La Balta Ondo » Flo Martorell

Kreaktiva: Nova albumo de Jonny M
La fama regekantisto Jonny M post lia paŭzo por veki kreemon kaj kolekti kantojn, nun publikiĝis sian novan albumon Kreaktiva.

14 freŝnovaj kantoj, interalie, kunlabore kun La Perdita Generacio, Dolchamar kaj jOmO, dancigaj ritmoj kaj bone pripensitaj tekstoj atendas vin. Aldone estas kaptipovaj, kunkantindaj melodioj, kiuj sen via volo ekdancigas viajn piedojn.

La plej vigla kanto Ni estas fortaj jam havis sukceson en indonezia kongreso. Pliaj verkoj estas ekzemple la kanto Por mia patro, kiun Jonny M verkis por sia mortinta patro, la socio-kritika Ribeluloj kun Dolchamar, aŭ la kanto Bam bam, kiu temas pri la konservado de la medio kaj vegana manĝaĵo.

Jonny M jam faris koncertojn ĉie en la mondo, kaj kun tiu ĉi nova, mojosa verko li denove koncertos tra Esperantujo. Se vi volas viglan dancadon kaj kunkantantajn homojn en via kongreso, ne hezitu inviti lin!

Jonny M en tiu albumo estas:

Aŭtoro, ĉefvoĉoj: Jonas Marx.

Fonvoĉoj: Tabea Thomaschke kaj G-NA.

Gastaj kantistoj: La Perdita Generacio (Tomio Frejarö, Anna Burenius…) en Alte kaj espere, Dolchamar (Patrik Austin) en Ribeluloj. JoMo (voĉo kaj gitaro) en Bonvenon.

Registrita en Körner Studio (Kolonjo, Germanio)

La albumo Kreaktiva estas disponebla por la publiko ĉe Vinilkosmo en diversaj formatoj (sekvu la ligojn indikitajn por cxiu formato):

http://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/jonny-m-205/2-kreaktiva.html

Krome la albumo disponeblas en la justa elsendfluejo 1D tusx (touch)  alirebla tra la ABONKLUBO de Vinilkosmo:

http://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo/abonoj-abonklubo.html

Flo!

nome de la tuta teamo de Vinilkosmo

Ideo por kunhelpa, justa kaj kultura donaco
Proksimiĝas Kristasko kaj Novjarfesto. Donacu al vi aŭ al viaj amikoj kaj proksimuloj jaran abonon al la ABONKLUBO de Vinilkosmo por subteni kaj malkovrigi Esperanto-muzikon sed ankaŭ pli ol milionon da titoloj de sendependaj eldonejoj de la justa elsendflua platformo 1D tuŝ.

Por la jara abono (ekde 10 eŭroj) iru ĉe: http://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo/abonoj-abonklubo.html

Por demandoj skribu al ni

Flo Martorell

Kvar novaj muzikaj albumoj en Esperanto
Vinilkosmo, la plej konata muzikproduktejo kaj vendejo en Esperantujo, ampleksigis sian katalogon danke al kvar ĵus aperintaj albumoj en Esperanto.

JoMo: jOmO okcitanas. 12 muzikaĵoj. Daŭro: 33 min. Produktita de Vinilkosmo en 2016. Albumo ref.: VKKD 128-063.

Krom se ĉi tiu estas via unua kontakto kun Esperanto, aŭ vi pasigis la lastajn dudek jarojn sur Marso, ĉu necesas prezenti la ĉiokapablan JoMon, faman poligloton kaj muzikiston sen kulturaj baroj?

JoMo jam kutimigis nin al surprizoj, kaj la nova albumo ne estas escepto. La stelulo de la albumo estas la okcitana sakŝalmo, kelkfoje nomata “la craba” (kapro) en la okcitana, sed pli komune nomata la “bodèga”, tiel baptita de tiuj kiuj kreis kaj postvivigis ĝin. La grupo Brankabodegaires (Okcitane: sakŝalmistoj), kun kiu JoMo regule ludas en la stratoj, karnavaloj, festoj, kaj paradoj en Laŭrages’, estis honorgasto ĉe la registrado de jOmO okcitanas.

La tre gaja, ĝoja kaj danciga repertuaro havas siajn radikojn en tradiciaj okcitanaj kantoj. La tuto portata de la sonoj de diversaj instrumentoj, kiujn JoMo ŝatas, kaj senmortigita de Triboulet en lia legenda “Studio de La Trappe”, promesas brui, laŭ la okcitana esprimo!

La tekstoj montras diversajn aspektojn de la okcitana kulturo, de sociaj luktoj ĝis la pasio por rugbeo, tra la tradicioj de vino kaj karnavaloj kaj la lukto por la postvivigo de la okcitana lingvo. Cetere, en sia malmulta libera tempo JoMo pretigis manlibron pri la okcitana lingvo en Esperanto. La libro aperos baldaŭ post la eldono de jOmO okcitanas.

La bitalbumo aperis la 1an de aprilo, la K-disko aperis la 15an de junio.

Espo Despo: Bosniumas. 12 titoloj. Daŭro: 48 min 14 sek. Kunproduktita de Vinilkosmo kaj Espo Despo en 2016. Albumo ref.: VKKD129-064.

La albumo Bosniumas estas la rezulto de granda amo kaj bona ekzemplo de sukcesa kunlaboro. Ĝi apenaŭ realiĝus, se Amir Hadžiahmetović, gitaristo kaj kantisto de Espo Despo, ne renkontiĝus en 2006 kun Branko Miljko, blinda esperantisto el Sarajevo. Eksciinte, ke Amir faras muzikon, Branko donacis al li kolekton de siaj Esperantaj tradukoj de bosniaj sevdalinkoj. Sevdalinkoj, konataj ankaŭ kiel sevdah-muziko, estas tradicia kaj plej populara formo de popolmuziko en Bosnio-Hercegovino. Kelkajn monatojn poste Branko forpasis, sed pluvivis la ideo uzi la tradukojn, kunigi ilin kun la jarcentoj-malnovaj melodioj, kaj samtempe doni al la kantoj freŝajn kaj modernajn aranĝojn. Fine venis ĝusta momento por realigo.

La bitalbumo aperis la 15an de junio, la disko aperos meze de julio.

Solotronik: Kompendium: Virtuala albumo. 9 titoloj. Daŭro: 48 min 39 sek. Kunproduktita de Solotronik kaj Vinilkosmo en 2016. Albumo ref.: VKVA014-065.

