La Balta Ondo » Ĝenevo

Interveno de UEA ĉe UN en Ĝenevo
Stefano Keller, ĉefreprezentanto de UEA ĉe UN en Ĝenevo ĉeestis la 9an sesion de Ekspertaj Mekanismoj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj (EMRIP, 11-15 julio 2016). Keller intervenis pri la tagorda punkto 7: La celoj de la daŭripova evoluo kaj la rajtoj de indiĝenaj popoloj. Li atentigis pri la signifo de konoj de indiĝenaj popoloj pri naturo, konservado de la vivdiverseco, kiuj estas pluportataj per iliaj lingvoj. Li substrekis, ke la biologia kaj lingva diversecoj estas nedisigeblaj.

Li citis partojn el la Deklaracio de la 64a Konferenco de Ne-Registaraj Organizaĵoj, organizita de UN en Bonn, Germanio (2011), pretige al la konferenco “Rio+20”. Tiam, Keller sukcesigis kun sia teamo akceptigi en pluraj frazoj de la Deklaracio ĉiujn proponojn de UEA pri lingvaj rajtoj kaj Esperanto, eĉ du kompletajn alineojn, el kiuj li citis tiun: “Ni alvokas pri la respekto kaj inkludo de la etnaj lingvoj en la eduka sistemo, ĉar tiuj entenas informojn pri la komplekseco de la naturĉirkaŭaĵo, kaj alvokas pri la konsidero de la ebleco utiligi neŭtralan internacian lingvon, facile lerneblan”.

Li subtenis la intervenojn de aliaj reprezentantoj, kiuj parolis pri la graveco de gepatralingva edukado kaj pri la malrespekto de lingvaj rajtoj de indiĝenoj. En la tutsemajna sesio, per diverslingvaj informiloj, en personaj kontaktoj kaj en sia alparolo, Stefano Keller zorgis pri abunda informado pri UEA, Esperanto, la Esperanto-Tago/Lingva justeco kaj la 101a UK.

Pliaj informoj : http://www.linguistic-rights.org/eventoj/#EMRIP9

Fonto: Gazetata Komuniko de UEA, 2016, №622.

UEA ĉe UN pri lingvaj rajtoj, UK kaj Zamenhof-datreveno
Tri reprezentantoj de UEA, Nicole Margot, Alain Favre kaj Stefano Keller aktivis en la oka sesio de la Minoritata Forumo de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo (24-25 novembro 2015). Ĝia temo estis Minoritatoj kaj la krimjura sistemo.

Pluraj delegitoj de NROoj menciis la problemon de lingva barilo, kiu kaŭzas malatenton aŭ nefakan, malprofundan traktadon de juraj kazoj koncerne minoritatajn civitanojn. La reprezentantoj de UEA interŝanĝis spertojn kaj diskutis pri kunlaborebloj kun reprezentantoj de organizaĵoj, kiuj traktis ankaŭ lingvajn problemojn en siaj alparoloj.

En la dua tago Keller intervenis pri la 4a punkto de la tagordo Malfacilaĵoj de la krimjuraj sistemoj por kontentigi la bezonojn kaj postulojn de minoritatoj.  Li atentigis pri la graveco konsideri la lingvajn aspektojn de la interago kun membroj de minoritatoj, en ĉiuj situacio, nivelo kaj agtereno de la justica-polica sistemo. Kiel viktimoj de krimoj, minoritatanoj ofte ne ricevas sufiĉe da atento flanke de tiuj aŭtoritatoj, parte pro komunikaj, lingvaj malfacilaĵoj. Keller akcentis la neceson aldoni en la fina dokumento de la Forumo postulojn pri lingvaj konsideroj koncerne la tutan komunikadan procezon kun minoritatanoj dum juraj traktadoj.

Memorigante pri la oficiala statuso de UEA ĉe UN kaj Unesko, Keller menciis la fakton, ke UEA ne nur subtenas la lingvajn rajtojn de minoritatoj kaj indiĝenaj popoloj, sed ĝi ankaŭ proponas solvon por la justa komunikado inter diversetnanoj: la uzon de Esperanto, la vere internacia lingvo.

