Arkivo por la etikedo 'Francio'

Nova rekordo por Greziljono

Okazis io neatendita kaj nekomprenebla en la Esperanto-Kulturdomo. En la ĵusa kursaro AŬTUNE okazis pluraj rekordoj pri nombroj ĝis nun ne atingitaj: Ĉiuj 29 ĉambroj estis okupitaj kaj 10 homoj dormis en sia dormaŭto. Dum la semajno ĉeestis pli ol 70 homoj, ne ĉiuj dum la tuta oktaga periodo. Nia kuiristo devis prepari pli ol […]

Bita eldono de la albumo “Nenifar’” de Gijom’ Armide

La 5an de novembro 2019 ĉe Vinilkosmo aperis la bitalbumo Nenifar’ de Gijom’ Armide, kiu enhavas preskaŭ ĉiujn unuajn Esperantajn kantojn de Gijom’. Du aŭ tri el ili estas esperantigoj de kantoj, antaŭe verkitaj en la denaska lingvo de Gijom’, sed la plejparto estas originalaj Esperanto-verkoj. La tekstoj de Gijom’ temas pri sentoj, psiko, kaj […]

Plaĉa disko, sed sen la kaptivo

Vojaĝo. Planedo nia: K-disko. Donneville: Vinilkosmo, 2017. La bando Vojaĝo devenas el Tuluzo; ilia unua prezentado antaŭ la esperantista publiko okazis dum la jubilea 100a UK en Lilo en 2015. La nun prezentata disko estas la unua eldonaĵo de la bando kaj estas duobla: sur la unua disko la kantoj estas prezentitaj en Esperanto, kaj […]

Post 11-jara paŭzo denove en Arras

Post 11 jaroj nia asocio Arras-Esperanto, okaze de sia 25-jariĝo, organizis la duan LingvoFestivalon kun la financa helpo de la NordFrancia Esperanto-Federacio. Ankaù la suno sin invitis la 30an de septembro en la bela ĵus renovigita Kultura Oficejo de la urbo. 25 lingvoj estis prezentitaj (po kvin lingvoj ĉiuhore en kvin diversaj salonoj) laŭ la […]

Planedo nia: Duobla albumo de Vojaĝo

Titolo: Planedo nia ref. VKKD132-067AB Artistoj: Vojaĝo Ĝenro: Mondĵazo– Bosaĵazo – Latinĵazo Duobla KD: 24 titoloj (Esperanto-franca) – 92:30 min + 12-paĝa libreto Vojaĝo estas la historio pri la amikeco inter ses muzikistoj de Tuluze, la Rozkolora Urbo en Okcitanio. Kunigitaj de komuna pasio por latina muziko kaj ĵazo, ĉi tiuj “vojaĝantoj de la Sudo” […]

André Albault forpasis

La 17an de majo en sia 95a vivojaro forpasis eminenta franca esperantisto André Albault (1923–2017) d-ro pri medicino (1954), franca oftalmologo kaj sofrologo. Esperantisto de 1939, post la Dua Mondmilito li instruis Esperanton en Remso kaj en Tuluzo, kie li refondis kaj prezidis la lokan societon. Prezidanto de UFE (1967-1974), estrarano de UEA pri kulturo […]

Kvinpetalo: Esperanto-centro en vilaĝo

Katalin Kováts gvidas sian pedagogian Esperanto-staĝon en la ĝardeno de Kvinpetalo (Foto: Brian Moon) En centrokcidenta Francio, en agrabla vilaĝo Bouresse, 40 km sud-oriente de Poitiers, funkcias la Esperanta kulturcentro Kvinpetalo. Kvinpetalo estas la staĝejo, kulturcentro kaj studocentro de Societo Yvonne Martinot (SYM). Ĝi estis fondita en 1985.

Maje estu gaje!

La francilia regiono bonvenigas la nacian kongreson de Esperanto France de la 25a ĝis la 28a de majo 2017. La Kongresejo situas en la urbeto Mandres les roses (Mandr’ le roz’), en la departemento Val de Marne (Val’ de Marn’), kiu situas nur 25 kilometrojn de Parizo.