Solotronik konstatis, ke preskaŭ ĉiuj en Esperantujo apenaŭ konektiĝas al la alternativa muziko, sed preferas pli popularajn muzikstilojn. Ja la Solotronika muziko ĉiam estas avangarda, miksanta la elektronikan kaj eksperimentan muzikon kun la klasiko kaj iom da popo.

La nova albumo estas eksploda kaj polemika pro originalaj temoj. Solotronik malamas stultan poezion sen profunda senco kaj materiistan literaturon de diplomitoj, kiuj servas nur por ornami la aeron per vortoj “belegaj”, kiuj donas emon dormi.

La situacio en la mondo nun devigas nin pripensi nian estontecon, kaj temoj kiel “Nova Monda Ordo” parolas pri alveno de ununura registaro por la tuta mondo kun striktaj militismaj reguloj por ĉiuj, enplanto de RFID-etikedo (Radio-Frekvenca IDentigo) en la manon por kontroli nin kaj por detrui nin aŭtomate kaj elektronike laŭnecese. Orwell, Verne, kaj Asimov “avertis” nin, la fantazio ne ekzistas, ĉio iom post iom plenumiĝas; Usono jam aprobis tiun diablan ilon, venontjare ili komencos enplanti ĝin.

La bitalbumo aperis la 15an de junio.

BaRok-Projekto: Sovaĝa animo. 11 titoloj. Daŭro: 53 min 43 sek. Kunproduktita de Vinilkosmo kaj BaRok-Projekto en 2016. Albumo ref.: VKKD130-066.

Sovaĝa animo pritraktas la brazilan tupian mitologion en ia sona rito, kiu ofertas ensorĉajn ripetfrazojn, potencan voĉon, pezan kaj potencan metalmuzikon kaj allogajn tekstojn. Arte produktita de la sperta Marco Aquilino kaj mastrigita en Francio de Triboulet en “Studio de la Trappe”, ĉi tiu koncepta albumo reflektas nian prapatrecon kaj prezentas parton de la grandega brazila panteono. Ĝi estas la unua plena albumo de potenca metalo eldonita en Esperantio.

La bitalbumo aperos la 13an de julio. La disko aperos en Brazilo kaj ĉe Vinilkosmo en aŭgusto 2016.

Mendu la kvar albumojn ĉe Vinilkosmo

http://www.vinilkosmo.com

http://vinilkosmo-mp3.com

Retpoŝte: vinilkosmo@esperanto.org

Flo!

Ĉi tiu artikolo aperis en la julia kajero de La Ondo de Esperanto (2016).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №7.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/07/vinilkosmo-4

JoMo okcitanas: antaŭmenda kampanjo
La sendependa eldonejo Vinilkosmo “Esperanto-Muzik-Prod.” lanĉis antaŭmendo-kampanjon pere de la amasfinanca retejo de Ulule (http://fr.ulule.com/jomo-okcitanas/) por eldoni la KD-albumon jOmO okcitanas. La albumo estos presita sur KD, nur se ĝi atingos 150 antaŭmendojn ĉe Ulule.

JoMo, aŭ Jean-Marc Leclercq, en ĉi tiu albumo kantas en Esperanto kaj ludas banĝon kaj bason. La albumo ĉerpas el la tradicia okcitana repertuaro kaj estas muzike riĉigita per kvar “bodegoj” (sakŝalmoj el Laurages’ kaj langvedoka Nigra Montaro) de la grupo Brankabodegistoj; ĉe bodegoj estas François Bacabe, Xavier Vidal, Michel Mondon kaj Maxence Camelinl kaj ĉe la perkutinstrumentoj estas Remy Vidal kaj Robert Naudy). Al la albumo kontribuis ankaŭ la brazila Rita Macedo (el la eksa bando Femmouzes T.) ĉe akordiono kaj kantado en Esperanto.

La 12-titola festeca kaj buntkolora albumo estas registrita, miksita kaj mastrigita en la Studio de la Trappe/Vinilkosmo.

Nepre antaŭmendendu ĝin antaŭ la 23a de aprilo, Se la mendolimo 150 ne estos atingita antaŭ la 23a de aprilo, la antaŭmendoj estos repagitaj kaj la disko ne estos presita.

La albumo jOmO okcitanas jam estas aŭskultebla fragmente ĉe: http://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/jomo-149/4-jomo-okcitanas.html

Vidu filmeton en Esperanto kun subtitoloj en la franca lingvo:

Floréal Martorell

La aparta Festo
Ĉi-jare la tradicia muzika festivalo FESTO revenis al la sudo de Francio (Okcitanio) en Pont de Barret. La kadro estis belega, en arbara farmobieno transformita je skoltejo. La scenejo estis subĉiela kun la suno kaj steloj kiel plafono, centre de natura amfiteatro, kio ebligis havi bonajn sonon kaj vidon. FESTO estis aparta, ĉar restis neniu el la malnova organiza teamo, kaj la organizado ŝuldiĝas al la persista laboro de du aŭ tri personoj. Ankaŭ la arta programo estis aparta, pro veno de kelkaj artistoj kiuj malofte prezentas sin en Esperantio.

La 17an de aŭgusto, dimanĉe, post bonvenigo de la ĉefa kunordigantino Celine Bernard, la programo malfermiĝis per mallonga koncerto de ĴeLe. Sekve surscenejiĝis la repisto Platano kun Melono, kiu DĴ-umis kaj por unu repaĵo pianludis. La vespero finiĝis kun Zhou-Mack Mafuila, kiu unue koncertis laŭ la muziko de sia disko Originoj kaj poste prenis gitaron kaj sin akompanis por siaj kantoj en la lingala, franca kaj Esperanto.

Lunde koncertis Patric per okcitana repertuaro el sia Esperanta albumo Okcitanio, akompanis lin lia gitaristo Steve. Poste la loka bando Faranume fajrigis la scenejon kaj la publikon per festeca ciganeca, balkaneca kaj mediteranea muziko en la lingvoj cigana, itala, hispana kaj aliaj. La publiko kaj la bandanoj tiom entuziasmiĝis, ke pro la pluvego la koncerto daŭris en la dancejo freneze ĝis la 2a nokte.