En sia parolado Keller informis ankaŭ pri la 101a UK, okazonta en julio 2016 en Nitro, Slovakio, kun la temo Socia justeco – lingva justeco, kiun traktos en Esperanto kongresanoj el diversaj etnoj. Ŝtata delegito de Hungario interesiĝis pri tiu evento kaj ricevis de Keller pli detalajn informojn.

Keller aparte dankis la interpretistojn kaj la servon skribo-tradukan de alparoloj disponigitan unuafoje en la Minoritata Forumo por surda partoprenanto. En la fino, parolante pri Unesko, li menciis ankaŭ ĝian asociiĝon kun la primemorado de la 100a datreveno de la morto de Zamenhof en 2017.

La alparolteksto kaj sonregistraĵo troviĝas diverslingve en la retejo pri lingvaj rajtoj.

Fonto: Gazetata Komuniko de UEA, 2015, №597.

UEA atentigis ĉe UN pri la lingvaj rajtoj de indiĝenaj popoloj
De la 7a ĝis la 11a de julio okazis en Ĝenevo la 7a sesio de la Fakulaj Mekanismoj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj (EMRIP). Stefano Keller, estrarano kaj la ĉefreprezentanto de UEA ĉe UN en Ĝenevo, aktivis en la kvintaga evento. Ĝiaj temoj estis alireblo al justico, subteno kaj protektado de la rajtoj de indiĝenaj popoloj, prevento de kaj pretiĝo kontraŭ naturkatastrofoj kaj la evolu-agendo post 2015. Aparte signife estis traktataj la Monda Konferenco pri Indiĝenaj Popoloj kaj la Deklaracio de Unuiĝintaj Nacioj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj.

Krom fakuloj, parolis reprezentantoj de indiĝenaj popoloj, NRO-j kaj ŝtatoj. Ĉeestis kaj intervenis ankaŭ la Speciala Raportanto de UN pri Indiĝenaj Aferoj, la prezidanto de la Homrajta Konsilio kaj la Vickomisiito de UN pri Homaj Rajtoj. La estrarano de UEA intencis paroli, kun 5-minuta tempodispono, pri la temo Deklaracio de UN pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj koncerne lingvajn rajtojn.

Por trakti la rezoluciprojekton de la Monda Konferenco, necesis tamen atendi ĝian aperon kaj la tradukojn fare de volontuloj de Centro de Dokumentado, Esploro kaj Informado de Indiĝenaj Popoloj (DOCIP), svisa NRO. Pro tio kaj pro videokonektiĝoj kun UN en Novjorko, por kune diskuti la temojn, kaj pro la longeco de la listo de alparolontoj necesis modifi la programon kaj mallongigi la alparoltempon al 2 minutoj. Sekve, Keller devis reredakti sian tekston.

Unue Keller tamen intervenis neantaŭvidite la 9an de julio post la ricevo de la rezoluciprojekto de la Monda Konferenco. Evidentiĝis, ke ĝiaj koncernaj punktoj (pri komunikado, edukado, justico) ne menciis la uzeblon de gepatra lingvo tie, kie tio estas antaŭkondiĉo de plenrajta kaj adekvata partopreno en la socia vivo. Keller alvokis por inkludigi la necesajn frazojn.

La alia interveno de la estrarano de UEA okazis la 10-an de julio dum la traktado pri lingvaj rajtoj en rilato kun la Deklaracio de Unuiĝintaj Nacioj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj, kies 13a artikolo klare difinas ilin, same kiel la rilatajn devojn de la ŝtatoj. Keller atentigis pri la signifa malkresko de la biokultura diverseco kaj pri la neceso konservi ĝin por la daŭripova pluekzisto. Por tio la protektado de ĉiu lingvo estas grava, speciale tiu de la lingvoj de indiĝenaj popoloj, ĉar ili entenas la sciojn necesajn por konservi la diversecon.

