetis la atingon de Ilona Koutny kun la plej granda distanco dis de la dua kandidato.

Peter Baláž, 33-jara slovaka esperantisto, kunordiganto de la asocio Edukado@Interreto (E@I) estis proklamita la Esperantisto de la Jaro 2012 pro starigo, evoluigo kaj prizorgo de gravaj retaj projektoj; modela kunlaboro kun landaj kaj Eŭropaj instancoj; okazigo de la Somera Esperanto-Lernejo kaj de la scienca konferenco KAEST; eldono de gravaj diskoj, libroj, broŝuroj kaj filmoj en/pri Esperanto; kaj pro tio, ke li sukcesas stimuli kaj (re)aktivigi multajn talentajn gejunulojn, kiuj sen tio eble perdus intereson pri Esperanto.

La elektorezultojn kaj intervjuojn kun ĉiuj ĝisnunaj Esperantistoj de la Jaro oni povas legi en la retejo de La Ondo de Esperanto.

La rezulto de la 16a atribuo de la titolo La Esperantisto de la Jaro estos anoncita en nia retejo je la Zamenhofa Tago, la 15an de decembro.

Halina Gorecka

sekretario

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton

La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2013/12/jaro