La Balta Ondo » Gerrit Berveling

Fondaĵo Grabowski: Berveling kaj ARKONES premiitaj
Fondaĵo Antoni Grabowski (FAG), starigita antaŭ pli ol dudek jaroj dank’ al donaco de Adam Goralski, celas subteni la Esperantan kulturon. Ĝi aljuĝas premiojn kaj subvenciojn meze ĉiun duan aŭ trian jaron. En la Hanoja UK estis anoncitaj la ĉi-jaraj premioj.

Premion de 650 usonaj dolaroj ricevis la elstara figuro de la Esperanta kulturo, specife beletro, la nederlanda intelektulo Gerrit Berveling. Jen la pravigo de la komisiono de FAG, kiu konsistas el Ulrich Lins, István Ertl kaj Shi Chengtai:

«Impone sonas eĉ simpla listigo de la postenoj de Gerrit Berveling en Esperantujo: prezidanto de la landa Esperanto-asocio en Nederlando, membro de la Akademio, redaktoro de la literatura revuo Fonto kaj de la rubriko “Spirita vivo” en Monato. Sed vere timige estas konsideri la amplekson de lia verkaro originala kaj beletra: ĉe la Libroservo de UEA haveblas 17 titoloj liaj kiel aŭtoro kaj 51 kiel tradukisto. Ĉe la aŭtoro Berveling vicas abunda manpleno da poemaroj; studoj beletraj, bibliaj, religiaj; la romano Fadenoj de l’amo; skizoj el lia vivo de pastoro, pluraj kajeroj da rememoroj, vojaĝimpresoj… Kiel tradukisto, li plugis ĉiujn kampojn klasikajn, hebrean, helenan, kaj precipe la latinan, ekde Cicerono, Horacio, Katulo kaj Marcialo ĝis Johano Hus kaj Erasmo de Roterdamo. Eble plej imponas lia grandioza projekto, ekzistanta en neniu alia lingvo, multvoluma Antologio Latina, kiu prezentas verkojn latinlingvajn ekde la komenco ĝis la nuntempo. La premio de Fondaĵo Antoni Grabowski rekompencas kleron kaj diligenton, arton kaj fekundon en la persono de Gerrit Berveling».

Premion je la sumo de 500 usonaj dolaroj ricevis la Esperanto-aranĝo ARKONES. La komisiono pravigis sian elekton jene:

«Ĝis nun la subteno de FAG koncentriĝis al individuoj kaj institucioj. Ĉi-jare unu el la du premioj iras unuafoje al renkontiĝo, kultura aranĝo, kiu iusence jam iĝis “institucio”, kreante tradicion kaj allogante lojalan, engaĝitan partoprenantaron: ARtaj KONfrontoj en ESperanto (Arkones) en Poznano, Pollando. Ĝis estis iniciatita de artemaj kaj lingvemaj polaj (eks)studentoj en 1985, kiam ankoraŭ regis komunisma reĝimo. Tra la jaroj la aranĝo kreskis kaj internaciiĝis; ĝi celas publikon ne nur junularan, sed plue estas ĉefe organizata de gejunuloj. Arkones distingiĝas per tre varia programo, kovranta preskaŭ la tutan spektron de la Esperanta kulturo: estas kutime trideko da prelegoj, koncertoj, spektakloj, laborgrupoj, diskutoj kaj konkursoj. La aranĝo vivas pro la laboro de volontuloj. Kelkaj konataj nomoj aperas, sed estas ĉiam altirataj ankaŭ novaj talentuloj. En Arkones, kiun aŭspicias UEA kaj TEJO, nun kutime partoprenas pli ol 200 homoj el pli ol 20 landoj.Notindas, ke ĝi estas tempe kaj organize ligita al la studprogramo “Interlingvistikaj studoj” de Universitato de Adam Mickiewicz en Poznano. La partoprenantoj entuziasme raportas, ke Arkones donas al ili ne nur intelektan riĉigon, sed ankaŭ plezuron. Ne estas mirige, ke ĝi apartenas al la plej viglaj kaj popularaj manifestacioj de la Esperanta kulturo. Tion FAG per sia premio celas rekoni».

