Arkivo por la etikedo 'Halina Gorecka'

Novaj fenestroj al Eŭropo

Ruslandanoj, nur antaŭ du jardekoj ricevintaj liberon de internaciaj rilatoj, iĝas pli malfermaj kaj pli integritaj en la mondan komunumon. Precipe oni konstatas tion ĉe kaliningradanoj, kiuj pro la historia hazardo troviĝas plej proksime ne nur al la eksaj Sovetiaj respublikoj kaj al la eksaj amikaj (t. e., socialismaj) ŝtatoj, sed ankaŭ al la iam [...]

Redakcie

Rigardo el la fenestro de nia redakcio al la senfoliiĝintaj arboj pruvas, ke baldaŭ ekvintriĝos en la norda hemisfero. Tio signifas, interalie, ke ĉi tiu kajero de La Ondo, estas la lasta en ĉi tiu jaro. Kaj en la lasta redakcia kolumno, mi (mis)uzas mian redaktoran rajton por iomete halti kaj retrorigardi al la baldaŭ [...]

Peter Baláž: la Esperantisto de la Jaro 2012

La Ondo de Esperanto iniciatis en 1998 ĉiujaran proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj. Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Kep Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La [...]

Radio Esperanto denove sonas en Kaliningrado

Aŭskultu La 2an de decembro post pli ol unujara paŭzo aperis nova podkasto de Radio Esperanto. La 30a sonprogramo, preparita de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov estas la unua post la reveno el Moskvo en Kaliningradon. En ĉi tiu programo:

Beletra Almanako, 2012, №14

La proza sekcio de la 14a almanako enhavas du novelojn: La ringo de Mikaelo Bronŝtejn kaj Nova vivo de Steven K. Smith. Poezie ĉeestas Ricardo Felipe Albert Reyna, Ivan’ Naumov kaj Nicola Ruggiero. Traduke kontribuas Einar Faanes per elangligo de la rakonto La ĉirkaŭfermo de Tamas Dobozy. Teatro gastas en BA per versa monologo de [...]

Post la 26-taga foresto

Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov revenis al sia Kaliningrada hejmo post la 26-taga foresto, kaŭzita de la restado de Halina en la sanatorio Rusj ĉe la Fera Monto en la Kaŭkaza urbo Ĵeleznovodsk. Ekde lundo ni eklaboros pri la julia kajero de La Ondo de Esperanto. Ankaŭ nia retejo La Balta Ondo, kiu ne estis [...]

Eksterrete dum 26 tagoj

Ekde la mateno de la 29a de majo ĝis la tagmezo de la 23a de junio Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov estos eksterrete pro la restado de Halina (kaj Aleksander kiel oficiala akompananto) en sanatorio ĉe la Fera Monto en la norda Kaŭkazo. Bonvolu dum ĉi tiu tempo ne sendi urĝajn petojn, mendojn kaj demandojn [...]

Beletra Almanako, №13

Por Jorge Camacho la 125a datreveno de Esperanto estas preteksto por listi plurajn aliajn, jen naskiĝ- aŭ mort-datrevenoj, tiuj por ekkonstruo de la Ejfel-turo, aŭ de la domo, kie situas la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Ankaŭ la 20-jariĝo de la ibera grupo ĉeestos tra la ĉi-jaraj BA. Tion certigis en sia prezento la [...]

La Verko de la Jaro 2011

Inter la ok poemaroj, kiuj kandidatis por La Verko de la Jaro 2011, nur du estis aŭtoritaj de virinoj, ambaŭ el Bulgario. La abonantaro de Literatura Foiro per voĉdonado metis ilin sur la unuajn du lokojn, kun diferenco de unu voĉo. La premion La Verko de la Jaro 2011 gajnis la hajkaro Kardo sur kasko [...]

Sia – fremda – alia

Grzybowski, Przemysław Paweł. Ankaŭ vi estas Fremdulo: Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi. – Bydgoszcz: Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, 2011. – 248 p. La modernaj transportiloj kaj komunik-rimedoj ebligas al dekoj da milionoj da homoj senpere konatiĝi kun apartaĵoj kaj valoroj de kulturoj de aliaj popoloj. Ekde [...]

Savi la vivon! (8)

La oka listo de la donacintoj Donacoj faritaj ekde la 19a de februaro ĝis la 17a de marto 2012

La Abonhelpa Fonduso de La Ondo

Pluraj esperantistoj en la mondo deziras legi La Ondon de Esperanto, sed ne povas mem pagi sian abonon. Por abonigi ilin (rete aŭ papere) jam dum dudek jaroj funkcias nia Abonhelpa Fonduso.

Donacoj al la fondaĵo Amiko

Fondaĵo Amiko en 2010 Carlos Enrique Artime (Hispanio) 62,00 Luis Serrano Pèrez (Hispanio) 26,00 Pedro Zurita (Hispanio) 3,00 Entute, dum 2010 91,00 Fondaĵo Amiko en 2011 Rajko Rajlić (Slovenio) 25,00 Luis Serrano Pèrez (Hispanio) 26,00 Pedro Zurita (Hispanio) 3,00 Entute, dum 2011 54,00 Ĉiuj sumoj en la dekstra kolumno estas en eŭroj. Koran dankon al [...]

Savi la vivon! (7)

La sesa listo de la donacintoj

Beletra Almanako, Oktobro 2011

Jorge Camacho enkondukas la dek-duan Beletran Almanakon, klarigante, interalie, la redaktejan politikon rilate al publikigo de ricevataj tekstoj. En la originala prozo enestas verkoj de Robin Iversen Rönnlund, Maria Nazaré de Carvalho Laroca kaj Francisco Javier Moleón. Ĉeestas poeziaj kontribuoj de Mao Zifu, Baldur Ragnarsson, Júlia Sigmond, Alexandrine Omba kaj Timothy Brian Carr. Kvin poemoj [...]



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.