La Balta Ondo » Guglo

Falsaj ĝemeloj, aŭ: kiel Guglo trompis redaktoron
Miaj amikoj, laborkolegoj kaj pluraj el miaj kursanoj scias, ke mi malhavas vidmemoron. Nature, tio kaŭzis, kaŭzas kaj kaŭzos amaseton da amuzaj okazoj kaj, malpli ofte, malagrablajn miskomprenojn. Nu, pri tiu temo mi ĵus skribis ĉi tie en mia ruslingva ĵurnalo (neruslingvanoj povas testi la kapablojn de Google Translate, kaj esperantigi ĉi tiun tajpitaĵon).

Ĉi tiuj amuzaĵoj kaj miskomprenoj restus nur marĝenaĵo de mia privata vivo, sed fojon en du-tri jaroj pro mia “handikapo” suferas centoj da legantoj de La Ondo de Esperanto, kiun mi redaktas. Ve, tion vidas ankaŭ la legantoj de la papera versio de la maja kajero de La Ondo.

Temas pri la foto, kiu garnas la jubilean artikolon pri la rusa poeto Igorj Severjanin. Ĉi tiun artikolon verkis la Moskva ĵurnalisto kaj verkisto Grigorij Arosev, kiu ankaŭ elektis du tradukojn (unu sian propran kaj unu de Nikolai Lozgaĉev). Mia tasko estis enpaĝiĝi ĝin kaj aldoni foton.

Kiel mi prenu foton? En nia redakcia fotaro (kun pluraj centoj da uzitaj kaj uzotaj fotoj) mankis portreto de Severjanin. Ĝi mankis ankaŭ en libroj kaj diskoj, kiujn ni havas (cetere, antaŭ la Pasko ni donacis kvin sakojn da beletraj libroj al orfejo – nia negranda e-legilo kapablas anstataŭi kelkajn libroŝrankojn). Do, kiel kutime en similaj okazoj, mi decidis serĉi en la reto. Kiel la primaran serĉilon mi uzas tiun de Guglo, kaj tiu de Яндекс servas kiel akcesora. Entajpinte la vortojn Игорь Северянин, mi eksciis ke en la reto estas ĉ. 2.490.000 trafojn je ĉi tiu nomo. En la dua rezultinta linio (tuj post la unua – neevitebla – vikipedia artikolo) estis montritaj kelkaj fotoj de Severjanin, inter kiuj plaĉi al mi du: la plej unua kaj la sesa, ĉi-sube markita per ruĝa sago.

Elektinte la menueron “Bildoj”, mi vidis la unuan dudekon el la entute 68 mil 800 fotojn, kiujn Guglo identigis kiel fotojn de Igorj Severjanin. Inter ili, la kvina en la liston, estis ankaŭ la foto, kiun mi elstarigis ĉe la unua vido.

Foliumante plu, mi vidis la saman/similan foton kelkfoje, kaj mi decidis elekti ĝin (la unua foto en la listo, ankaŭ tre taŭga, havas tro nigran fonon, kio ne estas bona por presado). Ĉi-sube estas unu el la variaĵoj de la portreto kun elekto de versoj de Severjanin.

Poste mi procedis rutine. Mi konservis en mia komputilo kvin aŭ ses malsamajn versiojn de la foto, kontrolis ilian liberan (sen klara mencio de kopirajto) uzeblecon, kaj elektis la plej pres-taŭgan. Mi prilaboris ĝin, forigis makuletojn, glatigis la fonon (aliel ĝi iĝus koteca), kaj post kvaronhoro la foto jam okupis sian decan lokon en la liva supro de la 16a paĝo. Vidu la enpaĝigitan paĝoparon:

Kontenta pri la rezulto, mi printis ĝin por la korektanto kaj iris al la sekva paĝoparo. La revuo estis sendita rete al la presejo en Pollando, kaj ni mem ĝuis la Feston de la Krista Resurekto, poste iris por la unuaj tri tagoj de la Hela Paska Semajno al Kaŭno ktp. Post la reveno, Halina iris al Olsztyn, de kie ŝi la pasintan vendredon, do antaŭ unu semajno, dissendis la revuon al la abonintoj. Ricevinte de ŝi man-el-mane mian propran ekzempleron, mi foliumis ĝin kaj restis sufiĉe kontenta pri la preseja laboro. Sed hieraŭ matene mi ricevis leteron de nia Londona abonanto Lenio Marobin, kiu, interalie, skribis:

Sur paĝo 16 de la n-ro 5 de LOdE mi estis ŝokita kiam mi vidis la foton de Oscar Wilde anstataŭ tiun de Igor Severjanin. Ĉu ili estis ĝemeloj?