Marde pro sankialoj la trupon Flankenpaŝo anstataŭis Inicialoj dc kun nekutime trankvila kaj akustika pop-stilo. Tiu prezento dolĉigis la etoson kaj preparis ĝin por la koncerto de Jim Petit. Li premiere aperis en Esperanta aranĝo en Francio kaj proponis saporan kaj ŝveban substelan koncerton, miksante nekutimajn sonojn el sledgitaroj, flugante inter mondmuzika kaj progresiva stiloj. Unuafoje li publike ludis sian simfonion, kiu aperos en lia baldaŭa albumo Karma. Petit estas unu el la specialaj artistoj, kiaj Rêverie kaj Ŝanĝo, laŭ la profesia nivelo kun tre ellaborita muziko, kiu instigas la intelekton, la sentojn kaj la emociojn.

Notindas, ke FESTO gastigis Grundtvig-trejnseminariom. Dum la tuta mardo Kristin Tytgat trejnis pri la temo “Interkultura komunikado”. Merkrede matene Floréal Martorell trejnis pri “Spektaklo-organizado”, kaj posttagmeze okazis trejnado pri “Sontekniko” sub la gvido de Melono (Mélaine Desnos), kun praktika parto en la reĝisorejo kaj sur la scenejo. Ĉe la fino de la trejnado ekpluvis, kaj la praktika trejnado transformiĝis je translokado de la sonsistemo kaj lumoj en la dancejon por prepariĝo al la sonprovoj por la vesperaj koncertoj. Tio ankaŭ estis bona praktika ekzercado, ĉar porti kestojn kaj kablojn estas grava parto de la laboro en la teknika organizado de spektakloj.

La pluvo iom ĥaosigis la sonprovojn, sed finfine la teknikistoj kaj muzikistoj elturniĝis, kaj ĝustatempe komenciĝis koncerto de Morice Benin, kiu maloftege kantas en Esperantujo. Benin prezentis repertuaron de siaj kantoj en Esperanto kaj en la franca en tre intima kaj emociplena etoso. Postkoncerte esperantistoj sieĝis lin por akiri liajn diskojn, kiujn Benin aŭtografe dediĉis en la apuda diskoservo de Vinilkosmo, dum prepariĝis la scenejo por Lou Davi en Dub. Tute alistile li kantis laŭ ritmoj de regedobo kaj hiphopo en la okcitana kaj la franca, sed tre amuze ankaŭ en Esperanto kun helpo de la Esperanta publiko, kvazaŭ establiĝus dialoga interŝanĝo inter la artisto kaj la publiko.

Ĵaŭde denove belveteris; matene ekis la tria parto de la trejnseminario kun Cyrille Hurstel pri hommastrumado kaj manaĝado de volontulaj teamoj, dum granda parto de la partoprenantaro ekskursis (kiuj ne trejniĝis).

La ĵaŭdan koncertvesperon komencis plena prezento de ĴeLe, kiu konsistas el Ĵenja (gitaro, ukulelo, violono, metalofono, voĉo) kaj Lena (piano, gitaro, voĉo), kaj la gastmuzikisto Kriĉjo (perkutiloj, voĉo). Ili ludis siajn proprajn kanzonojn kaj tradukitajn popolkantojn.

Sekve oni transiris al tute alia mondo kun la pola bando Krio de Morto, kiu per blua lumo-fumo malheligis la scenejon kaj metaligis la etoson per vigla kaj potenca sono. En la blumallumo videbliĝis la korpoj kaj vizaĝoj farbitaj per fluoreskaj koloroj de la bandanoj skuiĝantaj laŭ la gitaraj, basaj kaj drummaŝinaj pezegaj ritmobatoj kvazaŭ frapegoj. Post la unua metal-hardkora parto Krio de Morto planis daŭrigi en sia nova elektronik-kluba industrimetala stilo, sed pro teknikaj problemoj tio ne eblis, kaj la bando post la unua kanzono, dum la ĉeestantaro ne rimarkis la problemon, ludis kaj reludis siajn kantojn el la albumo Martoria; kelkaj el ili aperos en la Metala Kompilo preparata de Vinilkosmo.

Ĉi-jara FESTO estis kvazaŭ kaŝludo kun la suno kaj la pluvo. Por vendredo, la lasta tago, oni prognozis pluvon, kaj ĉiuj rekunvenis en la dancejo por la internacia vespero: pianoĵaza koncerto de Melono, familia koruso de Jorgos, muzika violonkvizo de Fransoazo Noirot kaj ŝercprogramo de Kevin.

En 2015 FESTO ne okazos, ĉar JEFO kaj EUROKKA laboros en Lille por la 100a UK kaj ties junulara programo. Do la venonta FESTO estos en 2016.

Festraportis

Flo!

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2014).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №10.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/10/festo-3/

Viva Vento 2014
La 27-29an de aŭgusto en Visaginas (Litovio) okazos internacia seminario (kun subteno de  la projekto Grundtvig) kaj Internacia Muzika Festivalo Viva Vento 2014. Partoprenos artistoj el Pollando, Italio, Francio, Skotlando, Litovio, Latvio kaj aliaj landoj. Inter la esperantistaj artistoj estas la grupo Asorti, Melono, Platano kaj Zhou-Mack Mafuila. Partoprenos ankaŭ Floréal (Flo) Martorell el EUROKKA/Vinilkosmo.

En la programo

27 aŭg 2014 (merkredo). Seminario

10.00-12.00: Alveno kaj loĝigo

12.00: Vojaĝo al Salakas kaj tagmanĝo

14.30: Programo “Kiel kombini fabelon kaj realecon por eventuale ricevi profiton”

16.30: “Orgeno kaj vokalo – jarcentaj tradicioj” kun Galina Palagina

18.30: Vespermanĝo en Salakas, vojaĝo al Visaginas

19.30: Studo pri folkloraj tradicioj kun la belarusa ensemblo Svitanak

28 aŭg 2014 (ĵaŭdo). Seminario

10.00: Veturado al Zarasai por la trejnado “Laboro en muelejo, farado de

faruno kaj bakado de la pano”; koncerto de pola ensemblo.

13.30: Vojaĝo al la centro de la urbo Zarasai

14.00: Tagmanĝo, koncerto

16.00: Vojaĝo al Ignalina

18.00: Trejnado en la restoracio Romnesa pri bakado de la nacia kuko “Šakotis”

19.00: Vespermanĝo, koncerto de franca grupo

29 aŭg 2014 (vendredo). Internacia Muzika Festivalo Viva Vento 2014

10.00: Trejnado pri kulturaj eventoj en la kulturcentro de Visaginas

12.00: Provludoj

14.00: Tagmanĝo

15.00: Provludoj. Preparado de programo

18.00-23.00: Festivalo “Viva Vento 2014”

Kontaktu la organizanton (Visagino TEKK Espero):

Retpoŝte: asorti3@gmail.com, esperolt@gmail.com

Telefone: +37065789676, +37061210362

Floréal (Flo) Martorell

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton

La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/08/litovio-3/

FESTO 2013: Estis bonega festivalo!
Ĉi-jare la muzika festivalo FESTO okazis la 10–18an de aŭgusto en Kelmis – la iama ĉefurbo de la iama Neŭtrala Moresneto.

