Arkivo por la etikedo 'Germanio'

Zamenhoffesto 2019 en Berlino

Ni invitas ĉiujn al agrabla kunestado dum la ĉi-jara Zamenhoffesto kaj librofesto. Loko: Kiezspine – Oranĝerio, Schulze-Boysen-Straße 38, Berlino. Tempo: Sabate, la 14-an de decembro 2019, 15h00-19h00

Venu aŭguste al Berlino por jubileo de Zamenhofparko

La 9an de aŭgusto je la 19a horo en Zamenhofparko de Berlin-Lichtenberg okazos literatura-muzika aranĝo. La pola Esperanto-bardo Georgo Handzlik prezentos kelkajn el siaj kantoj. Ni invitis ankaŭ la kantiston Stephan Schneider, la akordeoniston Alexander Danko, la muzikiston Hartmut Mittag kaj la Klezmeran muzikgrupon de Peter Bäß. Estos prezentataj Esperante kaj germane mallongaj Esperantaj literaturaj […]

Ĉu forgesi aŭ pardoni?

Dittrich, Sabine. Heredantoj de silentado: Romano / Tradukis el la germana Aleksandro Montanesko. – Dobřichovice: KAVA-PECH, 2017. – 160 p. La romano de Sabine Dittrich estas bone kaj profesie verkita, kun uzo de certaj kliŝoj por sentimentalaj romanoj, sed samtempe kun leĝera ironio pri tiuj kliŝoj. Ĝi legeblas facile kaj sen enuo. La lingvaĵo de […]

Zamenhoffesto en Berlino kun La Ondo

Prezentado de Nia diligenta kolegaro en Berlino (Foto: Fritz Wollenberg) Denove berlinaj kaj brandenburgiaj esperantistoj invitis al Zamenhoffesto en la renkontiĝejo de la distrikto Lichtenberg, kiu nomiĝas Kiezspinne (kvartala araneo). La domo mem nomiĝas Oranĝerio pro la ekstera koloro de la konstruaĵo. Ĉi-jare ni sukcesis celebri la datrevenon de la naskiĝtago de Zamenhof ekzakte la […]

Printempa Semajno Internacia en fajrobrigada domo

Gaja PSI en Plauen (Foto: Rebekka Frense) Senti sin kiel fajrobrigadist/ino – ĉirkaŭata de multaj uzaĵoj kaj ilaro de fajrobrigado, en reala malnova fajrobrigada domo, kun la ebloj eĉ uzi la malnovan glitstangon kaj eĉ porti fajroestingan ekipaĵon dum la kostuma balo?

Nova libroserva retejo en Germanio

Esperanto-Buchversand, la libroservo de Germana Esperanto-Asocio, komplete renovigis sian retan librovendejon. Ekde februaro 2018 Wolfgang Schwanzer prezentas la librojn en la nova retejo www.esperanto-buecher.de laǔ nuntempaj aspektoj. Novaj funkcioj ebligas pli bonan uzon ekzemple per saĝtelefono.

111 jaroj – malronda jubileo, sed fekunda rikolto

Esperanto. Lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio. 111 jaroj. Jubilea libro 1903-2014. Enrigardo. Rerigardo. Antaŭenrigardo / Red. Fritz Wollenberg. Novjorko; Berlino: Mondial, 2017. 309 p., il. Berlino ludis gravan rolon en la 20a jarcento en la kultura Eŭropa pejzaĝo, kion tre konvinke montris la Nacia vespero en la 84a Universala Kongreso (1999), kaj ĝi […]

La plej frua ĉi-jara Zamenhoffesto okazis en Berlino

Zuzanna “Suzana” Kornicka kantas en Berlino Berlinaj kaj brandenburgiaj esperantistoj invitis al la Zamenhoffesto 2017 en la renkontiĝejo de la distrikto Lichtenberg, kiu nomiĝas Kiezspinne (kvartala araneo). En la sama loko jam okazis pluraj tiaj festoj kaj ankaŭ la Komuna Esperanto-Kongreso 2012. Ĉar ne haveblis salono dum decembro ni jam la duan fojon celebris la […]

Kajto koncertos kvarope dum NR ĉi-jarfine en Saarbrücken

Kajto kreiĝis antaŭ tridek jaroj, en 1987, kaj ekkoncertis en 1988. Do la 16a Novjara Renkontiĝo 2017/18 estas la ideala momento por festi la tridekjariĝon de la Kajto-naskiĝo. (Jes, intertempe Kajto duobliĝis kaj ekzistas nun en du teamoj — Nanne kaj Ankie plu sub la nomo Kajto, dum Marita, Marian kaj aliaj prezentas sub la […]

EEU aktivis en Freiburg

De la 2a ĝis la 5a de junio en la germana urbo Freiburg okazis Germana Esperanto-Kongreso, kaj paralele tie okazis ankaŭ Eŭropa Konferenco organizita de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kaj jaraj regulaj kunvenoj. La konferenco havis la titolon “Zamenhof kiel antaŭulo de homaj rajtoj” kaj estis dediĉita al la 100-jara datreveno de la morto de tiu […]

