30 Majo 2013 de AlKo
Rezultoj de la futbala sezono en Rusio La finiĝinta futbala sezono en Rusio estis la unua, kiu plene okazis laŭ la sistemo “aŭtuno-printempo”. La antaŭa transira sezono daŭris pli ol plenan jaron (ekde marto 2011 ĝis majo 2012), kaj ĉiuj pli fruaj ekde 1936 startis printempe kaj finiĝis malfruaŭtune. Kiam la decido pri la sistem-ŝanĝo [...]
2 Julio 2012 de AlKo
Hispanio – ĉampiono de Eŭropo 2012 La eŭropa futbalĉampionado, kiu la unuan fojon okazis en orienteŭropaj landoj (Pollando kaj Ukrainio) finiĝis per sufiĉe prognozebla venko de Hispanio. La nacia teamo de ĉi tiu lando fariĝis la unua en la historio, kiu ĉampioniĝis 3-foje sinsekve en tri grandaj turniroj: du eŭropaj kaj unu monda. Siavice la [...]
27 Junio 2012 de AlKo
Ĉi-jare la 97a Universala Kongreso de Esperanto okazos en Hanojo (Vjetnamio), post unu jaro la 98an UKon gastigos Rejkjaviko (Islando). Laŭ la Gazetara Komuniko de UEA, la 99a UK en la jaro 2014 okazos en Bonaero, la ĉefurbo de Argentino.
17 Majo 2012 de AlKo
La Rusia futbala sezono 2011/12 daŭris plej longe en la historio – ĉiu teamo anstataŭ 30 kutimaj matĉojn ludis po 44. La senprecedenca longeco okazis pro la strebo sinkronigi la Rusian futbalan kalendaron kun la Eŭropa. Ĝis nun la ĉampionado en Rusio (kaj pli frue en Sovetunio) okazis laŭ la sistemo “printempo-aŭtuno”: ĝi startis printempe [...]
5 Junio 2011 de AlKo
Radio Esperanto # 27 Post duonjara silento, kaŭzita de la transloĝaj problemoj ligitaj kun grava operacio, hodiaŭ, la 5an de junio 2011, aperis en la reto la 27a sonprogramo de “Radio Esperanto”, unuafoje registrita kaj produktita en Moskvo. En la programo: – La unua Moskva programo: enkonduko de AlKo – Nekutima futbalo: felietono de HaGo [...]
28 Decembro 2010 de AlKo
La rusia futbala ĉampionado 2010 estis sufiĉe malinteresa por ĉiuj, kiuj ne subtenas iun ajn teamon, sed simple observas la procedon. Kompreneble, por veraj fanoj ĉiu aparta ludo estis grava, signifa kaj la intrigo – enhava (kiel estas por mi). Sed la fakto estas, ke jam somere oni povis certe diri, ke la peterburga “Zenit” [...]