Arkivo por la etikedo 'Gazetaraj Komunikoj de UEA'

Redaktoro serĉata

UEA serĉas kandidatojn por la posteno de redaktoro de “Esperanto”. La sukcesa kandidato ricevos unujaran kontrakton por redakti la jarkolekton 2014; decido pri renovigo/plilongigo estos farita en aŭgusto 2014. La redaktan laboron la redaktoro faros ĉefe en sia loĝloko.

UEA serĉos novan redaktoron por la revuo Esperanto

Inter siaj unuaj paŝoj por efektivigi la novan Strategian Planon de UEA, la ĵus elektita Estraro decidis serĉi novan redaktoron por la revuo Esperanto. La kontrakto kun la nuna redaktoro, Stano Marĉek, plu validos ĝis la decembra numero 2013, sed ne estos renovigita por 2014.

Mark Fettes – nova prezidanto de UEA!

Prof. d-ro Mark Fettes el Kanado estis elektita kiel la nova prezidanto de la Universala Esperanto-Asocio en la unua kunsido de la Komitato de UEA en Rejkjaviko la 20an de julio. Fettes transprenas la prezidan stafeton de Probal Dasgupta, kiu gvidis la Asocion dum du oficperiodoj ekde 2007.

UEA denove parolis en UN

La semajno 8-12 julio 2013 estis agadoplena por UEA-teamanoj ĉe UN en Ĝenevo, kiuj aktivis en la 6-a sesio de Ekspertaj Mekanismoj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj (EMRIP). Krom la ĉeftemo de la ĉi-jara kunsido Studo pri la aliro al justeco en la antaŭenigo kaj protektado de la rajtoj de indiĝenaj popoloj la kunvenintoj [...]

UEA: Komitatanoj B elektitaj

Roterdamo. La 17an de junio okazis en la Centra Oficejo de UEA la nombrado de la voĉoj donitaj en la elektado de ses Komitatanoj B por la periodo 2013-2016. Por tiu tasko la Estraro de UEA nomumis komisionon, kiu konsistis el la Ĝenerala Direktoro Osmo Buller kaj la individuaj membroj Atie van Zeist, Piet Schuil [...]

Balotado pri komitatanoj B komencita

Per la dissendo de balotiloj al ĉ. 4000 membroj, kiuj jam kotizis por la jaro 2013, komenciĝis la elektado de Komitatanoj B, kiuj reprezentos la individuajn membrojn en la Komitato de UEA dum la trijara periodo 2013–2016. Ĉiu membro rajtas voĉdoni por 6 el la 7 kandidatoj, kies sinprezentoj troviĝas sur la balotilo kaj aperas [...]

Pli ol 3500 ŝatantoj de UEA en Facebook

La 31an de marto la nombro de ŝatantoj de la paĝo de UEA en la socia retejo Facebook (Vizaĝlibro) atingis 3500. La paĝo estis kreita la 5an de novembro 2009. Kun 470 ŝatantoj Brazilo havas la unuan lokon en la laŭlanda statistiko. Aliaj pintaj landoj estas Usono (315), Francio (212), Pollando (160), Italio (157), Hispanio [...]

La centa UK okazos en Francio

La nordfranca urbo Lillo (Lille) gastigos la 100an Universalan Kongreson de Esperanto en la jaro 2015. La Estraro de UEA decidis pri la loko de la jubilea UK en la lasta tago de sia kunveno, kiu okazis la 22–24an de marto en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Inviton pri la okazigo de la [...]

Esperanto sonis en la Ĝeneva oficejo de UN

La 27–28-an de novembro okazis la 5a Forumo pri Minoritatoj en la Palaco de Nacioj, la Ĝeneva oficejo de Unuiĝintaj Nacioj. Ĝia temo estis la plenumado de la Deklaracio pri la Rajtoj de Personoj Apartenantaj al Naciaj aŭ Etnaj, Religiaj kaj Lingvaj Minoritatoj, adoptita de la Ĝenerala Asembleo de UN la 18an de decembro 1992. [...]

UEA: Elekto de komitatanoj B por 2013–2016

En 2013 okazos elekto de novaj gvidorganoj de UEA por la periodo 2013–2016. Parto de ĝi estos elekto de komitatanoj B por reprezenti la individuajn membrojn (IM) en la Komitato de UEA. Laŭ la Statuto (art. 24) oni elektas unu komitatanon B por ĉiu komencita milo da IM. Se la nombro de IM estos minimume [...]

Harry Harrison forpasis

La renoma verkisto Harry Harrison forpasis la 15an de aŭgusto en Crowborough (Anglio). Li naskiĝis la 12an de marto 1925 en Stamford (Konektikuto, Usono). Harrison lernis Esperanton en sia junaĝo kaj estis membro de UEA jam ekde 1945. En 1985 li estis elektita al la Honora Patrona Komitato de UEA. Li estis ankaŭ honora prezidanto [...]

Alta distingo en Hanojo

La 29an de julio 2012 unu el la kulminoj de la inaŭguro de la 97a Universala Kongreso de Esperanto en Hanojo estis la transdono de la Medalo de Amikeco al UEA. La prezidento de Vjetnamio Truong Tan Sang decidis aljuĝi tiun altan ŝtatan honorigon al UEA por rekoni la grandan apogon de UEA kaj de [...]

Historio, nuno kaj estonto en la aprila Malferma Tago

D-ro Ulrich Lins estis la ĉefa preleganto en la 36a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 28an de aprilo. La aranĝo allogis 85 vizitantojn kaj okazis precize 50 jarojn post la translokiĝo de la oficejo al la domo ĉe Nieuwe Binnenweg 176. D-ro Lins, kiu vizitas la UEA-domon jam de pli [...]

UEA en konsulta partnereco kun Unesko

Universala Esperanto-Asocio fariĝis konsulta partnero de Unesko, la Organizo de UN por Edukado, Scienco kaj Kulturo. Tiel decidis la Ĝenerala Direktoro de Unesko, s-ino Irina Bokova, konforme al la novaj gvidlinioj pri la rilatoj de Unesko kun Ne-Registaraj Organizaĵoj (NRO-j), kiujn la Ĝenerala Konferenco adoptis en novembro. Fakte, laŭ la novaj gvidlinioj ne plu temas [...]



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.