Tiu stranga teritorio aperis en 1816, kiam Nederlando kaj Prusio konkurence volis posedi tiean zinkminejon. Post la sendependiĝo de Belgio (1830), Moresneto troviĝis inter Belgio kaj Prusio (poste Germanio). En 1908 Wilhelm Molly proklamis tie la Esperanto-ŝtaton Amikejo, sed la Unua Mondmilito, post kiu la “insulo” ekapartenis al Belgio, forgesigis la historion de Amikejo…

La akceptejo de FESTO malfermiĝis sabate, la 10an de aŭgusto, kaj post la vespermanĝo okazis interkona vespero.

Dimanĉe komenciĝis provludoj, kaj ekfunkciis la libroservo de FEL kaj la diskoservo de Vinilkosmo. La artan programon malfermis la vespera koncerto de Nikolin’, kiu post longa paŭzo revenis sur la Esperantan scenejon kun sia gurdo kaj kun kanzonoj en la franca, valona kaj Esperanto.

Nikolin (Foto: Denis Tombal)

Post la sukcesa koncerto de Nikolin’, Kapriol’! surscenejiĝis, kaj tuj komenciĝis folka balo. La etoso ekflamis, kaj la partoprenantaro plene ĝuis la muzikon kundancante. Feliĉo lumis sur la vizaĝoj de la dancantoj kaj de la artistoj. Unuafoje ni vidis tiom etosigan koncertan balon de Kapriol’! Post la balo la homoj iris al la drinkejo kaj gufujo por daŭrigi la feston.

Kapriol'! (Françoise Eriksen)

La lundan posttagmezon Kapriol’! reaperis kun sia folkdanca ateliero; muzikante ili promenadis en la tuta festejo kaj revenadis en la koncertejon, sekvataj de pluraj partoprenantoj por danci kune en la ejo.

La lundan vesperon komencis Kimo kun sia akordiono (nova kaj elektronika!) kaj gastoj: Roĉjo ĉe fluto, Sebastian (de La kuracistoj) ĉe violono en kelkaj kantoj kaj ĉe ukulelebaso en aliaj; eĉ Jonny M kantis gaste… Pro la kantoj bone konataj la etoso rapide varmiĝis dancigante la homojn.

Post mallonga paŭzo ekkoncertis la brusela artisto Gaëtano, kiu kantis kaj gitaris kun akompano de la basisto Olivier Catala. Lia koncerto estis bonega, kaj la spektantoj gustumis ĉiujn kantojn de Gaëtano plenumitaj per la bela kaj brila voĉo… Post la koncerto Gaëtano iris al tablo por prezenti sian diskon kaj faris multajn subskribojn sur la diskolibretoj. Poste la koncertejo transformiĝis al diskejo por la nokto…

Marde, la 13an, funkciis la salsa ateliero, kiun gvidis Kimo kun la helpo de Meva, kaj la gurda ateliero de Nikolin’. Okazis vizito al la muzeo de Kelmis, al kiu la festanoj iris kun esperantaĵoj kaj muzikiloj kvazaŭ manifestacie. Vespere ĴomArt kaj Nataŝa regalis la ĉeestantaron per emociplena koncerto kun tipe intima etoso, kiun ili scias krei dum siaj spektakloj…

ĴomArt kaj Nataŝa (Foto: Olivier Maury)

Merkredo estis ekskursa tago kun vizitado de Eupen kaj Maastricht; kaj Irek Bobrzak el Varsovia Vento kaptis la okazon por intervjui neekskursemulojn. Vespere okazis plia koncerto de Nikolin’, ĉi-foje nur en Esperanto, kun akompano de Laŭrenzo (gitaro), Omar (ĝembeo) kaj Sebastian (ukulelebaso). Post ŝia elscenejiĝo, la duopo Kajto daŭrigis kun popfolka spektaklo.

Kajto (Foto: Olivier Maury)

La ĵaŭdan matenon, kvazaŭ Kajto dormus ĉesceneje, oni retrovis ilin en kantateliero, kiun sekvis gitarateliero de ĴomArt. Vespere unue Kimo kun Martin Wiese prezentis la plej famajn kantojn el la repertuaro de Amplifiki, al kio la publiko abunde kontribuis en la etosigo… La dua parto, pro la bedaŭrinda neveno de Krio de Morto, pasis kiel internacia miksa koncerto kun pluraj artistoj.

Kimo kaj Martin (Foto: Olivier Maury)

Vendrede, la 16an de aŭgusto, en la unua parto koncertis Martin kun kantoj el sia disko Pli ol nenio kaj kun novaj kantoj el la albumo, aperonta kadre de la Promeskampanjo de Vinilkosmo… Kiel kutime, Martin faris bonan koncerton kaj la publiko ŝatis ĝin.

En la dua parto prezentiĝis la belga triopa punka bando René Binamé (drumo kaj du gitaroj) kun trafaj kaj engaĝitaj liberecanaj tekstoj. Ĉe la tria kanto, esperantigita de Platano, sur la sceno aperis Kvenĉjo, Platano kaj Aleĉjo, kiuj kantis kune la tradukitan version de La vie s’écoule, la vie s’enfuit (Vivo fluas, vivo fuĝas).

Sabato estis la lasta programtago de FESTO antaŭ la dimanĉa adiaŭo kaj disiro. Kaj aldoniĝis pluraj personoj, kiuj venis vendrede por ĝui la etoson de la du lastaj FESTO-tagoj.

La vespero ekis per hiphopa spektaklo de Platano kiu repadis kantojn el la Pafklika epoko kaj novajn kantojn el sia plej nova disko Semoj. La repado fluis laŭ hiphopaj ritmoj, kaj dum la koncerto aperis gaste Omar el Senegalio kaj Jonny M.

Repisto Omar Ndiaye repas kun Platano kaj Johnny M. (Foto: Ivo Miesen)

Sekve Jonny M komencis sian regean koncerton kun DĴ Leo ĉe la muzikmiksado. Tiu koncerto prezentis lian novan albumon Regestilo kaj ĉarmegis la partoprenantaron, kiu kune kun li kantis la rekantaĵojn kaj kelkfoje la tutajn kantojn… Post la sukcesega koncerto de Jonny M, DĴ Leo daŭrigis per diskejo dum la lasta FESTA nokto.

