Arkivo por la etikedo 'Halina Gorecka'
25 Oktobro 2014 de AlKo
La organizantoj de la 30aj ARtaj KOfrontoj en ESperanto decidis, ke 30 estas nombro jubilea, kaj la 30a jubilea ARKONES logis al Poznano je la lasta septembra semajnfino pli ol ducent (precize, 204) partoprenantojn. Preterire mi aŭdis plurfoje konversaci-pecojn, pri kiel oni estis en la dua aŭ tria festivalo, en kiu loko kaj tiel plu. [...]
10 Oktobro 2014 de AlKo
Samtempe alvenis la pli frue perdiĝinta 19a (februaro) kaj la 20a (junio) kajeroj de la Beletra Almanako. Mankas al mi la spaco prezenti la februaran BAon, kiun markis kelkaj novigoj: unue, al la redaktista teamo aliĝis Tim Westover; due, estas modernigita la teksto-aranĝado, interalie, per enkadritaj tekst-citaĵoj pli grandliteraj. Eble kompare al tiuj frapaj frazoj [...]
4 Majo 2014 de AlKo
Ĉi-sube estas menciitaj donacoj, uzitaj por helpabonoj de La Ondo de Esperanto por la jaro 2013a.
1 Februaro 2014 de AlKo
En la pasinta jaro la organizantoj de Liro ŝanĝis la koncepton de la konkurso kaj lasis en ĝi nur la tradukojn. La nova juĝkomisiono de Liro-2013 (Edmund Grimley Evans, Nikolaj Gudskov, Aleksander Korĵenkov, Valentin Melnikov, Wolfgang Kirschstein) ricevis ses konkursaĵojn, po tri en ĉiu branĉo. (En Liro-2012 partoprenis 23 konkursaĵoj, sed nur kvin en la [...]
15 Decembro 2013 de AlKo
La Ondo de Esperanto en 1998 iniciatis ĉiujaran proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj. Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Kep Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La [...]
4 Decembro 2013 de AlKo
En Esperantujo estas multaj premioj kaj honoraj titoloj. Vaste konata estas la kulturpremio, kiun la fondaĵo FAME kaj la germana urbo Aalen kreis por distingi personojn kaj instituciojn pro iliaj meritoj en stimulado de internacia interkompreno per kulturaj verkoj en Esperanto. OSIEK kaj LF-koop atribuas literaturajn jar-premiojn. La premion Deguchi, kiun financas la japana religia [...]
29 Oktobro 2013 de AlKo
van Dijk, Ziko. Historio de UEA. – Partizánske: Espero, 2012. – 376 p. – 300 ekz. Ne mankas verkoj pri UEA. La direktoro de UEA Hans Jakob verkis skizon pri UEA dum 1908–1933. En Utila Estas Aliĝo Ulrich Lins per tri kontribuaĵoj en leĝera stilo priskribas elektitajn epizodojn el la unua jarcento de la asocio. [...]
19 Septembro 2013 de AlKo
Mi estas tre kontenta pri la junia Beletra Almanako (№17) kaj konsentas kun la respondeca eldonisto, Ulrich Becker, ke ĝi “estas nekutime riĉa kaj varia”. En la proza fako aperas mallongaj originalaĵoj de Mikaelo Bronŝtejn, Sen Rodin, Keyhan Sayadpour kaj Anina Stecay. Poezie ĉeestas: Eulalie Balakaji, Gerrit Berveling, Mao Zifu, Baldur Ragnarsson, Paulo Silas kaj [...]
15 Julio 2013 de AlKo
49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj La 49a BET estis mia kvara BET en la moderna (postsovetia) epoko. Ili ĉiuj estis organizitaj en Litovio. Laŭ ĉiuj aspektoj, kiuj gravas al mi, la 49a BET, okazinta la 6–14an de julio 2013 en Utena estis la plej bona. Ĉu ideala? Probable jes! La urbo Utena situas en la nord-orienta parto [...]
16 Junio 2013 de AlKo
La 16an de junio, post sesmonata paŭzo, aperis en la reto nova podkasto de Radio Esperanto (Kaliningrado, Ruslando). La programon, kiu estas laŭvice la 31a, gvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. La programo daŭras 29 minutojn. Amplekso: 27 Mbajtoj.
5 Junio 2013 de AlKo
John Ronald Reuel Tolkien. La hobito, aŭ tien kaj reen: Fabelo / Tradukis el la angla Christopher Gledhill kaj William Auld (poemoj). – Represo de la 2a eldono (2005). – Kaliningrado: Sezonoj, [2013]. – 224 paĝoj, il. – (Serio Mondliteraturo; Volumo 9). – Prezo: 18 eŭroj. Fine de majo samtempe kun La aventuroj de Ŝerloko [...]
3 Junio 2013 de AlKo
Arthur Conan Doyle. La aventuroj de Ŝerloko Holmso: Novelaro / Tradukis el la angla István Ertl, Hoss Firooznia, Reinhard Fössmeier, Edmund Grimley Evans, Paul Gubbins, Sten Johansson, Trevor Steele, Russ Williams; Antaŭparolo kaj notoj de Aleksander Korĵenkov. – Kaliningrado: Sezonoj, 2013. – 248 paĝoj. – (Serio Mondliteraturo; Volumo 18). – Prezo: 20 eŭroj. Fine de [...]
30 Aprilo 2013 de AlKo
La 16a kajero de la Beletra Almanako, aperinta en februaro 2013, ne estas kutima, eĉ la prezento far Jorge Camacho estas nekutime mallonga, ja pri Belartaj Konkursoj de UEA ĉio estis dirita en la antaŭa BA. Do, en BA-16 publikiĝis du lastaj premiitaĵoj de la Belartaj Konkursoj vorintaj la pliparton de la almanako: eseo de [...]
22 Aprilo 2013 de AlKo
La juĝkomisiono de la tradicia literatura konkurso Liro-2012 (Aleksej Birjulin, Aleksander Korĵenkov, Alen Kris, Valentin Melnikov, Petro Palivoda, Wolfgang Kirschstein), organizita de La Ondo de Esperanto, ricevis 23 konkursaĵojn de 14 aŭtoroj el sep landoj: Aŭstralio, Francio, Germanio, Hispanio, Hungario, Pollando, Ruslando. (En la antaŭa Liro-2010 partoprenis 39 verkoj de 22 aŭtoroj el 10 landoj.) [...]
2 Aprilo 2013 de AlKo
La 23an de marto 2013, sabate, malfermiĝis nova direkto en la agado de la Moskva Esperanto-Asocio MASI. En januaro ĉi-jara Nikolao Nikulin, unu el la masianoj, aranĝis en la libera spaco Domo sub la Arbo modestan breton kun kelkdeko da Esperanto-libroj kaj pompe nomis ĝin Libera Esperanta Biblioteko (LEB). Ĉi tiu inicato havis ŝancon formorti [...]