31 Marto 2011 de AlKo
En la marta numero de La Ondo de Esperanto ĝia redaktoro Aleksander Korĵenkov informis pri grava problemo de sia edzino, fondinto de la revuo kaj elstara esperantistino Halina Gorecka: ŝi bezonas vivnecesan operacion kaj pro tio ili devas portempe transloĝiĝi (atendante la operacion) al Moskvo – unu el la plej multekostaj urboj de la mondo, [...]
11 Marto 2011 de AlKo
Tajponte ĉi tiun kolumnon, kies temo estas grava ŝanĝo en nia vivo, mi subite konstatis, ke ĉiuj lastaj jardeko-komencaj jaroj (1981, 1991, 2001 kaj 2011) estis gravaj turnopunktoj sur nia vivovojo. En 1981 mi kaj Halina konatiĝis en la varmega Uzbekistano, kaj jam tiujare ni kune laboris en la legenda grupo LKS kaj en la [...]
31 Januaro 2011 de AlKo
En la 13a Internacia Fotokonkurso, organizita en 2010 de La Ondo de Esperanto, partoprenis 40 fotoverkoj de 10 aŭtoroj el 7 landoj (Brazilo, Islando, Kanado, Pollando, Ruslando, Serbio, Svedio). La 9an de januaro 2011 la juĝkomisiono (Albert Adylov, Andrej Budnik, Aleksander Korĵenkov, Maria Sokolova) anoncis la rezulton:
30 Januaro 2011 de AlKo
La juĝkomisiono de la tradicia literatura konkurso Liro-2010 (Aleksej Birjulin, Michel Duc Goninaz, Wolfgang Kirschstein, Aleksander Korĵenkov, Alen Kris, Valentin Melnikov, Petro Palivoda), organizita de La Ondo de Esperanto, ricevis 39 konkursaĵojn de 22 aŭtoroj el 10 landoj: Brazilo, Britio, Francio, Germanio, Kanado, Pollando, Rumanio, Ruslando, Svedio, Usono. (Pasintjare partoprenis 28 konkursaĵoj de 21 aŭtoroj [...]
15 Decembro 2010 de AlKo
La 10an de oktobro en la urba biblioteko de Aalen (Germanio) okazis festa transdono de la Esperanto-kulturpremio, kreita de la FAME-fondaĵo kaj la urbo Aalen, kiun ricevis la geedzoj Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov (Kaliningrado, Ruslando). Ĉi-sube estas la teksto de la dankparolado, legita de Aleksander Korĵenkov. Karaj gesinjoroj, kolegoj, samideanoj! Estas granda honoro ĉeesti [...]
15 Decembro 2010 de AlKo
Post multaj jaroj la ARtaj KONfrontoj en ESperanto forlasis la lernejon Łejery apud la Citadelo de Poznano kaj translokiĝis al la Fervojista Kulturdomo, kie rezidas la klubo E-Senco, kaj kiun gvidas esperantisto Wiesław Libner. La ŝanĝo de la ejo finance savis la aranĝon, al kiu ĉi-jare venis ducento da personoj. La nova ejo havis nur [...]
17 Oktobro 2010 de AlKo
La 10an de oktobro, dimanĉe, en la urba biblioteko de Aalen (Germanio) okazis festa transdono de la Esperanto-kulturpremio, kreita de la FAME-fondaĵo kaj la urbo Aalen. Ĉi tiun premion, kiu estas la plej granda en Esperantujo, povas ricevi personoj, organizaĵoj aŭ institucioj, kiuj dum daŭro de sufiĉe longa tempo akiris meritojn rilate al la subtenado [...]
17 Oktobro 2010 de AlKo
La Kaliningrada regiono estas unika ne nur geografie (ĝi ne havas komunan limon kun la “granda Ruslando” kaj estas ĉirkaŭata de la Eŭropa Unio), sed ankaŭ el la vidpunkto de la moderna regionpolitiko. Ankoraŭ neniu Kaliningrada regionestro sukcesis labori ĉi tie pli ol unu periodon.