Rejkjaviko atendas vin… Kaj mil aliajn kongresanojn
La 20an de junio, precize unu monaton antaŭ la komenco de la 98a Universala Kongreso de Esperanto, okazonta la 20–27an de julio en Rejkjaviko, aliĝis kongresano №1000 – bona preteksto por fari kelkajn demandojn al kongresaj responsuloj en la Centra Oficejo de UEA. Unue respondas Clay Magalhães, Konstanta Kongresa Sekretario.