Laŭ la celoj de la Esperanto-movado, Keller atentigis ankaŭ pri la neceso agi kun respekto al la homa digno de ĉiu popolo, tiel ke neniu el la pli potencaj trudu siajn lingvojn kaj kulturojn al la aliaj. Li akcentis la fundamentan rolon de la gepatra lingvo en la vivo de ĉiu kaj ripetis sian alvokon inkludigi tion en la rezoluciprojekto de la Monda Konferenco, akcentante, ke la vortoj lingvo kaj gepatra lingvo mankas en pluraj UN-dokumentoj.

Keller partoprenis en paralelaj eventoj, revidis delegitojn konatajn el antaŭaj sesioj de EMRIP, i.a. unu el la projekto Indiĝenaj Dialogoj, kaj ekhavis novajn kontaktojn. Li donacis la libron Lingva Genocido en Edukado aŭ Tutmonda Diverseco kaj Homaj Rajtoj de Tove Skutnabb-Kangas al Kenneth Deer, unu el la plej gravaj indiĝenaj aktivuloj. Reprezentantoj de NRO-j venis al Keller post liaj alparoloj por esprimi intencon kunlabori. Unu diris, ke komence ŝi ne povis imagi, kion faros UEA en la kunsido, sed post lia alparolo ŝi komprenis, ke esperantistoj subtenas kaj defendas ĉies lingvajn rajtojn.

Keller sidis apud la reprezentantino de Ĉinio. Kiam li proponis al ŝi la ĉinlingvan afiŝon pri la Esperanto-Tago (26 julio), ŝi diris, ke ŝi jam konas ĝin, ĉar ŝia patrino havas ĝin sur la muro! Reprezentantojn de Urugvajo li informis pri la baldaŭa ILEI-konferenco en Montevideo.

La du alparoltekstoj de Keller (en pluraj lingvoj), video kaj sonregistraĵoj el la evento estas enretigitaj.

Sur la foto: Stefano Keller kun s-ino You Jia, konsilisto pri homaj rajtoj en la Konstanta Reprezentejo de Ĉina Popola Respubliko ĉe UN en Ĝenevo.

Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2014, №546

UEA denove parolis en UN
Stefano Keller en interparolo kun indonezia diplomato

La semajno 8-12 julio 2013 estis agadoplena por UEA-teamanoj ĉe UN en Ĝenevo, kiuj aktivis en la 6-a sesio de Ekspertaj Mekanismoj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj (EMRIP). Krom la ĉeftemo de la ĉi-jara kunsido Studo pri la aliro al justeco en la antaŭenigo kaj protektado de la rajtoj de indiĝenaj popoloj la kunvenintoj traktis ankaŭ la konkludan dokumenton de la evento okazinta junie en Alta, Norvegio, pretiginta la pintan UN-kunsidon de 2014: Monda Konferenco pri Indiĝenaj Popoloj.

Verena Graf, Adrian Tanner kaj Stefano Keller, reprezentantoj de UEA, ĉeestis en tiu signifa UN-evento, kiu okazas unufoje jare. Dum la semajno estis pluraj ebloj esprimi la opinion de UEA pri lingvaj rajtoj, ĉu dum specialaj kromkunvenoj, ĉu diskutante kun reprezentantoj de indiĝenaj popoloj kaj de aliaj NRO-oj.

Keller alparolis en du paralelaj eventoj. La unua konsistis el liaj gratuloj kaj dankesprimoj al la Ĝeneva organizaĵo doCip (dokumenta, informa kaj esplorcentro por indiĝenaj popoloj), kiu per siaj servoj signife kontribuas al la subteno de indiĝenoj, ĉefe helpante ilin dum koncernaj UN-eventoj kaj plurlingve disponigante dokumentojn. Tiu NRO konsilis kaj helpis ankaŭ al UEA en la organizado de la Simpozio pri lingvaj rajtoj, okazinta ĉe UN en 2008.

En sia dua alparolo, en la laborgrupa kunveno de Incomindios (Internacia komitato por indiĝenaj popoloj de Ameriko) Stefano Keller substrekis la gravecon de la interdependeco de lingva kaj biologia diversecoj kaj akcentis pri la neceso konservi la biokulturan riĉecon en la mondo, je kies bazo estas la defendo, pluvivigo kaj respekto de ĉiu etna lingvo, por kio UEA laboras. La ĉefprelegistoj subtene dankis lin por lia interveno.

