Arkivo por la etikedo 'Gražvydas Jurgelevičius'

Sukcesa prezentado de la nova eldono de BLK en BET-55

La 8an de julio kadre de la 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Paneveĵo okazis premiera prezento de la nova, kvara eldono de la legenda beletra kolekto Baza Literatura Krestomatio (BLK), kuneldonita de Sezonoj (Kaliningrado, Ruslando) kaj Litova Esperanto-Asocio (LEA) kaj presita en Kaŭno kelkajn tagojn antaŭ BET-55. La prezidanto de LEA Povilas Jegorovas en sia enkonduka […]

Arkones sen Paweł

La ĉefsalono de Arkones (Foto: Gražvydas Jurgelevičius) Estis malfacila periodo komence de la 1990aj jaroj, kiam en Pollando kaj en tuta orienta Eŭropo disfalis la antaŭaj strukturoj, kaj oni pene rekonstruis novajn. Esperanto iom lamis tiam, ĉar homoj devis unue zorgi pri si mem, sia laboro kaj ofte pri sia plua edukado. Tamen kelkaj homoj […]

Kaŭno: Zamenhof-Tagoj kaj kongreso de LEA

La 9-10an de decembro en Instrua centro pri nutraĵindustrio kaj komerco en la urbocentro de Kaŭno okazis la 53a kongreso de Litova Esperanto-Asocio (LEA) kaj Zamenhof-Tagoj-2017 kun partopreno de iom pli ol cent Litoviaj esperantistoj el 11 urboj (plej multe el Kaŭno – 32, Vilno – 20 kaj Panevėžys – 14), tri gastoj el Latvio […]

Zamenhof-ekspozicio en la koro de Kaŭno

Ekde la 15a de novembro la ekspozicio pri la vivo kaj agado de Ludoviko Zamenhof, preparita de la Pola instituto en Vilno kunlabore kun Litova Esperanto-Asocio (LEA) kaj dediĉita al la centa mortodatreveno de la kreinto de Esperanto, translokiĝis al la plej prestiĝa kaj honora loko de Kaŭno – la historia Urbodomo.

Zamenhof-ekspozicio: Post Vilno ankaŭ en Kaŭno

Post sukcesa eksponado en Vilno la ekspozicio pri Ludoviko Zamenhof, preparita de la Pola Instituto en Vilno okaze de lia centa mortodatreveno kunlabore kun Litova Esperanto-Asocio (LEA) venis al Kaŭno. La ekspozicio estas esence ampleksigita, ĉar intertempe laŭ propono de LEA estas preparitaj kvar aldonaj standoj – pri L. Zamenhof kaj Veisiejai, pri L. Zamenhof kaj […]

BET-52: Pli ol tricent verdstelanoj en la verda urbo

La 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj okazis ekde la 2a ĝis la 10a de julio en la Litovia kuracurbo Birštonas ĉe la rivero Nemano. Pro ĉirkaŭantaj pinarbaroj eĉ nuraj promenoj kaj profunda spirado estas bonefikaj por la sano. Ĉi tiu negranda urbo estis invadita de pli ol tricent verdlingvanoj, venintaj el trideko da landoj; kien ajn oni […]

Sunradioj de Esperanta vivo

Duhora paroliga horo de Aida Čižikaitė La 21a de majo 2016. Aukštadvaris, la urbeto tute proksima de Birštonas – la urbo de BET-52. Ĉi tien, al sia tradicia dutaga Ĵurnalista Seminario jam la naŭan fojon venis preskaŭ 50 litoviaj esperantistoj el Vilno, Kaŭno, Panevėžys, Šiauliai kaj Mažeikiai.

Uverture al UK: BET-40 en Birštonas (2004)

Pli ol 250 esperantistoj el 17 landoj kunvenis en Birštonas por praktiki la lingvon, labori, ripozi kaj sanigi sin en la 40aj Baltiaj Esperanto-Tagoj. Musklaku la foton por pligrandigi ĝin (Foto: Gražvydas Jurgelevičius) La 40aj Baltiaj Esperanto-Tagoj okazis meze de julio 2004 en la bela litovia kuracurbeto Birštonas kun kvaronmilo da partoprenantoj. Ĝi estis kvazaŭ […]

BET-37 apud Kaŭno (2001)

La sukcesa BET-37 Al la 37a BET aliĝis pli ol tricent personoj (Foto: Gražvydas Jurgelevičius) La Litova Agrikultura Universitato apud Kaunas jam kelkfoje disponigis siajn ejojn por kunvenoj de esperantistoj. Ĉi-jare de la 7a ĝis la 15a de julio ĉi tie okazis la 37aj Baltiaj Esperanto-Tagoj. Por pasigi semajnon en amika etoso, por praktiki la […]