La Balta Ondo » filmoj

Internacia Pedagogia Film-Festivalo de ILEI
Internacia Pedagogia Film-Festivalo de ILEI (IPEFF) trovas sian lokon en la Jaro de la Lernanto, lanĉita de UEA kaj ILEI en julio 2016.

Celoj

Kolekti filmetojn pri la lingvo; tiuj filmetoj estos utilaj lerniloj.

Allogi junulojn al kreado kaj pripensado pri transdono de scioj.

Du kategorioj

Kategorio “lingvo”. Maksimuma daŭro: unu minuto

Kategorio “interkultura harmonio”. Maksimuma daŭro: tri minutoj

Ekzemploj

En la kategorio “lingvo” oni povus prezenti jenon: ĉevalo, ĉevalino, ĉevalido, ĉevalejo; poste hundo, hundino, hundido, hundejo, ktp. Oni povus prezenti jenon, kun kalendaro: mi trinkis, mi trinkas, mi trinkos… En la kategorio “interkultura harmonio” oni povus rakonti kortuŝan epizodon inter blankula infano helpata de nigrula persono, aŭ ian renkontiĝon inter diversetnaj personoj….

Premioj

Unua premio en ĉiu kategorio: 200 eŭroj.

Dua premio en ĉiu kategorio: 100 eŭroj.

Rajtas partopreni ĉiuj: profesiaj kaj amatoraj reĝisoroj, filmŝatantoj, fotistoj, ĵurnalistoj kaj kreemaj homoj el la tuta mondo. Ne nur esperantistoj, sed ankaŭ neesperantistoj.

La aliĝo al la konkurso estas senpaga.

Limdato por sendi filmojn estas la 30a de aprilo 2017.

La filmo estu en la formato MPG-4, MP4

La filmo ne devas havi pli ol 100 MB.

Elŝutu la plenan regularon en la retejo de ILEI.

Filmkonkurso pri amikeco en UK
Universalaj Kongresoj estas bona okazo por renkonti geamikojn kaj ekhavi novajn. Por doni atenton al la kongresaj amikecoj, kadre de la Semajno de Internacia Amikeco UEA okazigas konkurson pri amatoraj filmoj kiuj traktas tiun fenomenon. Aŭtoroj de la plej popularaj filmetoj gajnos senpagan kongresaliĝon por sia amiko.

Ĉu vi konatiĝis kun nova amiko en Universala Kongreso? Ĉu vi renkontis aŭ planas renkonti viajn geamikojn en UK? Ĉu vi havas kortuŝajn aŭ frenezajn rememorojn el la kongreso? Rakontu pri tio!

La konkurso okazos en la sociretejo Facebook, kie la gajnintojn elektos la publiko: la premion ricevos aŭtoroj de la plej popularaj filmoj. La aliĝo al la konkurso estas senpaga kaj ĝi okazas aŭtomate post la aldono de la kradvorto #uk2016amikeco. La filmojn oni povas alŝuti ĝis la 31a de marto 2016. La gajnintoj – kolektintoj de la plej multaj ŝatoklakoj – estos anoncitaj la 4an de aprilo 2016.

En la konkurso povas partopreni ĉiu interesito. Ne gravas la tekniko – la filmo povas esti kolora aŭ nigra-blanka, ankaŭ registrita per poŝtelefono. Tamen, ĝi devas esti en Esperanto kaj ĝia daŭro ne povas superi tri minutojn. Ĉiu povas anonci por la konkurso plurajn filmetojn.

UEA atribuos du premiojn, kondiĉe ke en la konkurso partoprenos almenaŭ 25 filmoj. Se oni anoncos por la konkurso pli ol 50 filmojn, estos elektitaj tri gajnintoj. La regularo de la konkurso estas konsultebla en la LKK-retejo de la 101a Universala Kongreso.

Fonto: Gazetata Komuniko de UEA, 2016, №606.

Subteksti videojn rete per Amara
La fama video-retejo YouTube havas la eblon aldoni subtekstojn al videoj. Sed tion povas fari nur la alŝutinto de la video. Do kion fari, se vi trovas interesan videon kaj volas subteksti ĝin en Esperanto (aŭ ajna alia lingvo)? Unu bona maniero solvi tion estas la retejo Amara. Ĝi estas multlingva kaj parte tradukita al Esperanto.

La unua paŝo estas krei konton. Poste vi povas komenci subteksti: alklaku “Subteksti videon” kaj algluu ligilon al video. Aperas paĝo kun la video kaj listo de lingvoj (ankoraŭ malplena). Alklaku “Aldoni novan lingvon”; tie vi devas elekti la originalan lingvon de la video kaj la lingvon, al kiu vi volas subteksti ĝin. Bone estas unue subteksti ĝin en la originala lingvo: tio povas esti utila por surduloj kaj por la homoj, kiuj poste tradukos la subtekstojn al aliaj lingvoj.

Tiam malfermiĝas la subtekst-interfaco de Amara. Ĝi konsistas el tri paŝoj:

1. Tajpu tion, kion vi aŭdas. Vi ne devas zorgi pri daŭro aŭ tempigo de subtekstoj, nur gravas la teksto.

2. Ĝustigu la tempon de la subtekstoj. Tion eblas fari per templinio.