Marsejlo: Pordo de Eŭromediteraneo

Flavie Wakako Audibert kunkantas kun “Soit dit en passant” (Foto: Brian Moon) Espéranto-France elektis Marsejlon kiel sian kongreslokon por la jaro 2016. La kongreso okazis de la 5a ĝis la 8a de majo kun la temo “Marsejlo: Pordo de Eŭromediteraneo” kun pli ol cento da homoj el proksimaj kaj foraj partoj de Francio, kaj ankaŭ […]

Fina statistiko de Lillo

Laŭ la definitiva statistiko, al la 100a Universala Kongreso de Esperanto en Lillo aliĝis 2698 kongresanoj el 80 landoj. Sekve ĝi fariĝis la plej granda UK de post tiu en Berlino en 1999, kiu altiris 2712 aliĝintojn. En la historia statistiko de ĉiuj UK-oj, Lillo atingis la 14an lokon, tuj post Berlino. La nombro de […]

La jubilea kongreso

100a Universala Kongreso de Esperanto Lillo, 25 julio – 1 aŭgusto 2015 La 100a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Lillo, kaj kiel jubilea ĝi kaptis multajn kongresanojn, eĉ rekordkvante dum la unuaj 15 jaroj de la 21a jarcento. Tamen la fina nombro de kongresanoj, iomete sub 2700, restas for de la antaŭa franca UK […]

Zamenhof-letero por 1100 eŭroj en la aŭkcio en Lillo

La tradicia kongreaa aŭkcio atingis unu el la plej bonaj rezultoj en sia historio. Sub la verva gvido de Humphrey Tonkin en la plenplena salono Lapenna kolektiĝis entute 4025 eŭroj. Pli bonan rikolton, 4528 eŭroj, oni atingis nur en la 83a UK en Montpeliero en 1998. Kun 3579 euroj la aŭkcio de la 94a UK […]

UEA premiis dek du elstarajn agantojn

En la Solena Fermo de la 100a Universala Kongreso en Lillo estis anoncitaj la nomoj de 12 ricevantoj de Diplomo pri Elstara Agado kaj de Diplomo pri Elstara Arta Agado. Tiuj diplomoj estas aljuĝataj de la Estraro de UEA ekde la jaro 2007. Jen la ĉi-jaraj distingitoj: Diplomo pri Elstara Agado:

Surprizoj en la fermo de la jubilea kongreso

Denove plenis la salono Zamenhof por la Solena Fermo de la centa Universala Kongreso de Esperanto. Post bonvenigo, prezento de podianoj kaj agnosko pri la ĉeesto de la slovaka ambasadoro al Belgio kaj la urbestro de Nitro, nia sekvajara kongresurbo, okazis silenta ekstaro pro forpasintaj Honoraj Membroj kaj membroj de la Honora Patrona Komitato kaj […]

La inaŭguro de la Jubilea Kongreso

Ekde la deka horo en dimanĉo la 26an de julio, la centa Universala Kongreso de Esperanto estis inaŭgurita. La salono Zamenhof estis plenega; kongresanoj pli ol 1500 devis sekvi la ceremonion sur grandaj ekranoj el du pliaj salonoj. Diplomatoj el Slovakio, Ukrainio kaj Svislando partoprenis la solenaĵon.

Generalo Sebert – sindona kaj nelacigebla

Nia trezoro En ĉi tiu rubriko ni jam prezentis tri movadestrojn el la komenca periodo de Esperanto. Ili estis relative junaj, kiam ili ekagis por Esperanto: Zamenhof en 1887 estis 27-jara, de Beaufront en 1887-88 estis 32-jara, kaj Bourlet en 1900 havis 34 jarojn. Male al ili generalo Sebert (konata ankaŭ kiel Sébert) aktiviĝis en […]

La “nova energio” de Carlo Bourlet

Nia trezoro … tuj de la unua momento, kiam mi ekkonis lin kiel Esperantiston, li ĉiam staris antaŭ miaj okuloj kiel homo tiel grava kaj tiel meritplena, ke ĉiufoje, kiam mi pensis pri la sorto de Esperanto, pri ĝia progresado, pri ĝia batalado, pri ĝiaj esperoj por la estonteco, ĉiam sur la unua plano staris […]

Jam pli ol 2000 aliĝis al la 100a UK

La statistiko de la jubilea Universala Kongreso de Esperanto en Lillo (25 julio – 1 aŭgusto 2015) eniris la trian milon la 11-an de marto, kiam estis asignita la kongresa numero 2003. Laŭ la nombro de aliĝintoj la 100-a UK troviĝas jam sur la 32a loko inter ĉiuj UK-oj. Ĉar restas ankoraŭ pli ol kvar […]

Forpasis Pierre Babin

La 2an de marto 2015 en Le Château d’Olonne (Francio) forpasis Pierre Babin (1919-2015)

Louis de Beaufront, la dua patro de Esperanto

Nia trezoro La voĉdonado de 1894 dividis kaj krizigis la esperantistaron, la ĉeso de Esperantisto (1895) lasis la adeptojn de l’ nova lingvo sen la sola komuna ligilo, kaj la malaktiviĝo de la lingvoaŭtoro Zamenhof (1896-97) faris la situacion preskaŭ senespera. Unu post unu fermiĝis la pioniraj societoj… Malgraŭ la penadoj de niaj amikoj, la […]