7 Septembro 2016 de AlKo
Steele, Trevor. Dio ne havas eklezion: Originala romano. – Antverpeno: FEL, 2015. – 168 p. Internacie konata foto-ĵurnalisto veturas al la fikcia insulo Hakilule (kiu troviĝas en la nefikcia Polinezio), ĉar tie okazis cunama katastrofo. Raportante pri la tragedio li samtempe konatiĝas kun insulanoj. Li rimarkas, ke kristanoj kaj animistoj sur la insulo havas nesupozeble [...]
29 Majo 2015 de AlKo
Babilado de maljuna provincano Gates, Ronald Cecil. Briĝo kun veneno: [Originala novelo]. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2014. – 92 p. Briĝo kun veneno (pli ĝuste – kun venero)… Respondante al la plej lasta ĉapitro de l’ romano – “Ĉu vi solvos la enigmon pli rapide ol Elis kaj Tomson?” – mi, sen eta mensogo, respondas [...]
22 Marto 2015 de AlKo
Steele, Trevor. Konvinka kamuflaĵo: Aŭtobiografio. – Antverpeno: FEL, 2014. – 272 p., il. Trevor Steele, “vivanta klasikulo”, aŭtoro de pluraj seriozaj romanoj, prezentas al publiko sian membiografion, kun iom stranga titolo Konvinka kamuflaĵo. La titolon, tamen, klarigas kaj pravigas la prefaco, kie la aŭtoro skribas, interalie: “Se foje mi bedaŭras la rutinecon de mia komforta [...]
9 Februaro 2013 de AlKo
Desmet’, Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il. La moderna lingvoscienco nombras multajn tipojn de vortaroj. Tiuj povas esti enciklopediaj aŭ lingvistikaj, unu- aŭ kelklingvaj, historiaj aŭ modernlingvaj… Ili povas prezenti ne vortojn, sed pli etajn elementojn, morfemojn. Aŭ male – vortokunmetojn, idiomaĵojn. Sed preskaŭ ĉiam la [...]
27 Marto 2012 de AlKo
La redakcio de La Ondo sendis al pluraj eldonejoj demandon pri eldonaĵoj, aperontaj en la 2012a jaro. Preskaŭ ĉiuj volonte konsentis respondi, dum kelkaj skribis, ke ili ne havas eldonplanon aŭ preferas ne diskonigi ĝin. Kaj nun konatiĝu kun la subaj listoj kaj planu viajn aĉetojn.
30 Septembro 2011 de AlKo
Ĉi tiu artikolo aperis en Nia trezoro – kleriga rubriko de La Ondo de Esperanto en kiu ĉi-jare estas prezentataj plej gravaj Esperanto-eldonejoj. Sidas mi en la plej luma, plej vasta kaj plej agrabla ĉambro de la Antverpena Esperantocentro. Dekstre de mia skribtablo, kun, kompreneble, komputilo estas impona librobretaro, kun multaj libroj. Tri el la [...]