Ba! Probable, ne ĝemeloj, ja Severjanin naskiĝis en la jaro 1887a, tre memorinda al la esperantistoj, sed Wilde enmondiĝis je 23 jaroj pli frue. Mi do decidis iris la saman Guglan vojon, kiun mi iris por veni al la foto de Severjanin. Do, mi entajpis la nomon de La portreto de Dorian Gray kaj konsternite konstatis la saman bildon.

Mi denove elektis la bildojn kaj nature vidis du versiojn de la sama portreto – ne de Dorian Gray, sed de Severjanin. Aŭ de Wilde?

Verŝajne, sur la portreto estas Oscar Wilde, ĉar apenaŭ britaj retuloj enretigus portreton de Igorj Severjanin. Mi konfesas mian eraron tro fidi al Guglo, kiu lerte ofertis al mi la falsitan aspekton de Severjanin kaj ĉi tiel – tute prave – montris min malkapabla bildoelektanto.

Sed kial ŝatantoj de la aŭtoro de Tondrobolanda kaliko enretigas portreton de Wilde, sed ne de Severjanin? Ja tio estas stranga kaj blaga ideo!

Mi ekesprloris kaj trovis, ke “La Reĝo de Poetoj” (tiun titolon Severjanin ricevis en 1918, venkinte sian ĉefrivalon Majakovskij) ofte imitis la aspekton kaj la pozojn de Wilde kaj kredis sin esti simila al li. Ĉu vere simila? Juĝu mem, laŭ la ĉi-liva bildo – vi jam scias, ke mi ne havas vidmemoron kaj neniam foliumas albumojn, nek vizitas artgaleriojn aŭ teatrojn, kaj do ne kapablas kompari portrete la du grandiozajn poetojn.

Mi petas pardonon pro mia senintenca fuŝo. Skoldu min! Riproĉu Guglon. Sed ne la senkulpan artikolinton. Kaj ne la jubileantan Reĝon de Poetoj.

Aleksander Korĵenkov

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton

La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2012/04/severjanin

Esperanto estas la 64a lingvo ĉe Google Translate
Maŝintradukado atingis novan mejloŝtonon, kiam la 22an de februaro la plej konata interreta tradukilo Google Translate eksubtenis Esperanton kiel sian 64-an lingvon. Entuziasmon de la esperantistoj plifortigis la aserto, ke ilia lingvo donas multe pli bonajn rezultojn ol aliaj lingvoj kun same malmultaj trejnodatumoj, kaj ke tio estis la ĉefa kialo por la frua lanĉo. La tradukilo de Google tamen havas siajn kapricojn, pro kio oni povas facile konsenti nur pri la grava reklamo efiko por Esperanto, ne tiom pri la kvalito de la tradukoj.

Ekzistas maŝintradukiloj regulbazitaj, kiuj uzas vortarojn kaj gramatikajn regulojn verkitajn de lingvistoj, kaj statistikaj, kiuj uzas algoritmojn verkitajn de programistoj per kiuj la maŝino aŭtomate lernas el granda kvanto de dulingvaj tekstoj jam antaŭe tradukitaj de homo. La Google-Tradukilo estas statistika, dum ĉiuj antaŭaj maŝintradukiloj por Esperanto estis regulbazitaj. Tio ŝuldiĝas precipe al manko de grandaj dulingvaj tekstaroj, kiuj ekzistas ĉefe por la plej prestiĝaj naciaj lingvoj (ekz. tradukaĵoj pretigataj de UN aŭ EU).

Serĉilo kiel Google tamen disponas pri kopioj de multegaj retpaĝoj, kaj ĝi ankaŭ ciferecigis multajn librojn. Ŝajne ĉefe laŭ tiuj tekstoj ĝi “lernis” Esperanton, kaj tial ne bonas uzi por testado frazojn kiuj jam troviĝas plurlingve en la reto (ekz. tekstojn de “lernu!”). Grava rimarko estas ankaŭ ke la tradukado al/el Esperanto ĉiam okazas per la angla kiel interlingvo (ĉar nur por tiu lingvoparo oni kolektis sufiĉajn trejnodatumojn). Tion konfirmis mem dungito de Google, sed tion pruvas ankaŭ jena facila eksperimento: Petu al Google traduki el Esperanto al la rusa la frazon ‘La vorto “obvious” ne ekzistas en Esperanto.’ La respondo estas ‘Слово “очевидно” не существует в эсперанто.’

