Folkloraj koncertoj en Birštonas
Kadre de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2–10an de julio 2016 en la litovia kuracurbeto Birštonas, koncertos du lokaj ensembloj Lendrūnas (vidu la supran foton) kaj Raskila. Lendrūnas La popolmuzika ensemblo Lendrūnas ludas verkojn de litovaj komponistoj kaj aranĝitajn popolajn kantojn. La ensemblo strebas konservi la muzikilan konsiston de tradicia popolmuzika ensemblo. Lendrūnas [...]














