Arkivo por la etikedo 'Gazetaraj Komunikoj de UEA'

Endre Dudich forpasis

la 3an de novembro 2016 en Budapeŝto forpasis la konata hungara esperantisto d-ro Endre Dudich (1934-2016)

Alvoko por voĉdonkontrolantoj fine de la Ĝenerala Voĉdono

La fino de la Ĝenerala Voĉdono tre rapide alproksimiĝas, kaj sekve nun nepras pensi pri la kontrolado de la voĉdonoj, kiu okazos la 15an de decembro en Roterdamo, Nederlando. Laŭ la Statuto de UEA: “La voĉdonilojn kontrolas tri individuaj membroj elektitaj de la Komitato. Tiuj membroj skribe certigas la korektecon de la procedo. Komitatanoj rajtas [...]

Pri daŭripova turismo en Seulo

Laŭ decido de la Estraro de UEA, la 102a Universala Kongreso de Esperanto traktos la temon Turismo kaj evoluo: vojoj al daŭripovo. Tiun elekton inspiris la decido de Unuiĝintaj Nacioj (UN), nomi la jaron 2017 la Internacia Jaro de Daŭripova Turismo por Evoluigo.

Esperanto.net havos novajn aspekton kaj enhavon

Responde al la alvoko publikigita en Gazetara Komuniko alvenis kvar kandidatiĝoj ĝis la limdato. La Estraro havis tre malfacilan taskon elekti inter la kvalitaj kandidatiĝoj, kaj sekve de intensaj diskutoj kaj studoj la elekto falis sur la provretejon eonet.learnlangs.com. Ĝin kreis Judith Meyer kaj Adam Scott, kiuj nun intense laboros por krei la finan version [...]

Biblioteka apogo Bachrich subvenciis naŭ bibliotekojn

La Fondaĵo “Biblioteka Apogo Honore al la Geedzoj Maria kaj Johano Bachrich”, kies celo estas subteni kaj pliriĉigi la kolektojn de Esperanto-bibliotekoj, asignis subvenciojn – uzeblajn por akiri librojn aŭ aliajn varojn aĉeteblajn ĉe la Libroservo de UEA – al 9 el la 12 petoj ricevitaj okaze de la ĉi-jara alvoko.

UEA aĉetis loĝejon por volontuloj en Roterdamo

Sekve de Estrara decido el februaro 2016, UEA aĉetis loĝejon kun pluraj dormoĉambroj por volontuloj en Roterdamo. Ĝi situas en la sama strato kiel la Centra Oficejo, je proksimume 10 minutoj piedire.

La 45a Malferma Tago en Roterdamo

La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas por la 45a fojo al la Malferma Tago, kiu okazos sabaton, la 26an de novembro 2016, kaj tuj poste, dimanĉe, la 27-an de novembro, okazos seminario pri informado.

Forpasis Magda Šaturová

La meritplena slovaka esperantistino Magda Šaturová-Seppová forpasis la 10an de septembro en Bratislavo.

Premioj de Fondaĵo Antoni Grabowski

La Fondaĵo Antoni Grabowski (FAG) estis kreita en la jaro 1988 sur la bazo de grandanima donaco de Adam Goralski (1912–2005). Ĝia celo estas subteni la Esperantan kulturon per premioj kaj subvencioj. La ĵurio de FAG, kiu aljuĝas premiojn meze ĉiun duan aŭ trian jaron, konsistas el Ulrich Lins, Shi Chengtai kaj István Ertl. La [...]

Forpasis Detlev Blanke (1941-2016)

D-ro Detlev Blanke, unu el la plej renomaj nuntempaj interlingvistoj, forpasis la 20an de aŭgusto en Berlino. Li naskiĝis la 30an de majo 1941. Blanke lernis Esperanton memstare en 1957. Li doktoriĝis en 1976 per disertacio pri kompara vortfarado de Esperanto kaj la germana (Plansprache und Nationalsprache), kaj akiris docentan diplomon en 1985 per disertacio [...]

UEA diplomis 14 elstarajn agantojn

En la Solena Fermo de la 101a UK en Nitro oni anoncis la nomojn de 14 esperantistoj, kiujn la Estraro de UEA honorigis per Diplomo pri Elstara Agado aŭ per Diplomo pri Elstara Arta Agado:

Belartaj Konkursoj 2016

En Nitro estis anoncitaj la rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2016. POEZIO Unua premio: Antonio Valén (Hispanio) pro “Paralele” Dua premio: Benoît Philippe (Germanio) pro “Mathias” Tria premio: Aleksandro Mitin (Rusio) pro “Agemaj homoj kuras al sukceso” Honora mencio: Valentin Melnikov (Rusio) pro “Ironiaj hajkoj” Juĝkomisiono: Anja Karkiainen, Gerrit Berveling, Giulio Cappa [...]

Novaj Honoraj Membroj de UEA

Vilmos Benczik (Hungario) naskiĝis en 1945. Profesie li estis profesoro en altlerneja fakultato de la universitato ELTE en Budapeŝto.

Sekvu UKon el via hejmo

La 101a UK estos speciala en pluraj aspektoj, unu el ili estas la eblo sekvi kelkajn el la programeroj ankaŭ ne-ĉeeste. Unuafoje en la historio de la UK-oj okazos rektaj vivaj retaj elsendoj de pluraj programeroj – kaj de la solenaj malfermo kaj fermo, kaj de la komitatkunsidoj, prelegoj, koncertoj.

Nova Estraro de UEA

La 23an de julio 2016 la Komitato de UEA, kunveninta en Nitro (Slovakio) kie komenciĝas la 101a Universala Kongreso de Esperanto, elektis novan Estraron de UEA por la periodo 2016-2019. La nova Estraro konsistas el ses personoj: Emilio Cid Mark Fettes Lee Jungkee Stefan MacGill Martin Schäffer Maria Rosaria Spanò



Bad Behavior has blocked 849 access attempts in the last 7 days.