19 Julio 2016 de AlKo
Stefano Keller, ĉefreprezentanto de UEA ĉe UN en Ĝenevo ĉeestis la 9an sesion de Ekspertaj Mekanismoj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj (EMRIP, 11-15 julio 2016). Keller intervenis pri la tagorda punkto 7: La celoj de la daŭripova evoluo kaj la rajtoj de indiĝenaj popoloj. Li atentigis pri la signifo de konoj de indiĝenaj popoloj [...]
26 Novembro 2015 de AlKo
Tri reprezentantoj de UEA, Nicole Margot, Alain Favre kaj Stefano Keller aktivis en la oka sesio de la Minoritata Forumo de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo (24-25 novembro 2015). Ĝia temo estis Minoritatoj kaj la krimjura sistemo.
14 Julio 2014 de AlKo
De la 7a ĝis la 11a de julio okazis en Ĝenevo la 7a sesio de la Fakulaj Mekanismoj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj (EMRIP). Stefano Keller, estrarano kaj la ĉefreprezentanto de UEA ĉe UN en Ĝenevo, aktivis en la kvintaga evento. Ĝiaj temoj estis alireblo al justico, subteno kaj protektado de la rajtoj de [...]
16 Julio 2013 de AlKo
La semajno 8-12 julio 2013 estis agadoplena por UEA-teamanoj ĉe UN en Ĝenevo, kiuj aktivis en la 6-a sesio de Ekspertaj Mekanismoj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj (EMRIP). Krom la ĉeftemo de la ĉi-jara kunsido Studo pri la aliro al justeco en la antaŭenigo kaj protektado de la rajtoj de indiĝenaj popoloj la kunvenintoj [...]
30 Novembro 2012 de AlKo
La 27–28-an de novembro okazis la 5a Forumo pri Minoritatoj en la Palaco de Nacioj, la Ĝeneva oficejo de Unuiĝintaj Nacioj. Ĝia temo estis la plenumado de la Deklaracio pri la Rajtoj de Personoj Apartenantaj al Naciaj aŭ Etnaj, Religiaj kaj Lingvaj Minoritatoj, adoptita de la Ĝenerala Asembleo de UN la 18an de decembro 1992. [...]
30 Marto 2012 de AlKo
Beletra kolekto de ĝenevaj aŭtoroj. – Genève: Esperanto-Grupo La Stelo, 2011. – 125 paĝoj. “Antaŭ kelkaj jaroj la komitato de [la Ĝeneva Esperanto-Grupo] La Stelo ekhavis la ideon eldoni kelkajn verkojn de konataj ĝenevaj Esperanto-aŭtoroj kiel Claude Piron, Madeleine Stakian-Vuille kaj Henri Vatré. Ĉi tiuj tri esperantistoj ne nur vigle agadis por la Esperanto-movado, sed [...]