Arkivo por la etikedo 'Gazetaraj Komunikoj de UEA'

Seulo gastigos la 102an UK

La ĉefurbo de Korea Respubliko, Seulo, gastigos la 102an Universalan Kongreson de Esperanto en la jaro 2017. La Estraro de UEA devis diskuti nekutime longe antaŭ ol fari la elekton inter Seulo kaj la kanada Montrealo, ĉar la invitoj de ambaŭ urboj estis zorge preparitaj kaj detale dokumentitaj. Ambaŭ lokoj prezentis tre bonajn kondiĉojn por [...]

Libroservo de UEA en 2014: “Poŝamiko” venkis, vendoj malkreskis

La lingvoekzercilo Poŝamiko de B. Allée kaj K. Kováts estis pasintjare la plej furora titolo de la Libroservo de UEA. Tiel estis ĉiam ekde 2011, sed la surprizo de 2014 estis la ĉiamverda klasikaĵo Fundamenta krestomatio de la lingvo Esperanto, kiu konkeris la duan lokon pro grandaj mendoj el Koreio. La plej dezirata novaĵo estis [...]

Statistiko 2014: denove pli ol 5000 individuaj membroj de UEA

En la aprila numero de la revuo Esperanto aperos la oficiala statistiko pri la membraro de UEA en 2014. Laŭ ĝi estis entute 5027 individuaj membroj, t. e. 124 pli multe ol en 2013. Plej multe da individuaj membroj liveris Germanio (462), Brazilo (454), Francio (429), Japanio (326), Usono (269) kaj Nederlando (206). La plej [...]

UEA serĉas novan Ĝeneralan Direktoron

Pro baldaŭa emeritiĝo de la nuna ofichavanto, kandidatoj estas serĉataj por la posteno de Ĝenerala Direktoro de UEA kun enkonduka spertiĝperiodo ekde la 1a de januaro 2016.

Forpasis Pierre Babin

La 2an de marto 2015 en Le Château d’Olonne (Francio) forpasis Pierre Babin (1919-2015)

Forpasis Stevens T. Norvell

La 7an de februaro, nur kvar tagojn antaŭ sia 92-jariĝo, post mallonga malsano mortis D-ro Stevens T. Norvell (1923-2015)

Hans Bakker forpasis

La 21an de januaro forpasis en Amsterdamo, post elĉerpa malsano, Hans Bakker (1937-2015).

Kep Enderby forpasis

Universala Esperanto-Asocio funebras sian eksan prezidanton Kep Enderby, kiu forpasis la 8an de januaro 2015 en la aĝo de 88 jaroj. Li naskiĝis la 25an de junio 1926.

La 60a datreveno de Montevideo

La Esperanto-movado festas hodiaŭ la 60an datrevenon de ĝia unua oficiala agnosko kadre de la sistemo de Unuiĝintaj Nacioj. La 10an de decembro 1954 la Ĝenerala Konferenco de Unesko per oficiala rezolucio notis la kontribuojn de Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo, kaj [...]

Humphrey Tonkin 75-jara

La 2an de decembro festas sian 75an datrevenon prof. Humphrey Tonkin, eksa prezidanto de UEA kaj TEJO. Tonkin, kiu esperantistiĝis en 1956, estis estrarano de TEJO de 1961 ĝis 1971, de 1969 ĝis 1971 kiel prezidanto. En tiu periodo li fondis la revuon Kontakto kaj estis ĝia unua redaktoro. En 1974 li fariĝis prezidanto de [...]

UEA invitas prelegi en Lillo

Kadre de la 100a Universala Kongreso de Esperanto en Lillo (25 julio – 1 aŭgusto 2015) okazos la 68a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU). UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj personojn kun simila kvalifiko sendi proponojn pri prelegoj al la sekretario de IKU rete aŭ paperpoŝte: Prof. Amri Wandel, 767 Makabim, IL-7179901 Modiin, [...]

La 101a UK en Nitra kun ŝtatestra protekto kaj speciala poŝtmarko

La preparlaboroj por la 101a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos somere 2016 en la slovaka urbo Nitra, komenciĝis kaj jam kondukis al du gravaj sukcesoj. La prezidanto de Slovakia Esperanta Federacio, Stano Marček, kun fiero informas, ke la prezidento de Slovakio, Andrej Kiska, akceptis la inviton de SKEF fariĝi la Alta Protektanto de la [...]

Belartaj Konkursoj de UEA en 2015

La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 66-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 100a Universala Kongreso en Lillo. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK nek al membreco en UEA. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, escepte [...]

La Centra Oficejo invitas al la 41a Malferma Tago

La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas jam por la 41a fojo al la Malferma Tago, ĉi-foje sabaton, la 29an de novembro. Unuafoje la Malferma Tago okazis 20 jarojn pli frue, en novembro 1994, kaj estis tiel ŝatata de vizitantoj, ke ĝi fariĝis komenco de regula aranĝo, okazanta dufoje ĉiujare.

Fondaĵo Grabowski premiis Marjorie Boulton

En la Solena Fermo de la 99a Universala Kongreso de Esperanto en Bonaero estis anoncita la decido de Fondaĵo Grabowski asigni premion al la eminenta Esperanta verkistino Marjorie Boulton, kiu en majo festis sian 90an naskiĝdatrevenon.



Bad Behavior has blocked 852 access attempts in the last 7 days.