Arkivo por la etikedo 'Germanio'
15 Januaro 2013 de AlKo
“Brila movada programo. Kremo de la Esperantaj muzikistoj. Mojosaj homoj kaj vigla esperantisma etoso. Venontjare nepre venu ankaŭ vi!” – tiel mi prezentus SMS-e la aranĝon al amiko, kiu ne povis partopreni en la 4-a Junulara Esperanto-Semajno. Ankaŭ mi preskaŭ ne venintus, sed JES simple valoras partoprenon.
8 Novembro 2012 de AlKo
Steele, Trevor. Kvazaŭ ĉio dependus de mi: Romano. – Antverpeno: FEL, 2009. – 343 p. Kion mi legis? Eble biografion? La eldonejo anoncas, ke la “romano baziĝas grandparte sur la vivo de Carl von Ossietzky”. Fama foto el la koncentrejo Esterwegen montras sur la kovrilpaĝo [1] memkontentan gvatiston kaj Ossietzky. Aŭ ĉu mi legis romanon? [...]
24 Oktobro 2012 de AlKo
En la Esperanto-urbo Herzberg am Harz konstante okazas io favora por Esperanto. Ofte venas gastoj el diversaj landoj; la Esperanto-biblioteko konstante kreskas En la baza kaj meza lernejoj kaj en la gimnazio instruas Zsófia Kóródy kaj Ewa Kukielka. Regule okazas klubkunvenoj, kiuj estas la bazo de la Esperanto-agado en la Esperanto-urbo.
15 Oktobro 2012 de AlKo
Ĉi-jarfine okazos la jam 11-a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand en Xanten, Germanio (inter Düsseldorf kaj Nijmegen). Estos unu semajno de bela internacia kunestado, de la 27a de decembro 2012 ĝis la 3a de januaro 2013 (ĵaŭdo ĝis ĵaŭdo). Intertempe aliĝis jam 111 homoj el 11 landoj al tiu ĉi 11a NR – jes estas [...]
29 Septembro 2012 de AlKo
La Lernofesto okazis en dimanĉo, la 2an de septembro, en la Germana-Franca Ĝardeno, Saarbrücken. La Sarlanda Esperanto-Ligo kaj Becker-Meisberger-Instituto tie prezentis du pavilonojn kun divenrado kaj eta lernejo por efektivigi internacian lingvoeksperimenton.
30 Junio 2012 de AlKo
La 64a Internacia Fervojista Kongreso (IFK), okazinta la 19–25an de majo 2012 en la Esperanto-urbo Herzberg am Harz, laŭ la opinio de pluraj famaj kaj aktivaj esperantistoj estis la plej sukcesa fervojista kongreso dum la lastaj jardekoj. Partoprenis 160 aliĝintoj el 21 landoj, sed kun multaj okazaj vizitantoj la nombro superis 200.
29 Junio 2012 de AlKo
De la 25a ĝis 28a de majo ĉirkaŭ Pentekosto, kiun sekvas en Germanujo ŝtata feritago lunde, okazis en Berlino la Komuna Esperanto-Kongreso de la dana, germana kaj pola Esperanto-asocioj, al kiu venis entute 255 partoprenantoj el 18 landoj. La kongreso estis samtempe la 89a Germana Esperanto-Kongreso, kiu same kiel kelkaj antaŭaj okazis kunlabore kun la [...]
20 Majo 2012 de AlKo
Vide el Bruselo En la junia kajero de La Ondo de Esperanto, nun presata en Pollando, aperis la artikolo Nova vento en Bruselo de Dafydd ab Iago. Ĝi estas la centa artikolo, verkita de ĉi tiu kimra ĵurnalisto, loĝanta en Bruselo, en la rubriko Vide el Bruselo, en kiu li traktas diversajn (ne nur lingvajn) [...]
4 Majo 2012 de AlKo
Okaze de la 100a dat-reveno de la morto de prelato Johann Martin Schleyer (1831–1912), la aŭtoro de Volapük, kaj la 125-jara ekzisto de Esperanto Bavara Ŝtata Biblioteko (BŜB) en Munkeno aranĝos ekspozicion sub la titolo Inter utopio kaj realo. Konstruitaj lingvoj en globalizita mondo. BŜB apartenas al la plej grandaj universalaj bibliotekoj de la mondo: [...]