Arkivo por la etikedo 'Halina Gorecka'
7 Februaro 2012 de AlKo
Bill Auld (la nomo William estis uzata nur en dokumentoj kaj sur titolpaĝoj de libroj), kun kiu ni aktive korespondis ekde la mezo de la 1980aj jaroj, komencis kunlabori kun nia eldonejo preskaŭ tuj post la unua publika prezentiĝo de Sezonoj (en la Viena UK, 1992). Dum 1993–2001 ni ĉiujare eldonis unu libron de Auld, [...]
29 Januaro 2012 de AlKo
La februara kajero de La Ondo de Esperanto ĉiam estas iom speciala. Ne nur pro tio, ke ĝi estas je kvar paĝoj pli ampleksa ol la aliaj Ondoj. Ja ni pretigas ĝin en la mezo de la unua monato de la jaro, kaj ĉiujare en ĝi aperas tekstoj, kiuj diversmaniere resumas la pasint-jaran agadon.
30 Decembro 2011 de AlKo
Kvankam esperantistoj interesiĝas pri la familianoj de Lazarj Markoviĉ Zamenhof ĉefe rilate ilian rolon en la Esperanto-movado, oni scias, ke ĉiuj fratoj de Doktoro Esperanto estis kuracistoj. Ankaŭ Grigorij (pole: Grzegorz, Esperante: Henriko), naskiĝinta la 24an de septembro 1871 en Bjalistoko, ne estis escepto. Li specialiĝis pri haŭtmalsanoj kaj higieno. Li ne nur kuracis, sed [...]
28 Decembro 2011 de AlKo
La 15an de decembro, ĝuste je la Zamenhofa Tago, estis dissendita la januara kajero de La Ondo de Esperanto, kiun pluraj abonantoj ricevis antaŭ la Kristnasko, kaj la ret-abonantoj jam povas elŝuti pdf-version el la retejo de La Ondo. La kovropaĝo (kiu ĉi-jare havas novan fonan koloron – la latvan ruĝon) prezentas la Esperantiston de [...]
26 Decembro 2011 de AlKo
La kvina listo de la donacintoj
16 Decembro 2011 de AlKo
La Ondo de Esperanto iniciatis en 1998 ĉiujaran proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj. Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Kep Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La [...]
7 Decembro 2011 de AlKo
Ĉi tiu artikoleto fermas la seninterrompan 24-tagan periodon, dum kiu, ekde la 14a de novembro ĝis la 7a de decembro 2011, en la Kaliningrada novaĵretejo La Balta Ondo ĉiutage aperis nova materialo. Laŭ nia takso, dum ĉi tiu tempo neniu alia privata Esperant-lingva novaĵretejo estis same aktiva.
23 Novembro 2011 de AlKo
En la elŝutejo de Sezonoj hodiaŭ aperis nova senpaga elektronika libro (e-libro) – la eseo Fjodor Dostojevskij en Esperanto de Aleksander Korĵenkov. Kiel prelego ĝi estis unuafoje prezentita la 15an de julio 2002 en la lanĉo de la novelaro Blankaj noktoj de Dostojevskij kadre de la 1a Balta Esperanto-Forumo en Kaliningrado. Poste ĝi estis legita [...]
9 Novembro 2011 de AlKo
“Mi estas optimisto. Ĉar tio, pri kio mi okupiĝas, ne permesas pesimisman humoron. Necesas ĝis la fino konservi kredon je sukceso”. (Valerij Ŝumakov) La 9an de novembro 2011 estas la 80a naskiĝdatreveno de la akademiano Valerij Ŝumakov, fondinto de la moderna Ruslanda transplantologio kaj scienco pri artefaritaj organoj. Dum pli ol 33 jaroj li gvidis [...]
1 Novembro 2011 de AlKo
Antaŭ dek tagoj la novembra kajero de La Ondo de Esperanto estis dissendita al la paperaj abonantoj, kaj ĝia elektronika (pdf) versio ekde la 30a de oktobro estas elŝutebla por la abonantoj elektronikaj. Sed du ampleksaj tekstoj el la novembra Ondo — Ĉu malesperi de Trevor Steele kaj la intervjuo kun la Civita konsulo Giorgio [...]
28 Oktobro 2011 de AlKo
Finfine, la 26an de oktobro al Kaliningrado revenis Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov, kiuj devis dum longa tempo loĝi en Moskvo, atendante greftadon de reno al Halina. Post la sukcesaj operacio kaj postoperacia kuracado, ili denove estas en la hejmo kaj plu estas kontakteblaj per la samaj retproŝtaj adresoj. Tamen dum la transloĝa klopodado eble [...]
23 Oktobro 2011 de AlKo
Aŭskultu Hieraŭ, la 22an de oktobro, Je la tago de la 90-jariĝo de Georges Brassens aperis la 29a sonprogramo de Radio Esperanto kun omaĝa artikoleto de Jacques Yvart kaj kun unu el la Brassensaj kantoj en la plenumo de Yvart. Ĉi tiu podkasto enretiĝis post preskaŭ kvarmonata paŭzo. Ĝi estas nia lasta podkasto registrita kaj [...]
20 Oktobro 2011 de AlKo
La monkolekta kampanjo brile sukcesis kaj repruvis la solidaremon kaj helpemon de la esperantistaro. Koran dankon pro la malavaraj donacoj, grandaj kaj etaj, kiuj helpis al Halina elteni la problemplenan restadon en Moskvo! Post la operacio Halina fartas bone – pli bone ol plimulto de ŝiaj operaciitaj samsortuloj. Vidu ĉi-sube la liston de la donacoj, [...]
26 Septembro 2011 de AlKo
Originala prozo ĉeestas en la dek-unua Beletra Almanako per mallongaj verkoj de Jakvo Schram, Mikaelo Bronŝtejn kaj Cindy McKee. Liven Dek, Jorge Camacho, Cindy McKee, Tacuo Huĝimoto kontribuas poezie. Oni trovas en ĉi tiu almanako du tradukitajn prozaĵojn: Ronde, ĉiam pli proksimen de Vladimir Colin (el la rumana Jozefo E. Nagy) kaj Neverŝajna rakonto de [...]
22 Septembro 2011 de AlKo
Oni diras, ke la longe atendataj momentoj venas surprize. Tio repruviĝis en nia kazo… Kiel kutime, je kvarono post la unua nokta horo sabata, la 10an de septembro, ni ankoraŭ ne dormis (mia labortago, sojle de la semajno, kiam La Ondo estas preparata, estas 18-hora, ekde la 9a matene ĝis la 3a nokte). Subite sonoris [...]