Arkivo por la etikedo 'Germanio'

NR – multfaceta kiel ĉiam

Ĉi-foje la Novjara Renkontiĝo okazis en Bitburg, iom norde de Treviro (Trier), kie ni jam gastis antaŭ tri jaroj. Ĉeestis dum la semajno ĉirkaŭ novjaro entute 162 homoj el deko da landoj – sesdeko da homoj el Germanio kaj cento el eksterlando, plejparte el Belgio, Francio, Luksemburgio (tuj apuda), Hispanio kaj Italio. Kiel kutime partoprenis [...]

Paĝoj el la historio de la Sukcena Lando (19)

La 19a paĝo. La antaŭaj 18 paĝoj estas legeblaj en nia arkiva retejo. La septembra kampanjo Ni haltis ĉe la eventoj de 1939. La Pollanda kampanjo, konata kiel la operaco Weiss (en Pollando: Septembra kampanjo), de la nazia Germanio komenciĝis la 1an de septembro 1939 en la libera urbo Dancigo per batalo ĉe la duoninsulo [...]

Kio estas GIL

En la februara Ondo aperis raporto pri la 23a konferenco de GIL (Interlingvistiko en la 21a jarcento), kiu okazis fine de 2013 en Berlin. Kiel tie menciite, GIL estas la akronimo de Gesellschaft für Interlinguistik (Societo pri Interlingvistiko). Mi prezentu ĝin iom pli detale.

Gimnastika artfajraĵo Esperanto

Fine de decembro kaj dum januaro 2014 tra Germanio turneis gimnastika prezento kun la nomo “TUI Artfajraĵo de gimnastiko – Esperanto”. 200 mil homoj vidis la spektaklon, kaj pluraj milionoj legis la titolon kaj la mencion de nia lingvo. La gimnastika turneo okazas ĉiujare, sed ĉi-foje la organizantoj nomis ĝin laŭ nia lingvo kaj kunvokis [...]

Faroj kaj nefaroj fariĝas la vivo

Schlink, Bernhard. La legisto: Romano / Tradukis el la germana Jean-Luc Tortel; Notoj de Aleksander Korĵenkov. – Kaliningrado: Sezonoj, 2013. – 120 p.; 400 ekz. – (Serio Mondliteraturo; Volumo 19). Legu pli pri la libro. La legisto de Bernhard Schlink estas unu el la plej sukcesaj germanlingvaj verkoj de la lastaj jaroj. En Germanio la [...]

Pli ol 200 partoprenantoj en NR

Ŝajne la urbo Saarbrücken kun sia situo ĉe la francia-germania landlimo aparte logas Esperanto-parolantojn por komune festi. Jam antaŭ tri kaj kvar jaroj estis iom pli ol 190 partoprenantoj en la sarbruka NR, ĉi-foje eĉ 203 homoj venis por festi la novan jaron tie en internacia rondo. El tiuj estis 82 junuloj ĝis 20 jaroj [...]

La 30a IF: ne adiaŭa sed jubilea

Ĉu HDP (Hans-Dieter Platz) volis starigi specialan varbokampanjon por IF, kiam li anoncis, ke la 30a Internacia Festivalo estos la lasta? Nu, tio malvarbis kelkajn homojn, kiuj ne volis veni por celebri funebron, sed aliflanke, tio (re)venigis homojn, kiuj ja ne volis maltrafi la lastan okazon por IF-umi. Inter la 27a de decembro kaj la [...]

Historio de la vivo, morto kaj resurekto

Helfricht, Jürgen. La Dresdena Sinjorina preĝejo. Kroniko de la jaro 1000 ĝis hodiaŭ / Tradukis el la germana Benoît Philippe. Dobřichovice: KAVA-PECH, 2013. – 88 p., il. Ekzistas diversaj arkitekturaj monumentoj, kiuj estas tre gravaj por koncernaj urboj kaj landoj. La gravecon al ili donas aŭ historia signifo (ordinara domo povas esti valora pro tio, [...]

Helmar Frank forpasis

La 15an de decembro 2013, je la Zamenhofa Tago, post longa malsano forpasis unu el la plej elstaraj pledantoj por la scienca apliko de la Internacia Lingvo dum la lastaj jardekoj Profesoro Helmar Gunter Frank (1933–2013)

La 14a Esperanto-Kulturpremio 2014

Gazetara komuniko La 15an de decembro ĉiujare la mondvasta esperantistaro kutime festas kiel la Tagon de libro, certe ankaŭ tial, ĉar ĝi estas la naskiĝtago de Doktoro Esperanto. Do ĝuste tiun daton prenas la FAME-Fondaĵo kaj la urbo Aalen por tiu ĉi gazetara komuniko, per kiu ili publikigas la aljuĝon de ilia 14a Esperanto-Kulturpremio. Premiotoj [...]

Ponto de la Espero

La 46a konferenco de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) estis unika el pluraj vidpunktoj. Ĝi okazis en Germanio, kie ĝis nun neniam okazis tiu ĉiujara ĉefevento de la Esperanto-instruistaro, kies konferencoj estas listigitaj ekde 1976. Ĝi okazis la 12–18an de julio en Sieber, urboparto de Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo, kie la [...]

Nurenbergo: Duobla jubileo

Por esperantoparolanto la jaro havas kelkajn regulajn gravajn datojn: la renkontiĝoj dum Novjaro, la apero de la plej ŝatata gazeto kaj la ĉiujara kunveno de la landa asocio. La Germana Esperanto-Kongreso okazas ĉiam dum Pentekosto, ĉi-jare la 17–20an de majo. Ĉi-foje la grupo de Nurenbergo invitis pasigi kvar tagojn kun riĉa programo, kaj 170 homoj [...]

De vintro al printempo

Ankaŭ ĉi-jare la partoprenantaro de PRINTEMPE estis bele internacia. Kunvenis homoj el Francio, Belgio kaj Germanio; kaj inter la devenlandoj estis ankaŭ Ĉeĥio, Bulgario kaj Nederlando. Do regis bela Esperanto-etoso en la kvara PRINTEMPE de la 29a de marto ĝis la 6a de aprilo.

La 29a Internacia Festivalo

Kial vintre vojaĝi el Islando, Israelo, Japanio, Kanado, Ruslando aŭ aliaj landoj de Eŭropo al la urbo Dortmund en la eksindustria regiono Ruhr? Kompreneble pro IF, la fama Internacia Festivalo, kiu okazis inter la 27a de decembro 2012 kaj la 4a de januaro 2013, majstre organizita de Hans-Dieter Platz, alivorte HDP. La 29a eldono – [...]

Por homoj de ĉiuj aĝoj: “Revoj kaj sonĝoj”

La 11a Novjara Renkontiĝo en Xanten Entute 161 homoj el 14 landoj ĉeestis en la 11a Novjara Renkontiĝo, kiu okazis de la 27a de decembro 2012 ĝis la ĉi-jara 3a de januaro, apud la germana urbo Xanten (okcidente de la Ruhr-regiono). En la unua jardeko de sia ekzisto la Novjara Renkontiĝo (NR) sukcese akiris la [...]



Bad Behavior has blocked 850 access attempts in the last 7 days.