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2012, N-ro 465.

Nia trezoro: Zamenhof, ĉu nia unua poeto?
La rubriko Nia trezoro en La Ondo de Esperanto celas tiujn, kiuj jam senprobleme legas en Esperanto, sed ankoraŭ ne bone konas ties historian kaj kulturan fonon.

En la 2008a jaro en Nia trezoro estis prezentitaj dek libroj, kiuj grave influis la evoluon de Esperanto lingve, socie kaj kulture. En la 2009a jaro, la jaro de la centjariĝo de La Ondo de Esperanto, la rubriko prezentis la Esperantan gazetaron per artikoloj pri dek gravaj Esperanto-gazetoj. En la 2010a jaro en Nia trezoro aperis artikolserio pri la plej gravaj romanoj originale verkitaj en Esperanto, kaj en 2011 en la fokuso estis Esperanto-eldonejoj.

En 2012 ni prezentos la plej interesajn Esperanto-poetojn.

Zamenhof (1859–1917) ĉu nia unua poeto?

Ĉiu movado, kiu socie fariĝas eĉ iom influa, tre baldaŭ formas al si sian propran “mitologion”, minimume por la propra membraro. Ankaŭ la Esperanto-movado faris al si tian fondohistorion; unu el ĝiaj plej konataj vortigantoj estas Edmond Privat kun sia Vivo de Zamenhof (1920).

De ekstere Zamenhof al multaj samtempuloj supozeble impresis kiel revulo, neglektinda laŭ la plimulto — sed li daŭrigis. En nia Esperanto-mitologio li fariĝis la milda okulkuracisto, kiu vartis siajn malriĉajn pacientojn. Sed ne certas, ke tion li elektis pro altruismo — povas esti, ke kiel “iom fremda homo” li ne trovis pli bone pagatan lokon. Cito el lia letero al Bolingbroke Mudie de 27 jan 1914: “mi volas konservi mian liberecon; ankaŭ mi ne povas — per forpuŝo de mia tre malfacile akirita medicina klientaro — elmeti al grandega danĝero la tutan estontecon de mia familio” (Orig 3, p. 2638-2639). Tio montras ke Zamenhof povis malfacile trovi klientaron. Kiel ajn — li daŭrigis.

Por mi persone precipe tiu “l’ obstino, l’ espero kaj la pacienco” karakterizas lian agadon. Mem laŭsperte sciante kiom da obstino necesas por sistema traduklaboro super grandaj projektoj, mi nur povas admiri lin. Sed li faris multege pli ol nur tion: Zamenhof inspiris kaj grandparte administris la estiĝantan movadon. Pensu pri la Adresaroj kiujn regule li aperigis pri novaj esperantistoj. Pensu pri la multaj leteroj kiuj restas de li en la mirinda kolekto de Itô Kanzi — la trivoluma originalaro (Orig), foje mendoj de unuopuloj pri broŝuroj aŭ libroj, foje eĉ konteltiroj.

Unu el liaj ĉefaj poemoj miatakse estas La Vojo, teksto en la bona tradicio de la sociaj movadoj: teksto lingve sufiĉe nekomplika, tre taŭga por entuziasmigi la membrojn de la propra grupo. Tiaj himnoj aperis ĉu en eklezioj, ĉu en socialismo, ĉu alimovade.

La Vojo

Tra densa mallumo briletas la celo,

Al kiu kuraĝe ni iras.

Simile al stelo en nokta ĉielo,

Al ni la direkton ĝi diras.

Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,

Nek batoj de l’ sorto, nek mokoj de l’ homoj,

Ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita

Ĝi estas, la voj’ elektita.

Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante

Ni iru la vojon celitan!

Eĉ guto malgranda, konstante frapante,

Traboras la monton granitan.

L’ espero, l’ obstino kaj la pacienco –

Jen estas la signoj, per kies potenco

Ni paŝo post paŝo, post longa laboro,

Atingos la celon en gloro.

