Arkivo por la etikedo 'Francio'

La aparta Festo

Ĉi-jare la tradicia muzika festivalo FESTO revenis al la sudo de Francio (Okcitanio) en Pont de Barret. La kadro estis belega, en arbara farmobieno transformita je skoltejo. La scenejo estis subĉiela kun la suno kaj steloj kiel plafono, centre de natura amfiteatro, kio ebligis havi bonajn sonon kaj vidon. FESTO estis aparta, ĉar restis neniu […]

SAT-kongreso, vidita de nesatano

Esperanto ne estas sekto nek geto ekster de la vivo! La historio de Esperanto ĉiuepoke estis en rekta ligiteco kun tio, kio estis okazanta en la mondo. Do, se ekde la komenco kelkaj pensis Esperanton lingvo de komercistoj, aliaj volis uzi ĝin kiel komunikilon por internacia solidareco de la proletoj. Kaj SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda), […]

Daniel Luez forpasis

La 5an de novembro 2013 forpasis Daniel Luez (1924–2013)

La 17an fojon en Pluezek

La 17aj Internaciaj Esperantaj Renkontiĝoj de Pluezek (Plouezec) akceptis la 17–24an de aŭgusto pli ol cent partoprenantojn. Ĉiuj kontribuis al la tradicia, studa etoso, sed ankaŭ gaja kaj varmkora, kiu allogas dum niaj someraj renkontiĝoj en Bretonio.

La centa UK okazos en Francio

La nordfranca urbo Lillo (Lille) gastigos la 100an Universalan Kongreson de Esperanto en la jaro 2015. La Estraro de UEA decidis pri la loko de la jubilea UK en la lasta tago de sia kunveno, kiu okazis la 22–24an de marto en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Inviton pri la okazigo de la […]

Jarfina FESTego kun Silvestra-Novjara FESTeno

La Esperanto-Kulturdomo de Esperanto organizos la 3an fojon la jarfinan renkontiĝon en sia Esperanto-Kastelo de Greziljono de la 28a de decembro 2012 ĝis la 2a de januaro 2013. La festo, taŭga por familioj, ĉiujare plezurigas homojn per bona etoso, festa regalado kaj ĉarma kadro. Ni invitas vin aliĝi, vizitante la retejon de la Kulturdomo. Por […]

La lasta FESTO antaŭ la fino de la mondo

Por atingi FESTOn 2012 necesis veturi tra la Ĵurasa montaro kaj veni al la skistacio de Métabief piede de la Ora Monto (Mont d’Or) ĉe la limo inter Francio kaj Svislando. Estas belega montara loko kaj ankaŭ relative disa kun tamen la koncertejo en la centro. La suno kaj la bela vetero ankaŭ varmigis la […]

Antaŭ ducent jaroj: Borodino

Antaŭ ducent jaroj, la 26an de aŭgusto (Gregorie: la 7an de septembro) 1812 ĉe la vilaĝo Borodino, je 125 km okcidente de Moskvo, okazis 12-hora batalo inter la Granda Armeo de Napoleono kaj la Ruslanda armeo, gvidita de Miĥail Kutuzov, kiu iĝis la plej sanga (laŭ la nombro de mortigitoj kaj vunditoj) inter la ĝisnunaj […]

En 2014 Bonaero! Sed poste?..

Ĉi-jare la 97a Universala Kongreso de Esperanto okazos en Hanojo (Vjetnamio), post unu jaro la 98an UKon gastigos Rejkjaviko (Islando). Laŭ la Gazetara Komuniko de UEA, la 99a UK en la jaro 2014 okazos en Bonaero, la ĉefurbo de Argentino.

Nova vento en Bruselo

Vide el Bruselo En la junia kajero de La Ondo de Esperanto, nun presata en Pollando, aperis la artikolo Nova vento en Bruselo de Dafydd ab Iago. Ĝi estas la centa artikolo, verkita de ĉi tiu kimra ĵurnalisto, loĝanta en Bruselo, en la rubriko Vide el Bruselo, en kiu li traktas diversajn (ne nur lingvajn) […]

Grezijono: pasigi unu monaton en Esperantujo

La Esperanto-Kulturdomo en la kastelo Grezijono (Grésillon) proponas restadojn en la kastelo de la 21a de julio ĝis la 20a de aŭgusto 2012 dum kvar tutsemajnaj Esperanto-renkontiĝoj. La programo enhavas Esperanto-kursojn en du aŭ tri gradoj kaj aliajn aktivaĵojn: prelegoj, kulturo kaj arto (teatro, kantado, pentrado, dancado, poezio, filmoj), atelieroj (libro-bindado, masaĝo, astronomio…), sporto (tabloteniso, […]

Duobla jubileo de Georges Brassens

Hodiaŭ la mondo omaĝas al Georges Brassens, kiu naskiĝis ekzakte antaŭ 90 jaroj, la 22an de oktobro 1921. Kaj post unu semajno oni denove rememoros lin, okaze al la 30-jariĝo de lia morto, la 29an de oktobro 1981. La franca kanzonisto Jacques Yvart [Ĵak Ivar], kiu publikigis tridekon de diskoj, inter kiuj tri estas dediĉitaj […]

FESTO: moderna muziko en malnova kastelo

Post la sukcesega FESTO 2010 en Donneville ĉe EUROKKA/Vinilkosmo estis malfacile fronti novan defion por 2011, tamen la organiza teamo kuraĝis prepari FESTON 2011. La teamo stariĝis ĉirkaŭ la kerno de JEFO kun la partnereco de EUROKKA por la arta programo. Taŭga loko estis trovita en la Esperanta Kastelo Greziljono ĉe Baugé en la Luara […]

Tricent esperantistoj en Greziljono

Preskaŭ tricent esperantistoj vizitis la Esperanto-Kulturdomon Kastelo Greziljono ĉi-somere. La Esperanto-Kulturdomo mem organizis kvar staĝo-semajnojn kun meze dudeko da partoprenantoj kaj sep organizantoj, plejparte volontuloj.

Dum kvar vesperoj nia muzika kulturo floris en Seto

IREM okazis dum Pasko en Seto, agrabla Mediteranea urbo, sur la Langvedoka marbordo, fama pro siaj kanaloj, sia granda lageto de Taŭo, kiun oni povas admiri de la supro de la tre konata Mont Saint Clair. Krom la prelegoj, laborgrupoj, jarkunvenoj, debatoj, filmoprojekciado, danca ateliero, ekskursoj ktp (vidu la artikolon de Arno Lagrange) kvar riĉaj […]

Inter-Asocia renkontiĝo en Seto

La 22–26an de aprilo 2011 en Seto (france: Sète) la Inter-Asocia Renkontiĝo de Esperanto ĉe Mediteraneo (IREM) akceptis buntan partoprenantaron de preskaŭ 400 homoj precipe el Francio sed ankaŭ el diversaj aliaj landoj najbaraj (Belgio, Katalunio…) kaj pli malproksimaj (Ruslando, Nepalo, Japanio, Kubo…).