La Balta Ondo » Ĝenerala Direktoro de UEA

Veronika Poór: Nova Ĝenerala Direktoro de UEA
Frue en la komitata kunsido en la centa Universala Kongreso estis publike anoncita la decido de la Estraro de UEA pri la nova Ĝenerala Direktoro. La decido favoris al Veronika Poór el Hungario. Tiu decido ja bezonis kelkajn tagojn post la intervjuoj, pro la alta kvalito de ĉiuj prezentaĵoj. La Asocio kore dankas al ĉiuj kandidatoj pro la proponoj kaj gratulas la sukcesinton.

Veronika Poór ekoficos ekde la unua de januaro, 2016. Sekvos ĉirkaŭ dumonata transira fazo en kiu la nuna kaj estonta Direktoroj kunlaboros pri la transdono de taskoj kaj post tio Veronika formale ricevos la oficon.

Veronika Poór naskiĝis en 1983. Ŝi doktoriĝis pri fiziko, en la kampo de nanoteknologio. Ŝi kunfondis la retradio¬kanalon Muzaiko kaj ŝi estas estrarano de TEJO respondeca pri Aktivula Trejnado, Eksteraj Rilatoj, Homaj Rimedoj kaj Scienca kaj faka agado. En tiu rolo interalie ŝi verkis kaj kunverkis kvin retajn trejnadojn de TEJO, ŝi estis elektita por la Konsila Konsilio pri Junularo de la Konsilio de Eŭropo, ŝi superrigardis la kreadon de nova enkonduko por novaj membroj kaj ekorganizis Sciencajn Prelegsesiojn. Aldone ŝi ankaŭ grave kontribuis al la verkado de sukcesaj subvencipetoj de TEJO.

Post la anonco ŝi mesaĝis: “Mi kore dankas la fidon kaj mi antaŭĝojas kunlabori kun vi! ”

Prezentante la decidon, la prezidanto de UEA, Mark Fettes, gratulis la pliajn kandidatojn, kaj  esprimis dankon pro la multjara sindediĉo de la nuna direktoro, s-ro Osmo Buller.

Fonto: Estrara Komuniko: EKO 2015-34 sendita el Lillo la 31an de julio. EKO-UKO numero 7.

Konstanta referenco: http://sezonoj.ru/2015/07/poor/

Nova Ĝenerala Direktoro de UEA: Tri kandidatoj intervjuotaj
En februaro 2015 la Estraro de UEA anoncis konkurson por la posteno de Ĝenerala Direktoro, celante trovi posteulon por Osmo Buller post lia emeritiĝo en la unuaj monatoj de 2016. La limdato por kandidatiĝoj estis la 31a de majo. Ĝis la limdato venis ses kandidatiĝoj. Post pluretapa diskutado, la Estraro decidis inviti tri el la kandidatoj al persona intervjuo en Lillo, la 24an de julio, unu tagon antaŭ la komenco de la 100a Universala Kongreso.

La tri kandidatoj invititaj al intervjuo estas Konrad Andrzejuk el Pollando, Veronika Poór el Hungario kaj Nikola Rašić el Nederlando.

“Ni estas kontentaj fronti elekton inter pluraj interesaj kaj kapablaj kandidatoj, – komentis d-ro Mark Fettes, Prezidanto de UEA. – La intervjuoj donos okazon por pli fundaj diskutoj pri la direktoj, prioritatoj kaj kondiĉoj de la laboro. Ni serĉas homon, kiu povas gardi la plej gravajn tradiciojn kaj trajtojn de UEA, sed ankaŭ kungvidi procezon de renovigo kaj modernigo”.

Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2015, №579

UEA serĉas novan Ĝeneralan Direktoron
Pro baldaŭa emeritiĝo de la nuna ofichavanto, kandidatoj estas serĉataj por la posteno de Ĝenerala Direktoro de UEA kun enkonduka spertiĝperiodo ekde la 1a de januaro 2016.

La Ĝenerala Direktoro (ĜD) estas la ĉefa oficisto de UEA, kiu laŭ la Statuto respondecas al la Estraro pri la detala mastrumado kaj kontrolado de la aferoj de la Asocio. La ĜD kunlaboras kun la Estraro kaj aliaj ofichavantoj por realigi la mision kaj vizion de UEA, responde al la aspiroj kaj bezonoj de ĝia membraro, en la kadro de la Strategia Laborplano. Interalie, la ĜD, kunlabore kun la Estraro, gvidas la movadan kaj ekstermovadan politikon de UEA, zorgas pri la financa evoluigo de la Asocio, kaj kreas sistemojn kaj etoson por efika kaj harmonia teama laboro en la Oficejo kaj la gvidorganoj.

Inter la nepraj kvalifikoj por tiu posteno estas baza universitata diplomo; tre bona skriba kaj parola Esperanto (KER C1), kun iu grado de klereco pri la historio kaj kulturo de Esperanto kaj pri UEA; almenaŭ skriba rego de la angla; kaj laŭeble bona rego de aliaj lingvoj. Kandidatoj devus havi plurjaran sperton en respondeca posteno en regiona, nacinivela aŭ internacia asocio aŭ firmao, kaj almenaŭ bazajn konojn pri oficeja mastrumado, planado kaj komunikado. Tre dezirindaj estas pruvitaj konoj kaj kapabloj pri: membro- kaj donacvarbado; gvidado de volontuloj; kunlaboro kun volontulaj teamoj kaj estraroj; interkultura komunikado; kaj la gvidado de internaciaj neregistaraj  organizaĵoj. Aktiva organiza sperto en la movado estas dezirinda.

Plena priskribo de la respondecoj, dezirindaj kvalitoj kaj bezonataj kvalifikoj ĉe la posteno estas trovebla en la retejo de UEA. Por kandidatiĝi, sendu leteron kaj kompletan vivresumon retpoŝte aŭ poŝte al la Centra Oficejo de UEA por alveni ĝis la 31a de majo 2015. La plej kvalifikitaj kandidatoj estos invititaj al intervjuo kun estrara komisiono en Lillo, Francio, en la du tagoj antaŭ la komenco de la 100a Universala Kongreso. Se necesas pliaj klarigoj pri la posteno, bv. kontakti retpoŝte la Prezidanton de UEA, d-ron Mark Fettes.

Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2015, №571