Ni semas kaj semas, neniam laciĝas,

Pri l’ tempoj estontaj pensante.

Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas, –

Ni semas kaj semas konstante.

“Ho, ĉesu!” mokante la homoj admonas, –

“Ne ĉesu, ne ĉesu!” en kor’ al ni sonas:

“Obstine antaŭen! La nepoj vin benos,

Se vi pacience eltenos”.

Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj

Velkantajn foliojn deŝiras,

Ni dankas la venton, kaj, repurigitaj,

Ni forton pli freŝan akiras.

Ne mortos jam nia bravega anaro,

Ĝin jam ne timigas la vento, nek staro,

Obstine ĝi paŝas, provita, hardita,

Al cel’ unu fojon signita!

Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante

Ni iru la vojon celitan!

Eĉ guto malgranda, konstante frapante,

Traboras la monton granitan.

L’ espero, l’ obstino kaj la pacienco –

Jen estas la signoj, per kies potenco

Ni paŝo post paŝo, post longa laboro,

Atingos la celon en gloro.

(1896)

Zamenhof supozeble ne mem konsideris sin serioza poeto. Tamen, lia poeteco troviĝis dise en lia agado: En siaj fruaj jaroj, inter 1879-81 li okupiĝis pri gramatiko de la jida lingvo. Ĉe tio li ankaŭ aldonis kelkajn poemetojn por montri la plej oftajn metrikojn (La tradukon vidu en Orig 1, p. 23). La nura fakto, ke tiujn li aldonis, jam montras ke kiel ajn la nocio poemverkado por li gravis. Alie li ne enmetus tion en bazan gramatikon pri tiu lingvo.

Fakte, ankaŭ en la diversaj formoj de Praesperantoj li verkis poemetojn; fama estas lia “Lingwe Uniwersala”:

Malamikete de las nacjes

Kadó, kadó, jam temp’ está.

La tot’ homoze in familje

Konunigare so debá.

Kiel ajn, sen ia hezito oni povas konstati, ke por Zamenhof ne estis senchave okupiĝi pri lingvo internacia, se en ĝi ne eblus verki ankaŭ poezie. La poezio mem miaopinie kunkreis la lingvon. Bedaŭrinde mi ne retrovas, kiu unua diris, ke Zamenhof eble ne estas granda poeto en siaj versoj, sed lia lingvo mem estas granda artverko. Mi plene konsentas.

Parolante pri aŭtoro kiel poeto, kutime oni ne atentas tradukaĵojn. Tamen, certe en tiel frua periodo de nia lingvo tradukoj estas ege gravaj. Ekzemple ni rigardu iom la fabelon “Abocolibro” — en la eldono de 1990 je p. 567. Ni vidas, ke Zamenhof tute ne tradukis ekzakte. Li faris proprajn poemetojn el la vers-paroj.

Ekzemple:

A Abelo

Abelo ĉiam zumas, zumas,

Kaj sian devon ĝi plenumas.

B. Baleno

Baleno en la oceano

Elspiras akvon per fontano.

C. Citrono

Citrono estas frukto flava,

Agrabla, kvankam acidhava.

Resume: ni ne sanktigu nian Zamenhofon. Sed ni ja malkaŝe rekonu, ke lia lingvo estas mirinda poezia ilo, taŭga por ĉiuj uzoj. Dank’ al lia obstino kaj pacienco!

Gerrit Berveling

Ĉi tiu artikolo aperis en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2012).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №1 (207).

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2011/12/trezoro207/

Nia trezoro: “Fonto”
La artikolo pri la Brazila eldonejo Fonto fermas la ĉi-jaran ciklon Nia trezoro de La Ondo de Esperanto, en kiu oni prezentis plej gravajn eldonejojn de Esperanto-libroj, ekde la legenda Pariza Hachette ĝis la nun aktivaj FEL, Iltis kaj Fonto. Ĉiuj ĉi-jaraj tekstoj de Nia trezoro aperos en 2012 ankaŭ broŝurforme.