La plej signifa elpaŝo de la estrarano de UEA pri eksteraj rilatoj dum tiu EMRIP-sesio estis lia alparolo en la ĉefkunsido. Citante la punktojn 1 kaj 2 el la Artikolo 13 de la Deklaracio de Unuiĝintaj Nacioj pri la rajtoj de indiĝenaj popoloj, li prezentis kazon de rompo de lingvaj rajtoj koncerne loĝanton de Svedio, kies gepatra lingvo estas la samea. Temis pri malfacilaĵoj de tiu persono por povi praktiki siajn lingvajn rajtojn, kiujn la leĝoj de la lando ja garantias al li por kontaktado kun publikaj oficejoj.

En rilato kun tiu kazo, Keller sin esprimis pri la pli kaj pli evidentiĝanta neceso atentigi ankaŭ pri la devoj respekti la rajtojn entenatajn en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.

Keller rememorigis pri la malkontentiga situacio dum UN-kunsidoj, kie la neglekto, minimumigo de la lingva aspekto koncerne dokumentojn kaj parolajn lingvouzojn pluekzistas forme de privilegiigo de nur unu el la oficialaj lingvoj, la angla.

Poste li informis la kunsidon pri la pionira paŝo de la registaro de Indonezio, kiu intencas enkonduki la instruadon de Esperanto en la studprogramon de diplomatoj. Dum la alparolo kaj okaze de personaj renkontoj kun du el la reprezentantoj de tiu ŝtato, Keller vigle gratulis ilin nome de UEA kaj substrekis, ke la uzo de neŭtrala kaj facile lernebla lingvo kiel Esperanto en la internacia komunikado signifas elmontradon de respekto al ĉiu popolo, lingvo kaj kulturo. Li transdonis al la renkontitaj diplomatoj informajn dokumentojn, ekzemplerojn de la revuo Esperanto en Indonezio, kopion de la mesaĝo de s-ino Rita Izsák, UN-ĉefo pri minoritataj aferoj, sendita okaze de la 125-jariĝo de Esperanto kaj la Esperantan version de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.

Fine de sia alparolo Stefano Keller diskonigis detalojn pri la baldaŭ okazonta UK en Rejkjaviko, al kiu li kore invitis la ĉeestantojn.

Post la interveno venis gratulantoj al li, interalie junula delegacio el Germanio, kies membro diris al Keller, ke ĝis nun li opiniis pri Esperanto ke ĝi estas sensencaĵo, sed la alparolo de la ĉefreprezentanto de UEA konvinkis lin pri Esperanto. Li ricevis de Keller la plej lastan numeron de Esperanto aktuell.

Dum la kunsidaj tagoj okazis ankaŭ interparolo kun indiĝenoj cele al informado pri Esperanto kaj starigo de venonta kunlaboro, por kio necesas projekto kun tre klara enhavo kaj celoj, kaj kiu respondas al la atendoj de indiĝenoj, havante utilecon por ili, kiel ponto-lingvo kaj interligilo inter tradicio kaj moderneco.

Alparolteksto diverslingve, sonregistraĵo kaj video estos publikigitaj rete.

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2013, N-ro 505.

Esperanto sonis en la Ĝeneva oficejo de UN
Cesco Reale (dekstre) kaj Stefano Keller intervenas nome de UEA.

La 27–28-an de novembro okazis la 5a Forumo pri Minoritatoj en la Palaco de Nacioj, la Ĝeneva oficejo de Unuiĝintaj Nacioj. Ĝia temo estis la plenumado de la Deklaracio pri la Rajtoj de Personoj Apartenantaj al Naciaj aŭ Etnaj, Religiaj kaj Lingvaj Minoritatoj, adoptita de la Ĝenerala Asembleo de UN la 18an de decembro 1992. Kiel reprezentantoj de UEA, Cesco Reale kaj Stefano Keller alparolis la Forumon ĉe la tagordero pri malfacilaĵoj spertitaj en la praktikado de la rajtoj difinitaj en la Deklaracio.