En direkto angla-Esperanto aperas multaj gramatikaj eraroj, ĉar por la maŝino vorto kun akuzativa finaĵo kaj vorto sen ĝi estas tute sendependaj. La direkto Esperanto-angla suferas pro la riĉa morfologio de Esperanto, pro kiu “skribmaŝino” tradukiĝas, sed “maŝinskribo” ne. En testo kun 16.000 radikoj (ĉefe PIV-aj), la tradukilo tamen rekonis duonon. Ĝi ankaŭ bone elturniĝas pri la ĉapelitaj literoj, ĉar akceptiĝas “ŝipo”, “sxipo”, “shipo”, eĉ “sipo”, kvankam tradukoj povas varii (“ĉeno” = “chain”; “cxeno” = “string”), kaj nerekonita derivaĵo “ŝanĝaĵo” tradukiĝas “Shanghai”. El landonomoj Google uzas “Italujo” sed “Ĉinio”, rekoniĝas tamen ĉiam ambaŭ formoj. El nombraj adverboj ĝi komprenas nur “unue” ĝis “kvare”. La multaj artikoloj en Vikipedio influis ĝian lingvouzon, ĉar “User is drunk” tradukiĝas kiel “Vikipediista estas ebria”. Enŝteliĝis ankaŭ iuj hispanaj vortoj, pro kio “unjustified” tradukiĝas kiel “injustificada”. Tiu mistraduko cetere aperas ankaŭ en maŝintradukitaj trompmesaĝoj, kiujn esperantistojn jam komencis ricevadi.

En komparo kun aliaj tradukiloj en la direkto angla-Esperanto, Google Translate donas pli bone legeblajn tradukojn ol Trukilo kaj Esperantilo, sed kompareblajn kun GramTrans, Apertium kaj Elitrad. Ĝia forta flanko tamen estas la ligiteco al aliaj servoj de Google: Voĉon de angle parolata video en YouTube nun eblas aŭtomate rekonigi kaj la subtekstojn tradukigi en Esperanton. Provu spekti la paroladon de Steve Jobs en Standford ĉe (klaku la ruĝan butonon “CC” sub la video, elektu “Traduki priskribojn BETA” kaj en la falmenuo Esperanton).

Marek Blahuš

Ĉi tiu artikolo aperis en la aprila kajero de La Ondo de Esperanto (2012).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №4.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/03/210google/

Guglo: “Mi nur nun ĵus, kaj lernis mia granda surprizo”
En multaj forumoj, retejoj, blogoj kaj novaĵgrupoj esperantistaj oni plezure kaj fiere anoncis, ke Esperanto iĝis la 64a lingvo en/al kiu okazas aŭtomata tradukado ĉe Guglo. Ankaŭ Guglo mem informis pri tio.

http://googletranslate.blogspot.com/2012/02/tutmonda-helplingvo-por-ciuj-homoj.html

Certe, tio estas tre bona. Sed ĉu bonaj estas la tradukoj de Guglo. Sube estas tradukoj de kelkaj pli malpli hazardaj tradukoj.

La unua teksto ruslingva estas tre facila. Ĝi rakontas pri komika epizodo ĉe oficiala renkontiĝo:

Встреча состоялась в рамках официального визита главы Лаоса Тюммали Сайнясона в Россию. В ходе переговоров стороны обменялись взаимными комплиментами и обсудили вопросы развития двусторонних отношений в сферах экономики, торговли и инвестиций. Однако большую часть выступления Сайнясона практически не было слышно, поскольку члены иностранной делегации активно принялись за принесенные к столу переговоров угощения. В результате тихий голос Сайнясона заглушил хруст печенья, шелест оберток и звон чайных ложек.

