Forpasis Detlev Blanke (1941-2016)
D-ro Detlev Blanke, unu el la plej renomaj nuntempaj interlingvistoj, forpasis la 20an de aŭgusto en Berlino. Li naskiĝis la 30an de majo 1941. Blanke lernis Esperanton memstare en 1957. Li doktoriĝis en 1976 per disertacio pri kompara vortfarado de Esperanto kaj la germana (Plansprache und Nationalsprache), kaj akiris docentan diplomon en 1985 per disertacio [...]