Politikisto kaj diplomatoj en la komuna kongreso de EEU kaj GEA

Malofte altnivela politikisto vizitas Esperanto-kongreson. Tamen en Freiburg en Breisgau la 94an Germanan Esperanto-Kongreson kaj la konferencon de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) dum pentekosto vizitis Vytenis Andriukaitis el Litovio, la EU-komisionano pri sekureco de nutraĵoj, kaj li eĉ alparolis la kongresanaron en Esperanto – nu, li junaĝe lernis Esperanton kaj dum kelka tempo intense praktikis nian […]

La ponta lingvo estu uzata en la Ponta Festo ĉe Odro

Bonvenon al la jam tradicia Ponta Festo de la urbo Frankfurt (Odro), Germanio, je la 1a de majo 2017. Dum la festo jam la naŭan fojon funkcios informstando pri Esperanto nome de Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio kaj Esperanto-Ligo Berlin. La Ponta Festo okazos de la 10a ĝis la 18a horoj en la regiono de la urboponto inter […]

Omaĝo al Ludoviko Zamenhof en Berlino

La familioj Zamenhof kaj Michaux en Boulogne-sur-mer, 1905, unua Universala Kongreso (dankon al vikipedio kaj UEA pro la foto) Esperanto-Ligo Berlin (ELB) kunlabore kun GEA okaze de ties 100a mortotago de Ludoviko Zamenhof okazigos tritagan omaĝon en Berlino por memorigi lian vivon kaj lian verkon kaj prezenti ties nunan staton ankaŭ al la ekstera mondo.

Kiel pligrandigi la esperantistaron?

Jonny M. Kreaktiva: KD. Bergisch Gladbach: Los Rockeros Records, 2017. Jen la demando de multaj grupoj, asocioj kaj kluboj. En Hamburgo ni dum jardekoj varbas ĉe informstandoj por akiri novajn membrojn, regule iniciatas provlecionojn ktp. Tamen homoj ne venas al ni post varbado kaj informado, sed je propra intereso eklerni nian lingvon internacian kaj poste […]

La oka novjara junulara semajno

Grupfoto de Ivo Miesen La novjara JES (Junulara Esperanto-Semajno, http://jes.pej.pl/2016/) okazis jam la okan fojon, ĉi-foje en agrabla pitoreska “arbara hejmo” Waldheim (junulara ripozejo) apud lago en nordokcidenta Germanujo.

La 15a Novjara Renkontiĝo en Saarbrücken

Pupteatras Christoph Frank (Foto: Brian Moon) Post unu jaro ni denove renkontiĝis en Saarbrücken por kune festi la Novjaran Renkontiĝon en gaja kaj amika etoso. La evento estas organizata de la asocio EsperantoLand. La ĉeforganizanto Lu Wunsch-Rolshoven kun pluraj helpantoj pretigis interesan jarfinan semajnon. Pri la programo zorgis Betti Maul, pri la tekniko okupiĝis Pjotr […]

Kursoj kaj klerigofertoj de Esperanto-Centro Herzberg en 2017

Studsesioj, instruista kapabligo kaj kursofertoj de AGEI kaj la GEA-Filio por Klerigado kaj Kulturo en Herzberg De preskaŭ dudek jaroj la Esperanto-Centro en Herzberg servas konstante por multflanka klerigado, krom diversnivelaj lingvokursoj specialan atenton ni donas al instrukapabligado, metodika trejnado kaj helpo al aktivuloj por orientiĝi en la Esperanto-movado kaj esti pretaj je informado, varbado […]

FAME-premio por Katalin Kováts

Aalen: Thilo Rentschler, Katalin Kováts kaj Andreas Emmerich (Foto: Gerold Busch) La 16an de oktobro 2016 Thilo Rentschler, ĉefurbestro de Aalen, kaj Andreas Emmerich, prezidanto de la fondaĵo FAME, transdonis la 15an FAME-premion al d-ro Katalin Kováts. Ŝi ricevis la premion “pro ŝia engaĝiĝo por la planlingvo Esperanto kaj la fondo kaj flegado de la […]

Esperanto en Lernfesto

La 6a Lernfesto okazis la 4an de septembro en la Germana-Franca Ĝardeno en Saarbrücken. La Sarlanda Esperanto-Ligo, Becker-Meisberger-Instituto kaj Internacia Esperanto-Klubo Zweibrücken tie prezentis tri pavilonojn kun la fama divenrado kaj ankaŭ etan lernejon por efektivigi la anoncitan internacian lingvoeksperimenton. La lernfeston vizitis proksimume 20 mil homoj, kiuj vidis la tri Esperanto-pavilonojn. La lingvoeksperimenton aktive […]

UNU MONDO en loka balotado

(esper-german) La partio UNU MONDO (Eine-Welt-Partei, mallonge EINE WELT), fondita en 2010 de sep esperantistoj kaj unu neesperantisto, partoprenis en la distriktaj balotoj de Lüneburg la 11an de septembro 2016. La rezulto estas kuraĝiga: Tie, kie ĝi havis kandidatojn – t. e. en la tuta urbo Lüneburg kaj du apudaj komunumoj – ĝi akiris entute […]