16 Novembro 2016 de AlKo
Lige al UNFCCC COP22 (UN Kunveno pri Klimatŝanĝo) estis organizita en Marakeŝo la jarkunveno de Internacia Kunordiga Renkontiĝo de Junularaj Organizoj (IKRJO), kiu grupigas la kontinentajn junularajn platformojn, kaj la plej grandajn internaciajn tutmondajn junularajn organizojn. TEJO estis konfirmita en ties plenumorgano, kaj ekhavas gvidan rolon en ĝi. Aliaj organizoj en la plenumorgano estas YFJ [...]
28 Februaro 2014 de AlKo
Managvo. Ni atingas Centran Amerikon post longa vojaĝo el Eŭropo, kaj amika verda flago atendas nin jam en la flughaveno. Grupeto de kvar junaj eŭropanoj – Francesco, Sara, Seb, Veronika – unuafoje konatiĝas ne nur kun Nikaragvo, sed kun ĝiaj loĝantoj, vizitantoj de apudaj landoj, kaj ĝiaj koloroj, odoroj, kulturoj.
27 Novembro 2011 de AlKo
La 17an de novembro 2011 la Itala Nacia Agentejo de la Programo de Tutviva Lernado komunikis la aprobon de la seminario Grundtvig, proponita de la Itala Instituto de Esperanto (IIE), kun la temo “Sed homoj kun homoj: la pluretna intuicio de Zamenhof”. La seminario okazos de la 18a ĝis la 25a de aŭgusto 2012 en [...]