La eldonejo Fonto naskiĝis en 1980 pro tio, ke Torben Kehlet – por kiu Fonto tiutempe kompostis plurajn verkojn (vidu poste) – ne konsentis, por festi la 400-jaran datrevenon de la morto de l’ fama Portugala poeto Luís de Camões, eldoni ties verkon La Luzidoj. Li diris: “Se vi tiom ŝatas ĉi tiun verkon, do eldonu ĝin!” Gersi Alfredo Bays efektive intencis eldoni nur du librojn: La Luzidoj kaj la verkon de sia amiko Jorge Amado (La morto kaj la morto de Kinkas Akvobleko), tiam la plej fama brazila romanverkisto (por kiu li kunlaboris reviziante librojn). Sed tuj venis amaso da proponoj (pere de William Auld)… kaj ĝis nun li ankoraŭ ne haltis en eldonagado.

La revuo Fonto naskiĝis pro la sama kialo: Kehlet volis eldoni literaturan revuon kaj intencis revivigi Nordan Prismon. Ĉar oni bezonis du monatojn por reagi… li perdis la entuziasmon pri literatura revuo, kaj diris: “Se vi volas eldoni revuon, do tion faru vi!”

Gersi Bays havis amaseton da “nomoj” por la revuo kaj eldonejo… kiujn li vortare serĉis… ĝis li atingis “Fonto”. Jen la nomo! Kelkajn jarojn poste, kompostante la verkon Rikolto li miregis pri tio, ke Juan Régulo Pérez “preskaŭ” elektis tiun nomon… Nun, kiu kredos tion?!

Li komence kompostis librojn por Torben Kehlet: Esperantologiaj

Studoj de Eugen Wüster (lia unua komposto-laboro!), Ĉiu

ĉiun de Teo Jung, verkoj de Johán Valano Ĉu li bremsis

sufiĉe k.a. De la komenco grave konsilis William Auld pri la elekto,

kion eldoni, poste la revuon redaktis kelkajn jarojn Daniel Luez, Gerrit

Berveling depost 1993 transprenis la redaktadon. Sed la eldonadon mem fakte daŭre prizorgis Gersi Bays mem, kiel teknika redaktoro.

Gersi Alfredo Bays en sia oficejo

Same kiel TK/Stafeto kaj FEL, ankaŭ Fonto plukonstruis sur la heredaĵo de Stafeto: same kiel ĝi – baze nur la laboro de unu persono (Régulo Pérez en Stafeto, Gersi Alfredo Bays en Fonto); same kiel ĝi – nur libroj kun enhave bona kvalito; eĉ multe pli da titoloj ol Stafeto, entute pli ol 130 ĉe Fonto. Kaj ankoraŭ aperas novaj libroj, plej laste dulingva poemaro (latina kaj Esperanta) de Jozef Rumler.

Fonto klare spronis multajn talentulojn: sur ĝiaj paĝoj kaj en ĝiaj libroj pluraj gravaj aŭtoroj debutis. El la originala proza literaturo ni menciu ekzemple: Trevor Steele Sed nur fragmento, Eli Urbanová Hetajro dancas, Gersi Alfredo Bays La profeto el Pedras, Gerrit Berveling Ajnasemajne kaj Fadenoj de l’ Amo.

Specialan lokon meritas Juan Régulo Pérez – Rikolto (red. Reinhard Haupenthal kaj Gaston Waringhien) kun arego da eseoj. Kaj la krestomatia libro de Gerrit Berveling Mia Pado: tekstoj el 25 jaroj, same pluraj eseoj de Geraldo Mattos pri nia lingvo: pri la participa sistemo, ktp.

Ankaŭ aperis esearoj ligitaj al la Akademio de Esperanto: Jubilea libro de Akademianoj – Centjara Esperanto en 1987 (red. Geraldo Mattos) kaj Lingva Planado kaj Leksikologio (red. Christer Kiselman kaj Geraldo Mattos, Zagreb 2001); tute speciala temo estas la didaktika verko de Yamasaki Seikô Enkonduko en la Japanan. Ni ne forgesu la brilajn eseojn de William Auld en Kulturo kaj Internacia Lingvo.

