La Balta Ondo » GIL

Kio estas GIL
Katarína Nosková prelegas pri diverslingvaj verboj kompare al Esperanto en la 20a konferenco de GIL (2010)

En la februara Ondo aperis raporto pri la 23a konferenco de GIL (Interlingvistiko en la 21a jarcento), kiu okazis fine de 2013 en Berlin. Kiel tie menciite, GIL estas la akronimo de Gesellschaft für Interlinguistik (Societo pri Interlingvistiko). Mi prezentu ĝin iom pli detale.

La fondo

La 6an de aprilo 1991 en Berlino 14 orientgermanaj interlingvistoj (ne nur esperantistoj) fondis GIL. Ilin kunigis la konvinko, ke sen scienca bazigo ne eblas atingi efiko-daŭran plibonigon de la prestiĝo de planlingvo en sciencaj kaj politikaj decidopovaj medioj. Tio estas sperto farita i. a. en GDR. La ĉi-rilatajn orientgermanajn rezultojn mi resumis en la festlibro por A. Duliĉenko.

GIL ĉefe celas:

kontribui al la evoluigo de interlingvistiko kaj esperantologio;

kontribui al la konatigo de la fakoj al neinformitaj lingvistoj kaj aliaj fakuloj kaj tie varbi kunlaborantojn kaj subtenantojn;

aktivigi kapablajn personojn, interlingvistike kaj esperantologie interesatajn aŭ interesigeblajn, ebligi al ili fake prelegi, publikigi kaj alimaniere science aktiviĝi;

kaj fine per ĉio ĉi doni kontribuon al la internacia interlingvistika kaj esperantologia medio.

Objekto de interlingvistiko

Laŭ GIL interlingvistiko studu la internacian lingvan komunikadon kaj ties optimumigon per planlingvoj, etnaj lingvoj kaj aliaj rimedoj. Krom (ĉefe) Esperanto de GIL estis traktitaj i. a. Ido, Interlingua, Interlingue, la Latino, Latino sine flexione, Loglan, Novial, Spelin, Toki Pona, Volapuko, sciencfikciaj lingvoj (i. a. la Klingona) kaj aliaj produktoj de lingvo-inventado. Oni krome traktis problemojn de tradukado, de lingvafrankaoj, de bibliotekoj kaj arkivoj pri planlingvoj kaj aliajn aspektojn de interlingvistiko.

Germana organizaĵo kun eksterlandaj membroj

GIL, leĝe registrita en Germanio, uzas la germanan kiel laborlingvon. Inter la aktuale 83 membroj de GIL krom germanoj ankaŭ estas personoj kun jenaj gepatraj lingvoj: angla, ĉeĥa, finna, franca, hungara, irlanda, itala, japana, kataluna, kroata, nederlanda kaj sveda. Inter la 206 publikigitaj tekstoj en la 20 aktoj nur estas po 1 en la angla, Esperanto, Ido kaj Interlingua.

GIL havas certagrade akademian karakteron. Inter ĝiaj membroj, ĉefe lingvistoj/filologoj kaj lingvo-instruistoj, preskaŭ ĉiuj finis diplomnivelajn universitatajn studojn. 38 personoj havas akademiajn gradojn (17 universitataj profesoroj kaj 21 doktoroj).

La konferencoj kaj la aktoj

Inter la ĉefaj agadoj de GIL estas la ĉiujaraj konferencoj, publikigo de la aktoj, eldono de la informa bulteno, eksteraj prelegoj, disponigo de materialoj por universitataj kaj aliaj studoj. La konferencojn, kiuj ĝis nun ĉiuj okazis en Berlino, partoprenis po 30-45 personoj. Oni kutime prezentas 10-14 prelegojn. La aktoj (120-160 paĝaj) ne nur iras al la membroj sed estas dissendataj al 20 germanaj bibliotekoj kaj 10 interlingvistikaj kolektoj, krome al kelkaj gravaj lingvistoj kaj interlingvistoj. La 20 volumoj, aperigitaj ĝis la fino de 2013, sume ampleksas pli ol 2800 paĝojn, verkitajn de 77 diversaj aŭtoroj.

Jen la temoj de la ĝisnunaj konferencoj (la unua, 1991, estis la fondo-aranĝo, sen temo)

(2)	Interlingvistikaj aspektoj de la eŭropa lingvo-politiko (1992)

(3)	Lingvistiko kaj interlingvistiko (1993)

(4)	Esperantologio (1994)

(5)	Tradukado kaj interpretado en planlingvoj (1995)

(6)	Terminologi-sciencaj aspektoj de interlingvistiko (1996)

(7)	Soci-kulturaj aspektoj de planlingvoj (1997)

(8)	Interlingvistiko kaj leksikografio (1998)

(9)	Lingvo-politiko por Eŭropo (1999)

(10)	Pri la strukturo de planlingvoj (2000)