Jonny M koncertas en Kelmis (Foto: Flo!)

Estis bonega festivalo! Homoj alte taksis ĝin kaj estis feliĉaj pro bonaj kondiĉoj kaj programeroj. Ĉiuj plenĝuis la tuton kaj ĉefe la etoson, en kiu miksiĝis en internacia miksaĵo ankaŭ intergeneracia partoprenantaro… Sed tie ĉiuj estis mense junaj!!!

Françoise kaj Flo!

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2013).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №10.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/09/228festo/

FESTO: la programo konturiĝas
FESTO 2013 okazos la 10–18an de aŭgusto 2013 ĉe la Amikejo en la iama Esperanto-ŝtato Moresnet’ en la belga vilaĝo Kelmis kun riĉa programo.

La 10a de aŭgusto estos akcepta tago kun interkona vespero. Dimanĉe, la 11an, okazos la oficiala malfermo de la arta programo. Unuafoje dum tiu festivalo Nikolin’ kun akompano de sia gurdo prezentos kantojn en la valona kaj franc-belga lingvoj. Post ĉi tiu enkonduko komenciĝos folka balo kun la frisa bando Kapriol’! kiu dancigos la homojn, intermiksante kaj plezurigante la partoprenantaron.

Por lundo estas antaŭvidita dancateliero dum la tago, por ke oni povu profiti la ĉeeston de Kapriol’! por lerni tradiciajn folkajn dancojn. Vespere estas programita la fama Kimo (eventuale kun Hotel Desperado), post loka neesperanta bando en la unua parto.

Marde pli intima vespero ekfajrigos kandelojn kun la stokholma popfolka duopo Ĵomart kaj Nataŝa, kaj por fini la vesperon Kimo per sia akordiono dancigos la publikon…

Merkrede Nikolin’ kun gitarakompano de Laŭrenzo prezentos abundan popkanzonan Esperanto-repertuaron. Poste la frislanda duopo Kajto ludos kaj kantos popfolke.

Ĵaŭde ni iros al tute alia muzikstila registro kun la pola metalindustria bando Krio de Morto, kiu ĝis nun maloftege koncertis en Esperantujo krom en ARKONES. Rokuloj, metaluloj kaj alternativuloj havos sian dozon da potencega sono, kvankam la vespero malfermiĝos per rokfolka enkonduko de Martin Wiese (sola, sen La Talpoj).

Vendrede, la 16an, ni restos en la roka etoso kun Martin kaj La Talpoj (konfirmota) kaj roka bando el Belgio aŭ Nederlando.

Sabate, la 17an, Platano repados hiphopaĵojn el sia lasta liberstila albumeto kaj el la albumo planata en la promeskampanjo de Vinilkosmo. Poste venos Jonny M kun DĴ Leo ĉe la muzika mastrumado por kunkanti kun Platano, enkonduke al la propra koncerto, kiu disvolviĝos dancige kun regeaj kantoj el la albumo Ĝojo kaj doloro, aperonta antaŭ FESTO. Fine de la koncerto la ejo transformiĝos al diskejo kiun etosigos DĴ Leo dum la tuta nokto ĝis la tagiĝo…

Dum aliaj noktoj DĴoj vivigos diskejon, dum por trankviluloj servos gufujo kaj Esperanto-kinejo. La taga programo proponos muzikajn atelierojn, ekskursojn, prelegojn, ludojn kaj aliajn programerojn.

Ni nur povas instigi vin aliĝi al FESTO 2013 por ĝui someran festivalecan etoson en la kerno de Eŭropo!

http://alesk.eu/festo2013/aligho/

Flo!

Ĉi tiu artikolo aperis en la aprila-maja kajero de La Ondo de Esperanto (2013).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №4–5.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/05/festo-2/

Patric ekkantis en Esperanto!
Vinilkosmo anoncis pri eldono de nova albumo en Esperanto: Okcitanio.

Floréal Martorell (Flo), la respondenculo de Vinilkosmo, nomis min unu el la “kulpantoj” pri la apero de la disko. Tio ĝojigas kaj timigas min samtempe. Ĝojigas pro tio, ke realiĝis mia delonga revo; timigas, ĉar eble la ideo pri tio, ke mem Patric, fama “trobadoro de Okcitanio”, kiel oni ofte nomas lin, kantu en Esperanto siajn kantojn, ŝajnos al iu “freneza”. Ja Patric neniam estis esperantisto, kaj miaj antaŭaj provoj kantigi lin en Esperanto estis malsukcesaj.

Ĉio ŝanĝiĝis pasintjare, kiam mi kaj Svetlana Smetanina, vicprezidanto de REU, partoprenis en IREM-11 (Interasocia Renkontiĝo de Esperantistoj de Mediteraneo), okazinta en aprilo 2011 en la sudfrancia urbo Seto (Sète).

Antaŭ la vojaĝo mi eldonis en Moskvo la kantaron Okcitanaj kantoj en Esperanto, kun 17 kantoj de Patric kaj kelkaj tradiciaj okcitanaj kantoj, al kiuj Patric donis duan vivon en siaj albumoj. Pri tradukado de la kantoj el la okcitana kaj la franca lingvoj laboris pluraj personoj. Laŭvortajn tradukojn faris rusinoj Svetlana Smetanina, Maria Novikova, Tatjana Loskutova. La ĉefan rolon en tiu ĉi prepara parto ludis francia esperantisto André Andrieu, sen kies kompetenta tradukado, redaktado kaj komentado de la kantotekstoj apenaŭ realiĝus la projekto. Mia tasko estis poezie aranĝi la tradukaĵojn.

Por tiuj, kiu ne estas konataj kun la kantoj de Patric, mi klarigas, ke Patric estas pseŭdonimo de fama okcitana bardo, verkanta kaj plenumanta en la okcitana kaj la franca lingvoj siajn kantojn, kiuj aperis en 18 albumoj. Li koncertas ne nur en Francio, sed ankaŭ en ĉiuj mondopartoj. La unuan fojon Patric aperis en Esperantujo en 1998, kiam li prezentis sian programon en la Nacia vespero de la 83a Universala Kongreso en Montpeliero. Li tiam kantis nur en la naciaj lingvoj, pro kio kongresano plendis en la Kongresa Kuriero: “Kio pleje ĝenis min, estis, ke mi nenion komprenis… Oni certe trovus homon, kiu koncize povus redoni la enhavon…”

Kaj post pluraj jaroj mi neatendite por mi mem decidis “reagi al la plendo” per tradukado de kantoj de Patric. Unue, mi ekde la unua aŭdo estis ravita pro la magiaj melodioj de la kantoj de Patric, kaj tiu amo restis en mia animo por la tuta vivo; due, danke al Interreto mi ekhavis eblecon akiri multajn albumojn de Patric kaj ricevi kune kun la diskoj la tekstojn de la kantoj. Tiel aperis ideo pri kantaro en Esperanto.