La renkontiĝo okazis dum la oficiala vizito de Laoso Choummaly Sayasone al Rusujo. Dum la intertraktadoj la flankoj interŝanĝis reciprokajn komplimentojn kaj diskutitaj temoj de duflankaj rilatoj en ekonomio, komerco kaj investado. Tamen, la plimulto de la agadoj Sayasone apenaŭ aŭdebla kiel membroj de fremdaj delegacioj al aktive starigis al alportis al la tablo de intertraktadoj manĝo. Kiel rezulto, malgranda voĉo dronis Sayasone Crunch kuketojn wrappers rustling kaj sonoraj de teaspoons.

La komenco estas tute klara, sed oni devas iom pensi, por kompreni, pri kio temas post la vorto “Tamen”.

La dua ruslingva teksto estas prenita el “Demonoj” de Dostojevskij. Ĝi estas sufiĉe senpretenda kaj facile tradukebla. Nu, facile tradukebla, se tradukas homo, ne programo.

Но деятельность Степана Трофимовича окончилась почти в ту же минуту, как и началась, — так сказать от «вихря сошедшихся обстоятельств». И что же? Не только «вихря», но даже и «обстоятельств» совсем потом не оказалось, по крайней мере в этом случае. Я только теперь, на днях, узнал, к величайшему моему удивлению, но зато уже в совершенной достоверности, что Степан Трофимович проживал между нами, в нашей губернии, не только не в ссылке, как принято было у нас думать, но даже и под присмотром никогда не находился. Какова же после этого сила собственного воображения! Он искренно сам верил всю свою жизнь, что в некоторых сферах его постоянно опасаются, что шаги его беспрерывно известны и сочтены и что каждый из трех сменившихся у нас в последние двадцать лет губернаторов, въезжая править губернией, уже привозил с собою некоторую особую и хлопотливую о нем мысль, внушенную ему свыше и прежде всего, при сдаче губернии. Уверь кто-нибудь тогда честнейшего Степана Трофимовича неопровержимыми доказательствами, что ему вовсе нечего опасаться, и он бы непременно обиделся. А между тем это был ведь человек умнейший и даровитейший, человек, так сказать, даже науки, хотя, впрочем, в науке… ну, одним словом, в науке он сделал не так много и, кажется, совсем ничего. Но ведь с людьми науки у нас на Руси это сплошь да рядом случается.

Sed la aktiveco estis super preskaŭ Stepan Trofimovich en la sama momento, kiel ĝi estis komencinta, – por tiel diri, “la vórtice de cirkonstancoj kiuj kunvenis.” Kaj kio okazis? Ne nur estas la “ventego”, sed eĉ la “cirkonstancoj” ne estis tute tiam almenaŭ en tiu kazo. Mi nur nun ĵus, kaj lernis mia granda surprizo, sed estas en perfekta konfidon ke Stepan Trofimovich vivis inter ni, en nia provinco, ne nur en ekzilo, kiel ĝi estis, ni kredas, sed eĉ sub la superrigardo de neniam estis. Kio estas tiam la povo de via imago! Li sincere kredis en si sian tutan vivon, ke en iuj areoj estas konstante timis ke lia paŝojn kaj trovis esti konstante konsciaj, kaj ke ĉiu el la tri ŝanĝoj ni havas en la pasintaj dudek jaroj, regionestroj, stirante citation provinco, alportis kun si iuj de la speciala kaj problema Ĝi pensis, inspirita lin super kaj super ĉio, sur transdono de la provinco. Uvero se iu honesta Stepan Trofimovich nerefutebla pruvo, ke li faris nenion por timi, kaj ĝi certe doloras. Kaj tamen fakte la plej inteligenta kaj talenta homo, viro, tiel diri, eĉ scienco, kvankam, fakte, en scienco … Nu, resume, en scienco, li ne multe, kaj ŝajnas, ke nenio ajn. Sed kun la viroj de scienco ni havas en Rusujo estas tre ofte okazas.

Sincere, ĉu vi estas kontenta pri la supra teksto? Mi ne estas! Kaj ne nur pro “uvero”.

Ni ŝanĝu la lingvon. Jen plia ekzemplo. La komenco de La ĉashundo de la Baskerviloj, same tre facillingva.

Mr. Sherlock Holmes, who was usually very late in the mornings, save upon those not infrequent occasions when he was up all night, was seated at the breakfast table. I stood upon the hearth-rug and picked up the stick which our visitor had left behind him the night before. It was a fine, thick piece of wood, bulbous-headed, of the sort which is known as a “Penang lawyer.” Just under the head was a broad silver band nearly an inch across. “To James Mortimer, M.R.C.S., from his friends of the C.C.H.,” was engraved upon it, with the date “1884.” It was just such a stick as the old-fashioned family practitioner used to carry — dignified, solid, and reassuring.

