25 Majo 2015 de AlKo
Nia trezoro En ĉi tiu rubriko ni jam prezentis tri movadestrojn el la komenca periodo de Esperanto. Ili estis relative junaj, kiam ili ekagis por Esperanto: Zamenhof en 1887 estis 27-jara, de Beaufront en 1887-88 estis 32-jara, kaj Bourlet en 1900 havis 34 jarojn. Male al ili generalo Sebert (konata ankaŭ kiel Sébert) aktiviĝis en [...]
4 Marto 2015 de AlKo
Nia trezoro La voĉdonado de 1894 dividis kaj krizigis la esperantistaron, la ĉeso de Esperantisto (1895) lasis la adeptojn de l’ nova lingvo sen la sola komuna ligilo, kaj la malaktiviĝo de la lingvoaŭtoro Zamenhof (1896-97) faris la situacion preskaŭ senespera. Unu post unu fermiĝis la pioniraj societoj… Malgraŭ la penadoj de niaj amikoj, la [...]
15 Septembro 2014 de AlKo
La Zamenhofa Proverbaro estas trezoro por nia lingvo. Unu sola ekzemplo: “ŝtono de falpuŝiĝo”. Tre malfacile, eble eĉ neeble, estus trovi pli precizan, pli konvenan, pli demonstrecan de la konstru-kapablo de Esperanto, ol tiun nomon de la konusforma ŝtono, kiu ĉe murangulo ŝirmis domon kontraŭ la ferradoj de ĝiranta ĉeval-veturilo.