Kaj nur en Seto, kie mi konatiĝis kun Patric (li koncertis en IREM-11, kaj JoMo interpretis kelkajn kantojn por la publiko kaj plenumis du kantojn de Patric en Esperanto), aperis ideo pri albumo de Patric en Esperanto. Tiun ĉi ideon subtenis Flo kaj JoMo (Jean-Marc Leclerсq). Estis ili, kiuj sukcesis konvinki Patric-on kanti en Esperanto por la albumo Okcitanio. Krom Patric en la projekto partoprenis grupo de sudfranciaj esperantistoj, organizita de JoMo kiel koruso. Ili kantis kun Patric en tradiciaj popolaj okcitanaj kantoj.

La albumo ĵus aperis. Nun aperis ebleco konatiĝi kun fragmentoj de la registraĵoj kaj mendi la diskon ĉe Vinilkosmo

Diskoservo: http://www.vinilkosmo.com/?disc=vkkd113&lng=e

Elŝutejo (mp3 kaj ogg): http:// www.vinilkosmo-mp3.com/patric-c-76_198.html

Elŝutejo (senperda formato flac): http://cd1d.com/fr/album/okcitanio

Ludmila Novikova

Foto de André Hampartzoumian

Vidu ekzemplon:

Ĝi kantas (Se canta) – Okcitanio – PATRIC по Vinilkosmo

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2012).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №12.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/11/patric/

Esperanto-Kulturpremio 2012 por Floréal Martorell
Wolf-Dietrich Fehrenbacher (urbestro de Aalen), Floréal Martorell (la premiito), Françoise Eriksen (amikino de Flo). Dr. Rainer Kurz (vicprezidanto de FAME). Fotis Karl Heinz Schaeffer

Aalen. – La FAME-fondaĵo por stimulado de internaciaj kompreniloj aljuĝis sian 13an kulturpremion al la konata Esperanto-muzikisto kaj -eldonisto Floréal Martorell el Tuluzo. Tiel oni aprezis la 24-jarajn meritojn de Flo por la kulturo kaj muziko en la lingvo internacia Esperanto.

La Urbestro de Aaalen, Wolf-Dietrich Fehrenbacher, bonvenigis la gastojn kaj alte taksis la gravecon de la muzikkulturo en Esperanto pro ĝia herolda efiko de la internacia idearo, kiun flegas la esperantistoj. Dum la festa matineo en la urba biblioteko Gunnar Fischer, la konata DĴ Kunar kaj GEA-komisiito por moderna Esperanto-muziko, profunde parolis pri la grava rolo de muziko por la movado kaj speciale ties junularo kaj elokvente sukcesis montri, kial ĝuste Flo indas ricevi tiun kulturpremion de la FAME-fondaĵo.

En Esperanto, tute kontraŭe al la aliaj kulturoj, la lingvo kaj ties uzantaro evoluiĝis sur skriba, ne buŝe parolita, bazo kaj propra Esperantokulturo ekestis nur poste: el la identeco de la aplikantoj, kiuj uzis la lingvon en ĉiu ajn kampo. Post longa “periodo de popolkantoj”, en la 1970aj jaroj de la antaŭa jarcento kreiĝis pli kaj pli da populara muziko, kaj en la 1980-aj jaroj ankaŭ la rokmuziko venis al Esperantujo.

Kaj ĝuste tiun evoluon grave akcelis kaj ebligis la franco Floréal Martorell, kiu en 1987, la jubilea jaro de Esperanto, komencis lerni ĝin. kaj tre baldaŭ komencis evoluigi asocion por Esperanto-rokmuziko, kiu fondiĝis en 1988 sub la nomo kaj etikedo EUROKKA. Du jarojn poste li fondis propran eldon-firmaon Vinilkosmo en la vilaĝo Donneville ĉe Tuluzo, kiu tuj avancis al centra rolulo en la merkato pri moderna Esperanto-muziko.

Kial la muziko tiel gravas en la Esperanto-kulturo, la laŭdanto tre bele ilustris: muziko ebligas komunan travivaĵon aŭskultante, ĉu sole ĉu komune, dancante, kantante; ĝi instigas al aktivado, videbligas emociojn, por ke eksteruloj povu kapti la sentitan etoson.

Vinilkosmo prizorgas la Esperanto-muzikon en ĉiuj fazoj de ĝia ekesto: rekvizicio de grupoj, produktado de kompaktdiskoj, surmerkatigo de la eldonaĵoj. Ek de 2001 oni eĉ disponas pri propra studio. La revuo Rok-Gazet’, kies 11 eldonoj aperis ĝis 2003, iĝis la plej grava periodaĵo pri la moderna Esperanto-muziko kaj trovis legantojn en pli ol 80 landoj.

Se oni celas skizi la amplekson de la vivoverko de Flo, oni rigardu en la katalogon de Vinilkosmo: en ĝi listiĝas 45 propraj produktaĵoj kaj -eldonaĵoj de Vinilkosmo, kaj entute 114 kompaktdisk-titoloj (intertempe aperis plia: do jam 46/115). Ke ĉio ĉi ne eblis sen giganta persona engaĝiĝo, tio estas fakto evidenta; ke liaj dankvortoj donas preskaŭ senfinan liston de kunlaborantoj, tio nur substrekas lian personan modestecon.

Kortuŝis, precipe la Germanajn gastojn, la dankvortoj de Floréal, kiu komencis: “Por mi estas emocie, veni ĉi tien kiel amika gasto en frateca etoso…” La sorto de lia familio estas ligita al Germanujo, ĉar dum la dua mondmilito, la patro de lia patrino, hispana respublikano, kiu troviĝis en franca internigejo por hispanaj rifuĝintoj, estis forportita de la nazioj en la koncentrejon Mauthausen kaj pereis tie.