“Well, Watson, what do you make of it?”

Holmes was sitting with his back to me, and I had given him no sign of my occupation.

“How did you know what I was doing? I believe you have eyes in the back of your head.”

“I have, at least, a well-polished, silver-plated coffee-pot in front of me,” said he. “But, tell me, Watson, what do you make of our visitor’s stick? Since we have been so unfortunate as to miss him and have no notion of his errand, this accidental souvenir becomes of importance. Let me hear you reconstruct the man by an examination of it.”

“I think,” said I, following as far as I could the methods of my companion, “that Dr. Mortimer is a successful, elderly medical man, well-esteemed since those who know him give him this mark of their appreciation.”

Sinjoro Ŝerloko Holmso, kiu kutime tre malfrue en la matenoj, krom je tiuj ne maloftaj okazoj kiam li maldormis tutan nokton, sidis antaŭ la matenmanĝa tablo. Mi staris sur la fajrejo-tapiŝeto kaj levis la bastonon kiu nia vizitinto foriris post li la nokton antaŭe. Ĝi estis bela, dika peco de ligno, bulbosas kapo, de la speco kiu estas sciata kiel “Penang advokato.” Ĝuste sub la kapo estis largxa arĝento bando preskaŭ colo de diametro. “Al Jakobo Mortimero, MRCS, de liaj amikoj de la CCH,” estis gravurita sur ĝi, kun la dato “1884″. Estis ĝuste tia bastono kiel la antikva familio praktikisto kutimis porti – digna, solida, kaj trankviligaj.

“Nu, Vatsono, kion vi opinias pri tio?”

Holmso sidis kun sia dorso al mi, kaj mi donis al li nenian signon de mia okupo.

“Kiel vi scias kion mi faras? Mi kredas ke vi havas okulojn en la dorso de via kapo.”

“Mi havas, almenaŭ, bone polura, arĝento-plated kafo-poto antaux mi,” diris li. “Sed diru al mi, Vatsono, kiel vi taksas de nia vizitanto la bastono? Kiel ni estis tiel malfeliĉa kiel perdi ĝin kaj ne havas nocio de lia celo, ĉi hazarda memoraĵo iĝas grava. Lasu min aŭdi vin rekonstrui la homon per ekzameno pri ĝi.”

“Mi opinias,” diris mi, post kiom mi povis la metodojn de mia kunulo, “ke doktoro Mortimero estas sukcesa, maljunuloj medicina viro, bone estimata ekde tiuj kiuj konas lin al li tiun markon de aprezas.”

La Gugla traduko el la angla, kvankam tute malsupera al la jam klasikiĝinta traduko de Bill Auld (http://esperanto.org/Ondo/Libroj/Libroj.php), estas konstateble pli bona, ol la tradukoj el la rusa. Ĉu nur hazarde?

Kaj nun ni donu al Guglo la taskon traduki, ekzemple, la tre konatan eldiron de Zamenhof, el Esperanto al tri naciaj lingvoj, ĉi-foje ankaŭ al la franca. Vidu la rezulton:

La plimulto de la inteligenta mondo jam nun trovos tiun ĉi demandon tute superflua; tamen pro konsekvenco ni metas tiun ĉi demandon dank’al tio, ke ekzistas ankoraŭ multe da homoj, kiuj respondas je tiu ĉi demando per “ne”. La sola motivo, kiun kelkaj el tiuj ĉi homoj elmetas, estas sekvanta: “lingvo internacia detruos la lingvojn naciajn kaj la naciojn”. Ni konfesas, ke kiom ajn ni rompis al ni la kapon, ni neniel povis kompreni, en kio nome konsistus la malfeliĉo por la homaro, se en unu bela tago montriĝus, ke ne ekzistas jam plu nacioj kaj lingvoj naciaj, sed ekzistas nur unu ĉiuhoma familio kun unu ĉiuhoma lingvo. Sed ni supozu, ke tio ĉi efektive estus io terura, kaj ni rapidos trankviligi tiujn ĉi sinjorojn.

