La Balta Ondo » Giuliano Turone

Giuliano Turone nova Honora Patrono de UEA
La itala juristo Giuliano Turone fariĝis membro de la Honora Patrona Komitato de UEA. Tiu honora organo konsistas el lingvistoj, sciencistoj k. a. eminentuloj, kiuj faris gravajn servojn al la Esperanto-Movado kaj mem parolas kaj verkis en la Internacia Lingvo. Pri la elekto de Turone decidis la Komitato de UEA en sia kunsido en Lillo.

Turone naskiĝis ​en 1940. Li estas eksa juĝisto de la Supera Apelacia Tribunalo. Li estis ankaŭ profesoro pri viktimoscienco, tribunalaj sciencoj kaj esplorteĥniko en la Katolika Universitato en Milano. ​En Italio li estis vaste konata, ĉar dum sia kariero li okupiĝis pri famaj publikaj juraj procesoj, ekzemple pri prenado kiel ostaĝo de Rossi di Montelera​, pri la ​aresto de la mafiestro Luciano Liggio kaj ​pri la kondamno de Michele Sindona ​pro la mortigo de la advokato Giorgio Ambrosoli​. Li estis ankaŭ ​la esplor-juĝisto, kiu malkovris, ke la framasona grupo P2 efektive celis aranĝi ŝtatrenverson. De 2005 ​ĝis 2007 ​li estis konsilanto en la Supera Apelacia Tribunalo kaj poste profesoro en la Katolika Universitato en Milano. Li estis akuzanta juĝisto en la Internacia Pun-Tribunalo por la Eksa Jugoslavio en Hago.

Turone aperigis verkojn pri juro en la itala, i.a. Il delitto di associazione mafiosa​ (La krimo pri mafia kuniĝo; 2008) kaj, kun Gianni Simoni, Il caffè di Sindona. Un finanziere d’avventura tra politica, Vaticano e mafia​ (La kafo de Sindona. Aventura financisto​ inter politiko, Vatikano kaj mafio; 2009).

En la 1960aj jaroj Turone aktivis en junularaj rondoj italaj kaj internaciaj. Nuntempe li estas honora prezidanto de la laborgrupo “Esperanto por UN”, starigita de UEA. Lia hobio estas aktorado; lastatempe li fariĝis konata pro la prezentado de teatraĵoj en la UK-oj en Florenco (2006), Havano (2010) kaj ĉi-jare en Lillo. Li prizorgas ankaŭ retejon, en kiu li prezentas la ĉefverkon de Dante Alighieri en pluraj lingvoj, i. a. Esperanto.

Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2015, №581

La listo de la membroj de la Honora Patrona Komitato de UEA, entute ses personoj, estas legebla en la retejo de UEA.