Estas do ne mirinde, ke la tuta muzika laboro de Flo en EUROKKA kaj Vinilkosmo por la Esperantokulturo rekte celas (tion li mem eksplikis en liaj dankvortoj) al interkompreniĝo, unuiĝo kaj paco inter la popoloj en la tuta mondo.

Tial la FAME-fondaĵo kaj la urbo Aalen solene distingis la muzikiston Floréal Martorell per la 13a Esperanto-Kulturpremio de Aalen, kio estas ligita al monpremio de tri mil eŭroj.

Utho Maier

Laŭreatoj de la Esperanto-Kulturpremio

1991	Claude Gacond kaj Itô Kanzi (2 premioj)

1992	Richard Schulz kaj Bruno Vogelmann (2 premiitoj)

1994	Heroldo de Esperanto kaj Spomenka Štimec (2 premiitoj)

1996	Gersi Alfredo Bays (eldonejo Fonto)

1998	Marjorie Boulton

2000	William Auld

2002	ADORU (Adolf Burkhardt, Bernhard Eichkorn, Albrecht Kronenberger)

2004	Muzikgrupo Kajto

2006	Interkultura Centro Herzberg

2008	Internacia Esperanto-Instituto

2010	Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov

2012	Floréal Martorell

Flo kun ĵurnaloj, anoncantaj lian hieraŭan laŭreatiĝon.

Dankesprima parolado de Floréal Martorell

Karaj gesinjoroj kaj samideanoj!

Tiu ĉi premio kortuŝas kaj honoras min antaŭ ĉio persone, ĉar la sorto de mia familio estas iel ligita al Germanujo, kiam dum la dua mondmilito mia avo (la patro de mia patrino), hispana respublikano, kiu troviĝis internigita en franca internigejo por hispanaj rifuĝintoj, estis forportita de la nazioj en la koncentrejon de Mauthausen kaj pereis tie. Por mi estas emocie, veni ĉi tien kiel amika gasto en frateca etoso…

Mi ĝojas ke hodiaŭ eŭropaj popoloj unuiĝis kaj kunvivas pace.

Mia muzika agado pere de EUROKKA kaj Vinilkosmo por Esperanto-kulturo strebe celas ankaŭ interkompreniĝon, unuiĝon, kaj pacon inter la popoloj en la tuta mondo.

La hodiaŭa premia ceremonio venas oficiale valorigi kaj agnoski mian engaĝiĝon de jam 22 jaroj por la disvastigo de Esperanto-muziko.

Kompreneble tiun vojon mi ne faris sola, kaj ĝi eblis nur dank’ al la helpo kaj subteno de multaj homoj, sen kiuj mi sola ne povintus tiom fari.

Hodiaŭ la aktivado en EUROKKA estas koncentrita en la programado de artaj programoj por Esperanto-aranĝoj kaj festivaloj, organizado de turneoj de artistoj, kaj en la restarigo de la Artista Datumbazo.

La muzika agado de Vinilkosmo konsistas ĉefe en la produktado, eldonado, kaj distribuado de muzikaj albumoj de Esperanto-artistoj, pere de la diskoservo kaj pere de la retaj elŝutejoj www.vinilkosmo-mp3.com kaj http://cd1d.com/fr/structure/vinilkosmo-esperanto-muzik-prod (elŝutejo de la federacio de sendependaj eldonejoj en Francio).

La Vinilkosmo-katalogo atingas nun 114 KD-referencojn, el kiuj 45 estas produktitaj kaj/aŭ eldonitaj de Vinilkosmo mem.

Pro ĉi tio mi volas danki:

– Mian familion (patro, patrino, fratoj, infanoj kaj kunulino), kiu subtenis kaj subtenas min.

– La kunlaborantaron, kiu ege helpas por antaŭenpaŝi: Rikardo Cash, Mark Eaton, Christian Laurut, Roel Haveman, Juanjo , Miguel Gutiérrez, Marcelo Redoulez, David Emil Wickström, Gunnar Fischer, Françoise Eriksen, Alekĉjo, Cyrille Poullet, Rogener Pavinski, Jean-Marc Leclercq, Hans-Georg Kaiser, Triboulet. Kaj al ĉiuj, kiuj iel helpas kaj subtenas porokaze aŭ sporade.

Dankegon al ĉiuj artistoj, sen kiuj Vinilkosmo kaj EUROKKA ne ekzistus, artistoj kiuj jam de jaroj kunlaboras kaj sekvas nian laboron. Apartajn dankojn al: Martin Wiese kaj Bertilo Wennergren de Persone, Micke Englund de Amplifiki, Kim Henriksen de Hotel Desperado, JoMo, Nanne kaj Ankie de Kajto, Ĵomart kaj Nataŝa, la tuta muzikistaro de Kaj Tiel Plu, Alejandro Cossavella, Ĵak le Puil, Jacques Yvart, FAMo, Marita kaj Marian de Kapriol’!, Anjo Amika, Mikaelo Bronŝtejn, Glebo Malcev de Piĉismo, Pieĉjo de Dolĉamar, Kris de Kore, Tomio, Anna kaj Karina de La Perdita Generacio, Eterne Rima, Platano de la Pafklik, Solotronik, Amir de Espo Despo, Eric de Inicialoj DC, Denis Rock Tamba kaj Mayoma Diankembo en Kinŝaso, Viktor Lufimpu de Konga Espero, Dido Fundu de Vigla Muziko, Rogener Pavinski kaj Roger Borges de Supernova, Gregoro de Krio de Morto, Zhou-Mack Mafuila, Tone, DĴ Kunar, Espo Diablo, Jonny M, Gijom, kaj plej lastatempe Manŭel, Graciela kaj Guillermo de Amindaj, Anĉjo de Rêverie kaj Patric.

Dankon al la organizoj UEA, TEJO, SAT, SAT-Amikaro kaj FEL, kiuj subtenas kaj apogas nian kulturan agadon por Esperanto, kaj al la Esperanto-asocioj kaj kluboj pro subteno, kaj kiuj invitas artistojn por siaj kongresoj, renkontiĝoj kaj kulturaj aranĝoj.

Dankon al Łukasz de TEJO, Marek kaj Peter de E@i, Veronika de Muzaiko kaj Claude Nourmont de UEA pro kunlaborado kaj projektoj, interalie por la restarigo de la Artista Datumbazo http://artista.ikso.net.

Dankon al ĉiuj radio-programoj, podkastoj kaj retradioj, kiuj informas kaj diskonigas pri niaj eldonaĵoj: Pola Radio, Ĉina Radio Internacia, Radio Havano Kubo, Radio ZZZ, Liberecana Radio en Parizo, Radio Verda, Varsovia Vento, Radio Aktiva, Muzaiko kaj aliaj, kiuj varbas por la Esperanto-Muziko.