Laŭ la regularo de UN en kunsido eblas paroli, krom en iu el la ses oficialaj lingvoj de UN, ankaŭ en iu alia lingvo, kondiĉe ke tion akompanu interpretado en unu el la oficialaj lingvoj fare de la intervenantoj. Tia interveno okazis en la 2a Forumo en 2009, al kiu la ĉefreprezentanto de UEA Stefano Keller invitis reprezentantinon de la Svisa Federacio de Surduloj, kiu faris sian intervenon gestolingve, kun akompana voĉa interpretado al la franca.

La alparolo de UEA en la 5a Forumo okazis en Esperanto: Stefano Keller legis kaj Cesco Reale interpretis hispanen, alineon post alineo. UEA atentigis pri la daŭra lingva diskriminacio ĉe laborpostenaj ofertoj, kiu hodiaŭ estas ankoraŭ malpli priatentata kaj malaprobata ol alispecaj diskriminacioj menciitaj en la Deklaracio pri la Rajtoj de Minoritatoj. Dum postkunvena interparolado la sendependa fakulo de UN pri minoritatoj, s-ino Rita Izsák, gratulis pro la interveno de UEA kaj pozitive esprimiĝis pri Esperanto.

“Laŭ mia scio, tiu ĉi estis la unua esperantlingva interveno de UEA ĉe UN”, – supozas Stefano Keller, estrarano de UEA pri eksteraj rilatoj.

Multaj intervenantoj de minoritatoj menciis lingvorajtajn problemojn. Reprezentantoj de neregistaraj organizaĵoj substrekis la neceson traduki la Deklaracion en laŭeble plej multe da lingvoj kaj disvastigi ĝin tutmonde.

La evento donis okazon al la komisiitoj de UEA rekontakti malnovajn konatojn el aliaj NRO-oj kaj ekhavi novajn kontaktojn. Okazis ankaŭ laborkunsido de la tuta kvinmembra teamo de UEA por pritrakti la ĝisnunan kaj plani la estontan agadon de UEA ĉe la Ĝeneva UN-sidejo.

Teksto kaj sonregistraĵo de la interveno de UEA: http://www.lingvaj-rajtoj.org/eventoj

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2012, N-ro 483.

Ĝeneva triopo
Beletra kolekto de ĝenevaj aŭtoroj. – Genève: Esperanto-Grupo La Stelo, 2011. – 125 paĝoj.

“Antaŭ kelkaj jaroj la komitato de [la Ĝeneva Esperanto-Grupo] La Stelo ekhavis la ideon eldoni kelkajn verkojn de konataj ĝenevaj Esperanto-aŭtoroj kiel Claude Piron, Madeleine Stakian-Vuille kaj Henri Vatré. Ĉi tiuj tri esperantistoj ne nur vigle agadis por la Esperanto-movado, sed ankaŭ funkciis kiel ĝiaj literaturaj vizitkartoj, do ili estas kvazaŭ neforgeseblaj steluloj de la ĝeneva Esperanto-grupo La Stelo, kiujn indas omaĝi”, – tekstas la dorskovrilo de la libreto. Tute prave.

Madeleine Stakian-Vuille (1910–2004) komencis lerni Esperanton en 1918, en 1930 fondis esperantistan koruson, poste laboris en UEA, ekde 1957 estris la menciitan grupon La Stelo kaj ĝisvivis la jaron 2004. Imagu: 85 jarojn en Esperanto!.. Ŝi verkis, sub stranga pseŭdonimo Mad Mevo, klasikstilajn versaĵojn. Plejparto de ili, el 1930-aj jaroj, nun aspektas sufiĉe arkaike, ankaŭ la temoj (pri tutmonda unueco-frateco, amo al la verda stelo ktp.) banaliĝis, tamen kelkaj ankaŭ nun sonas freŝe kaj ĉarme:

Naskiĝu, burĝonaj floretoj,

Vin benu la roso fekunda;

Ŝiriĝu la verdaj korsetoj

Ŝvelantaj sub pluvo abunda.

(p. 34)

Ĉeestas ankaŭ ŝia interesa artikolo pri popolaj kantoj (presita en la revuo Esperanto, 1935).

