Arkivo por la etikedo 'Flo Martorell'

FESTO: moderna muziko en malnova kastelo

Post la sukcesega FESTO 2010 en Donneville ĉe EUROKKA/Vinilkosmo estis malfacile fronti novan defion por 2011, tamen la organiza teamo kuraĝis prepari FESTON 2011. La teamo stariĝis ĉirkaŭ la kerno de JEFO kun la partnereco de EUROKKA por la arta programo. Taŭga loko estis trovita en la Esperanta Kastelo Greziljono ĉe Baugé en la Luara [...]

Katastrofo ĉe Vinilkosmo

Laŭ la ĵusa informo de Floréal Martorell (Flo), redakciano de La Ondo pri muziko, kun kiu ni hieraŭ vespere diskutis la muzikajn tekstojn en la oktobra Ondo, la pasintan nokton (la 18-19an de septembro) grave damaĝita estis VInilkosmo – unu el la plej sukcesaj Esperanto-entreprenoj, starigita kaj administrata de Flo en Donneville, Francio. Flo skribis: [...]

Dum kvar vesperoj nia muzika kulturo floris en Seto

IREM okazis dum Pasko en Seto, agrabla Mediteranea urbo, sur la Langvedoka marbordo, fama pro siaj kanaloj, sia granda lageto de Taŭo, kiun oni povas admiri de la supro de la tre konata Mont Saint Clair. Krom la prelegoj, laborgrupoj, jarkunvenoj, debatoj, filmoprojekciado, danca ateliero, ekskursoj ktp (vidu la artikolon de Arno Lagrange) kvar riĉaj [...]

Esperanto-muziko: printempo kaj somero 2011

Esperanto Subgrunde renaskiĝas 11 jarojn post la apero de Esperanto Subgrunde restas nur kelkaj ekzempleroj de ĝi por kolektantoj. Reeldono estus tro komplika, ĉar temas pri kompilo, kaj pluraj bandoj ne plu ekzistas, do la du eldonejoj (Vinilkosmo kaj La Blua Papilio) kaj kelkaj muzikistoj el tiamaj bandoj interkonsentis disponigi libere virtualan version de la [...]



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.