(11)	Planlingvoj kaj iliaj komunumoj (2001)

(12)	Planlingvoj kaj elektronikaj medioj (2002)

(13)	Lingvo-inventado – lingvo-planado – planlingvoj (2003)

(14)	Internaciaj planlingvoj – evoluo kaj 	komparo (2004)

(15)	Lingvo-politiko kaj lingvo-kulturo (2005)

(16)	Esperanto – kiel el projekto fariĝis lingvo 	(2006)

(17)	Planlingvaj bibliotekoj kaj arkivoj (2007)

(18)	Esperanto kaj aliaj lingvoj en komparo (2008)

(19)	La rolo de personuloj en la historio de planlingvoj (2009)

(20)	Lingvo-inventado kaj ĝiaj celoj (2010)

(21)	Faka komunikado – interlingvistikaj aspektoj (2011)

(22)	Planlingvoj – ide-historiaj aspektoj (2012)

(23)	Interlingvistiko en la 21a jarcento (2013)

IntI – la Bulteno de GIL

Ekde 1992 aperadas la A5-formata bulteno Interlinguistische Informationen (IntI, Interlingvistikaj Informoj). En ĝis nun 89 kajeroj (la lasta 4/2013) sume aperis pli ol 1400 paĝoj. Se oni volas orientiĝi pri la ĉefaj eventoj, fakuloj kaj publicaĵoj en Germanio kaj internaciskale (kaj scipovas la germanan) dum la lastaj 20 jaroj (1992-2012), trarigardo de la bultenoj donas sufiĉajn informojn.

IntI informas i. a. pri la agado de GIL, pri pasintaj kaj estontaj aranĝoj en kaj ekster GIL, bibliotekoj kaj katalogoj, personaj kaj aliaj bibliografioj, novaj publicaĵoj pri interlingvistiko kaj esperantologio, krom tio pri lingvopolitiko (aparte pri la eŭropa), instruado de interlingvistiko en altlernejoj, akiro de altlernejaj kaj universitataj akademiaj gradoj pro interlingvistikaj studoj kaj lige al tio pri la defenditaj disertacioj (bakalaŭriĝo, magistriĝo, doktoriĝo ktp.), interlingvistiko en la Interreto, recenzoj, fakaj artikoloj.

Frato de la blukovrila IntI estas la flavkovrila IpI (Informilo por Interlingvistoj), redaktata por pli esperantista celgrupo (vidu http://esperantic.org/en/communications/ipi/archive).

La retpaĝaro

La retpaĝaro http://www.interlinguistik-gil.de/wb/pages/startseite.php enhavas krom la bazajn informojn (celoj, ĉefaj agadoj, statuto, estraro, GIL-aliĝilo, kontaktadreso ktp.) ankaŭ ĉiujn tekstojn de la 20 volumoj de la aktoj (PDF-dosieroj), krome multajn enhavtabelojn de IntI (ekde №82 ankaŭ la kompletajn kajerojn). Oni trovas informojn pri la sekva konferenco kaj aliĝilon. Bazaj informoj ankaŭ troviĝas en la angla.

La estraro

Prof. d-ro Sabine Fiedler, anglisto, prezidanto de GIL, en 23a konferenco (2013)

GIL estis fondita laŭ mia iniciato. Mi gvidis la organizaĵon 1991-2011. La nova prezidanto estas Sabine Fiedler (anglistino, Universitato Leipzig), mi fariĝis honora prezidanto kaj daŭre redaktadas IntI. Al la estraro apartenas Rudolf Fischer (Universitato Münster, informadikisto kaj lingvisto, vicprezidanto), Cornelia Mannewitz (slavistino, Universitato Greifswald), Velimir Piškorec (germanisto, Universitato Zagreb) kaj Cyril Brosch (hindoĝermanisto, Freie Universität Berlin).

Finvorte

Estus dezirinde, ke en multaj landoj estiĝu organizaj kadroj, similaj aŭ malsimilaj al GIL, por iniciati kaj kunordigadi sisteman interlingvistikan agadon. Tia evoluo povus pozitive influi ne nur la naciskalan sed ankaŭ la internacian sciencan agadon.

Detlev Blanke

Literaturo

Blanke D. Interlingvistiko en GDR // Mikrojazyki, jazyki, inter’jazyki. In honorem professori Alexandro D. Duliĉenko. Sbornik v ĉest’ ordinarnogo professora Aleksandra Dmitrieviĉa Duliĉenko. Tartu: Universitas Tartuensis, 2006, p. 502–512.

Blanke D. Kiel organizi interlingvistikan agadon? Kelkaj spertoj de GIL // La arto labori kune. Festlibro por Humphrey Tonkin. Rotterdam: UEA, 2010, p. 241–256.

Ĉi tiu artikolo aperis en la aprila-maja kajero de La Ondo de Esperanto (2014).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №4–5.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/06/235gil/