Geraldo Mattos montris iom neatenditan flankon, kiam li aperigis ĉe Fonto eĉ instrulibrojn pri la Latina: Iter Latinum kaj Latine Loquere.

En la poezia tereno ni fieras pri La infana raso de William Auld (kun portugallingva paralela versa traduko de Leopold H. Knoedt); Josef Rumler Lasta ĉevalo; Eli Urbanová Vino, virino kaj kanto; Geraldo Mattos La libro de Nejma, La libro de Adoro kaj Barbaraj sonoj kaj sonetoj.

Traduke aperis amaso da verkoj el plej diversaj lingvoj: de Reinhard Haupenthal el la germana, de Geraldo Mattos el la portugala, de Kris Long el la rusa, de Leopold H. Knoedt \kaj aliaj el la portugala, de Hilda Dresen el la estona, de Ionel Oneţ el la rumana, de Fernando de Diego el la hispana kaj angla, Tomáš Pumpr el la ĉeĥa, k.a. Aperis pluraj tradukoj de Gerrit Berveling: Antologio Latina (4a volumo presata, el la latina), La Bona Mesaĝo de Jesuo (la kvar evangelioj, el la greka), La Duakanonaj Libroj el la greka (3a volumo ĉe VoKo), Lukio aŭ azeno el la greka, La konspiro de Katilino el la latina, Du Virinoj el la nederlanda.

Enrico Dondi riĉigis nian literaturon per pluraj tradukoj el la itala: de Dante la trivoluma Dia Komedio, Vivo Nova, La Floro, kaj Jerusalemo Liberigita de Torquato Tasso. William Auld venis kun Omaĝoj – poemtradukoj plejparte el la angla. Fernando de Diego tradukis el la hispana: de Gabriel García Márquez Cent Jaroj da Soleco, de Pablo Neruda Dudek poemoj amaj kaj unu despera kanto; kaj el la angla: de Ernest Hemingway La oldulo kaj la maro, de Robert Louis Stevenson D-ro Jekyll kaj S-ro Hyde. Sten Johansson tradukis el la sveda la libron de Selma Lagerlöf La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson, kaj Gaston Waringhien el la persa de Umar Kajjam La Robaioj ktp ktp ktp.

Ni ne forgesu pri didaktikaj verkoj, speciale Gerda malaperis! de Claude Piron kaj pluraj aliaj.

Tra la jaroj Fonto foje kompostis librojn, kiuj aperis sub aliaj “markoj”. Gersi Alfredo Bays ja disponis pri bonegaj aparatoj por komposti kaj produkti librojn. Pluraj laŭdis lian aglokulan fidindecon. Tiel li zorgis pri vere fakula aspekto de pluraj eldonaĵoj de aliaj eldonejoj. Ni pensu pri UEA kaj la epokfara 4a eldono de Plena Analiza Gramatiko de Esperanto de Kálmán Kalocsay kaj Gaston Waringhien, kelkaj numeroj de Literatura Foiro, La Eta Princo (Kanada Esperanto-Asocio, 1984), kelkaj libroj por la eldonisto Haupenthal (la plej konata: La Litomiŝla Tombejo), tre multaj libroj de la Eldonejo Lorenz (Brazilo), libroj kaj vortaregoj de Brazila Spiritisma Federacio kaj de VoKo (La Praevangelio laŭ Jakobo, Beatrijs: Mezepoka Nederlanda Legendo kaj Erasmo de Roterdamo Antaŭparoloj al la Nova Testamento).

La eldonisto Gersi Alfredo Bays ricevis la premiojn Grabowski kaj FAME.

La revuo ĉesis aperi, sed ĝi plu estas disponebla “papere” kaj ankaŭ (plena kolekto) en disko.

La eldonejo mem ankoraŭ plu agadas.

Gerrit Berveling, Gersi Alfredo Bays

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto.

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №12 (206).

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2011/11/fonto/