Dankon al la gazetoj kaj revuoj, kiuj regule informas pri Esperanto-muziko kaj recenzas albumojn eldonitajn de Vinilkosmo, speciale al La Ondo de Esperanto, Kontakto, La Kancerkliniko, La Sago, Le Monde de l’Espéranto, Espéranto Info kaj aliaj kiuj informas pri la Esperanto-muziko.

Apartan dankon ankaŭ al Esperanto-festivaloj kiaj KEF kaj FESTO pro la pluvivigo de la muzika Esperanto-kulturo.

Grandan dankon ankaŭ al ĉiuj muzikŝatantoj, kiuj jam de jaroj fidele subtenas nian kulturan agadon aĉetante niajn produktitajn, eldonitajn, kaj distribuatajn muzikalbumojn.

Sen la muzikŝatantoj kiuj subtenas kaj uzas Esperanto-muzikon, ne ekzistus la muzika Esperanto-kulturo.

Fine korajn dankojn al FAME-fondaĵo, la Aalena Esperanto-Grupo, urbodomo de Aalen kaj la urba biblioteko de Aalen pro la transdono de tiu ĉi premio, kiu alvenas en ĝusta momento de akra krizo kaj post kiam Vinilkosmo suferis pro incendio kiu kaŭzis gravajn damaĝojn.

La premio estos rekte uzita por plenumi novajn albumprojektojn, kiujn ni anoncis kadre de la antaŭnelonge lanĉita Promeskampanjo.

Kiel danka donaco pro via invito kaj akcepto en ĉi tiu festo organizita en via urbo, mi transdonas al vi por la biblioteko ĉi tiun kolekton de diskoj eldonitaj de Vinilkosmo por ke la aalenanoj povu malkovri kaj ĝui Esperanto-muzikon.

La diskojn kiuj eldoniĝos dank’ al via premia subteno ni sendos tra FAME-fondaĵo.

Elkoran dankon!

Floréal Martorell

FAME-Premio 2012

Floréal Martorell estis varme akceptita de Karl Heinz Schaeffer en la flughaveno de Stuttgart sabate la 27a de oktobro 2012. Mirige neĝis abunde – vera kontrasto kun la dolĉa aŭtuno kiu ankoraŭ regis en suda Francio antaŭ flugi al Germanio! Karl Heinz Schaeffer ŝoforis ĝis Aalen en bela hotelo, meze de belega pejzaĝo, piede de la germana Ĵuraso kovrita de tute blanka arbaro.

Vespere ili estis atendintaj de la Aalena Esperanto-grupo, en fama picejo de la urbo kie la tre afabla estro ne kaŝas sian intereson por Esperanto kaj por tiuj kiuj parolas ĝin. Notindas ke la loka grupo tien iras regule post la ĉiusemajnaj kursoj.

Dimanĉe matene Floréal estis akompanata ĝis la urba biblioteko kie perfekte disvolviĝis la premia ceremonio.

Antaŭ ĉio li povis malkovri la grandan Germanan Esperanto-Bibliotekon kun granda kolekto da libroj, revuoj kaj gazetoj en Esperanto, kio igas referencon de tiu loko por la esperantistoj kiuj volas fari esplorojn aŭ por tiuj kiuj volas malkovri la riĉecon de tiu lingvo.

Post kiam la multnombra partoprenantaro alvenis kaj instaliĝis ĉirkaŭ tagmeze, muzika momento fare de du junaj geviolonistoj enkondukis la ceremonion. Post tio alvenis la momento por tre honorigaj agnoskaj paroladoj pri la meritoj de la agado de Floréal, la fondinto de la eldonejo Vinilkosmo.

Unue estis parolado de la urbestro de Aalen, kiu vigle subtenas Esperanton, interalie pere de la tre varma akcepto, kiun li rezervas por la personoj, kiuj ricevas la premion de FAME-fondaĵo asignatan ĉiun duan jaron, kaj ankaŭ pere de la spaco disponigita por la Germana Esperanto-Biblioteko ene de la urba biblioteko.

Poste estis la vico de omaĝo farita de Rainer Kurtz kiel reprezentanto de FAME-fondaĵo, kaj fine la urbestro kune kun la reprezentanto de FAME Fondaĵo transdonis la premian ĉekon de 3000 eŭroj al Floréal.

Post la transdono Gunnar Fischer amplekse prezentis la historion de Esperanto-muziko kaj de Vinilkosmo, klarigante la evoluon, laŭdante la laboron de Floréal kaj menciante la aktualajn malfacilaĵojn pro la disko-krizo, ktp…

Sekve Floréal esprimis siajn dankojn antaŭ la tuta ĉeestantaro por ĉiuj, kiuj organizis tiun premian feston kaj akcepton en Aalen, al ĉiu ĉeestanto, inter kiuj ne malmultaj venis de fore, kaj al multnombraj artistoj kaj kunlaborantoj, kiuj alportas konstante valoregan helpon por vivigi la eldonejon. Kun granda emocio li ricevis la premion, kiu ebligos la daŭrigadon de la albumprojektoj planitaj, kaj por danki li donacis kolekton de diskoj por la Germana Esperanto-Biblioteko de Aalen.

Per muziko finiĝis ĉi tiu grava ceremonio pri kiu ankaŭ raportis ĵurnalistoj de la urbo. Sekvis tre abunda kaj bongustega bufedo, kiun regalis la urbestraro, kaj kiu ebligis komunan interkonatiĝon kaj interŝanĝon de la partoprenantaro. Fine de la festeno Floréal faris prezenton de la Vinilkosmo-retejoj kaj dum horo faris muzikkvizon disaŭdigante Esperanto-muzikon por fermi tiun premian festotagon.

Lunde matene antaŭ reveni al la flugaveno de Stuttgart, okazis tre bona gvidita vizito de Aalen fare de Karl Heinz Schaeffer malkovrinta la historian kaj kulturan riĉecon de la urbo.

Li foriris kun multaj belaj memoraĵoj de tiu mallonga sed intensa ĉeesto en la belega germana urbo.

Françoise Eriksen

Legu ankaŭ:

– La 12a Esperanto-Kulturpremio de Aalen (2010)

– Dankparolado okaze de la transdono de la 12a Esperanto-kulturpremio de Aalen

Ĝi estas artikolo el la decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2012).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №12.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/11/fame2012/