Henri Vatré, pseŭdonime ankaŭ Henri Baupierre (1908–1998). Spertaj literaturŝatantoj aprezas lian pastiĉaron Specimene (1962), “kies stilparodioj pri kvardeko (!) da Esperanto-verkistoj pruvis la jaman maturecon de literaturo kun tiom da distingeble propraj voĉoj” (el Vikipedio). Nunaj legantoj, bedaŭrinde, ne tiom bone konas liajn verkojn; se brilajn novelojn Malkovro kaj La kimra Biblio oni povas legi interrete, liajn poeziaĵojn ĝis nun mi ne konis. Fakte, ili “surfaciĝis antaŭ nelonge el subtegmenteja angulo, post preskaŭ duona jarcento. Ene de tiu poemaro fluge kaj flue ruliĝas la vortoj por doni voĉon al emociplena kaŝita amo”, – skribas anonima libro-kompilinto. Alipaĝe pri la samo: “temas pri unika kolekto de pasiaj amokrioj el la 1960aj jaroj direktitaj al unu bela virino kun temperamento slava-itala, kiu siatempe ravis la esperantistojn per teatro kaj distro (ĉu vi konjektas, pri kiu temas? – VMel). Dum la adoratino evidente ne konfirmis lian ardon, Vatré profunde intimiĝis kun la lingvo Esperanto, kreante specialajn delicaĵojn”. Leĝera stilo, liberaj, “blankaj” versoj – ne laŭ mia persona gusto, sed ŝatantoj certe troviĝos, nun tia formo estas laŭmoda, kvankam Vatré verkis tion antaŭ multaj jaroj. Nur unu kurta versaĵo estas klasike rimita, aliaj du – rimitaj neklasike, kaj krome ĉeestas proza miniaturo Portreto en la spegulo – lernu, kiel oni povas priskribi virinajn trajtojn, eble vi, samkiel mi, tuj rememoros la praantikvan Kanton de kantoj…

La blua luno

traĵaluzie

rivelos al vi

seniluzie

la nudan floron

de mia juno.

Sur mia brusto

rebrilas

du kandelingoj

el pala kupro,

lumigu ilin

per via flamo,

mi estu Eva

kaj vi Adamo,

min faru reva

kaj via Damo.

(p. 91-92)

Claude Piron – la plej juna el la triopo, apartenanta al la sekva generacio, sed ankaŭ li, bedaŭrinde, jam forpasinta (1931–2008). Ne necesas klarigoj pri li, ĉiuj ni legis liajn verkojn – aventurojn de malaperinta Gerda, Ĉu-detektivaĵojn, aŭ ion pli seriozan psikologie. Ĉi-libre troviĝas kelkaj liaj poemetoj – la plej atentinda, miaopinie, estas La sufero de l’ aliaj, premiita en Belartaj Konkursoj de UEA en 1956. Kaj krome – komedia teatraĵeto La ezoko, aparte atentinda por ruslandanoj, ĉar ĝi priskribas la rusan vivon antaŭ unu jarcento. Ne temas pri “majesta oksikok-arbo”, tamen troveblas amuzaj fuŝetoj rimarkeblaj nur por atentema ruso. La tuta scenaĵeto estas tre sprita (nu, Piron neniam verkis malspritaĵojn…) kaj riĉa je sukplenaj sakraj esprimoj en preskaŭ ĉiu repliko. Mi ne citos ilin, ĉar ĉiuj estas brilaj. Ĝeneralajn insultojn kun variaj komparoj el animala mondo la protagonisto povas toleri, sed kiam sonas insulto specife Esperanta… Do, legu kaj vidu mem, ankaŭ riĉigu vian lingvaĵon…

La libreto estas bona enhave kaj bela aspekte. Bedaŭrinde troviĝas mistajpoj, iuj eĉ ĝenas la komprenon (“Ni” anstataŭ “Ne” sur p. 26). Nu, eĉ Suno havas makulojn…

Valentin Melnikov

Ĉi tiu recenzo aperis en la aprila kajero de La Ondo de Esperanto (2012).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №4.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/03/210recenzo/