The majority of the intelligent world now find this question quite unnecessary, but for consistency we put this question owing to the fact that there are still many people who respond on this question with “no”. The only reason that some of these people exhibit is next, “an international language will destroy the national languages and nations.” We admit that no matter how hard we broke to us the head, we could not understand what the name would consist of the disaster for humanity, if in one beautiful day prove that there is already more nations and national languages, but there is only one ĉiuhoma family with one ĉiuhoma language. But let us suppose that this must be something terrible, and we hasten to reassure these gentlemen.

La majorité du monde intelligente maintenant trouver à cette question tout à fait inutile, mais par souci de cohérence nous avons mis cette question en raison du fait qu’il ya encore beaucoup de gens qui répondent à cette question par «non». La seule raison que certains de ces gens est l’exposition suivante, «une langue internationale va détruire les langues nationales et les nations.” Nous admettons que, peu importe combien nous nous sommes séparés de nous la tête, nous ne pouvions pas comprendre ce que le nom serait constitué de la catastrophe pour l’humanité, si, dans un beau jour prouver qu’il n’y a déjà plus de nations et des langues nationales, mais il n’y a qu’un seul ĉiuhoma famille avec une langue ĉiuhoma. Mais supposons que ce doit être quelque chose de terrible, et nous nous empressons de rassurer ces messieurs.

Большинство интеллектуальных мире сейчас найти на этот вопрос совсем не нужно, но для последовательности мы ставим этот вопрос в связи с тем, что есть еще много людей, которые отвечают на этот вопрос “нет”. Единственная причина, что некоторые из этих людей выставке рядом “, международный язык разрушит национальные языки и народы”. Мы признаем, что как бы ни старались мы сломали нам голову, мы не могли понять, какое имя будет состоять из катастрофой для человечества, если в один прекрасный день доказать, что существует уже более наций и национальных языков, но есть только один ĉiuhoma семьи с одним ĉiuhoma языке. Но давайте предположим, что это должно быть что-то ужасное, и мы спешим успокоить этих господ.

Inter la tri supraj versioj, la rusa ŝajnas la malplej sukcesa, kvankam la origina frazo Zamenhofa estas preskaŭ laŭvorte tradukebla rusen.

Kaj fine, plia traduko rusen el la novjara rakonto de Ĉeĥov, kies Esperanta traduko (de Valentin Melnikov) (http://sezonoj.ru/2011/12/207cehov1/) antaŭ nelonge aperis en La Ondo de Esperanto”

Melnikov: Djadeĉkin profunde suspiras kaj eliras el la kuirejo. Li iras rigardi la horloĝon. Ĝi montras ok minutojn post la dekunua. Ĝis la dezirata momento restas kvindek du minutoj. Terure! La atendado de drinko estas la plej peza el inter ĉiuj atendoj. Preferindas dum kvin horoj atendi trajnon en frosto, ol dum kvin minutoj atendi drinkon… Djadeĉkin rigardas la horloĝon kun malamego kaj, iom paŝinte tien-reen, movas la grandan montrilon je kvin minutoj antaŭen…

Guglo: Djadeĉkin глубоко вздохнул и вышел из кухни. Он будет смотреть на часы. Это показывает, восемь минут после одиннадцатого. До нужное время в пятьдесят две минуты. Ужасно! Ожидание drinko является самым тяжелым из всех ожиданий. Лучше в течение пяти часов ожидания поезда в холодной, чем пять минут, чтобы ждать … drinkon Djadeĉkin взгляд на часы с malamego, а некоторые прошли туда и обратно, наведите указатель мыши на пять минут вперед…

Hm! Tiu «наведите указатель мыши» en verko de Ĉeĥov! Ni vidu la originalon.

Ĉeĥov: Дядечкин глубоко вздыхает и выходит из кухни. Он идет поглядеть на часы. Стрелки показывают восемь минут двенадцатого. До желанного мига остается еще пятьдесят две минуты. Это ужасно! Ожидание выпивки самое тяжелое из ожиданий. Лучше пять часов прождать на морозе поезд, чем пять минут ожидать выпивки… Дядечкин с ненавистью глядит на часы и, походив немного, подвигает большую стрелку дальше на пять минут…

Resume: estas tre agrabla la fakto, ke Guglo nun tradukas el/al Esperanto. Sed la rezulto de la tradukado estas multe malpli agrabla, precipe en la lingvoparto Esperanto-rusa. Bedaŭrinde.

Aleksander Korĵenkov

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton

La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2012/02/guglo