3. Rekontrolu kaj korektu. Post tio eblas publikigi la subtekstojn.

Kompreneble, en ajna momento eblas konservi nefinitan laboron por daŭrigi ĝin poste. La interfaco estas sufiĉe simpla:  ĉio estas bone klarigita. Vi povas poste per la sama metodo aldoni subtekstojn en aliaj lingvoj sed granda simpligo estas, ke subtekstoj jam estas tempe aranĝitaj: ne necesas fari tion por ĉiuj lingvoj. La video aperas en la datumbazo de Amara, kaj tiel ajna uzanto povas traduki la videon.

Krome, la retejo proponas HTML-kodon por afiŝi la videon kun la subtekstoj en via retejo.

Matthieu Desplantes

E@I-dungito

Ĉi tiu artikolo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2015).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №2.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/02/ei/

Kiel verki kaj uzi subtekstojn por filmoj
En la lastaj jaroj aperis en Esperanto subtekstoj por nacilingvaj filmoj. Tio estas tre bona maniero diskonigi sian kulturon, kaj eble ankaŭ vi volos subtekstigi viajn ŝatatajn filmojn.

Plej ofte video kaj subtekstoj estas en apartaj dosieroj. La subteksta dosiero ĝenerale havas la finaĵon .srt aŭ .ass kaj estas nura teksta dosiero konsistanta el ĉiuj subtekstoj kun ties daŭroj kaj pozicioj. Se vi jam havas alilingvajn subtekstojn por tiu filmo, vi povas simple malfermi la dosieron kaj traduki la tekston al Esperanto (simple reskribu la nunan lingvoversion, tamen konservu la ekzistantajn tempo-indikojn de unuopaj subtekstoj – tio ŝparos al vi vian tempon por agordado de la tempo al la bildo/parolo. Tamen prefere poste provrigardu kaj reagordu la tempon, foje la traduko estas pli/malpli longa ol la originala subteksto).

Se vi volas mem krei la subtekstojn dekomence, ekzistas multaj programoj por tio. Rekomendindaj estas “Aegisub”, disponebla por ĉiuj operaciumoj, kaj “Subtitle editor” por Linukso, ambaŭ facile troveblaj per reta serĉilo. La funkciado estas simila: ŝargu videon, kaj la programo povos bildigi ĝian sonon en formo de ondo, sur kiu vi povas aranĝi la pozicion de ĉiu subteksto. Kiam vi konservos vian subtekstan dosieron, elektu la signaron UTF-8.

Ne traduku laŭvorte, ĉar subteksto estas ĝenerale pli mallonga ol la parola teksto. Por ĉiu subteksto, evitu skribi pli ol du liniojn kaj pli ol 15 signojn en sekundo; la spektanto havu tempon legi, kaj la ekrano ne estu tekstokovrita.

Spekti filmon kun subtekstoj estas multe pli simple ol krei ilin. Multegaj programoj ekzistas por spekti videojn. Unu el la plej uzataj estas VLC, disponebla por ĉiuj operaciumoj. Se la video- kaj subtekstodosierojn havas la saman nomon kaj estas en la sama dosierujo, la filmo aŭtomate aperos kun la subtekstoj. Alie, komencu spekti la videon kaj ŝovu la subtekstan dosieron al la VLC-fenestro.

Bonan spektadon!

Matthieu Desplantes

E@I-volontulo

Ĉi tiu artikolo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2014).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №2.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/02/232ei/

Fatraso, Kanibalo kaj Damaĝantoj
La 34a Moskva Internacia Kinofestivalo (MIKF) el la oficiala vidpunkto fariĝis triumfa por la britia kino. Estis du konkursoj por ludfilmoj (la ĉefa kaj Perspektivoj), kaj en ambaŭ venkis reprezentantoj de Britio: respektive Junkhearts (la tradukon de ĉi vorto ni traktu aparte en sekva alineo) kaj The Wreckers (La damaĝantoj). Krome la ĉefrolulo en Junkhearts Eddie Marsan ricevis premion por la plej bona vira rolo, kaj en la konkurso de dokumentaj filmoj venkis Searching for Sugarman (Serĉante Sugarman-on), kie Britio estis unu el kunproduktantoj. La menciitaj rezultoj de la ĉefa konkurso estas des pli mirindaj, ĉar du aliajn tieajn premiojn – por la plej bonaj reĝisoro (Andrej Proŝkin) kaj virina rolo (Roza Ĥajrullina) prenis la rusia filmo Orda (La hordo). Estis tre nekutima decidmaniero de la ĵurio, ĉi-foje prezidata de la brazila klasikulo Héctor Babenco, ne ĉar Junkhearts kaj La hordo ne meritas la premiojn, sed ĉar nun ŝajnas, ke la aliaj konkurintoj estas ne tre altnivelaj. Tradicie ĉiujn kvar premiojn de la ĉefa konkurso ricevas malsamaj filmoj, do entute kvar. Ĉi-foje estis duoble malpli, kvankam estis kroma premio “Speciala mencio”.

Do, la plej bona filmo fariĝis Junkhearts. Unue, ni provu traduki la titolon. Ruslingve la filmo nomiĝas Отбросы (Fatraso, forĵetaĵo), kio fakte estas “junk” en la angla. Sed ial en la rusa traduko estis neglektita la vorto “hearts” (koroj). Probable tio okazis ĉar ne estas facile diri bele en la rusa Fatrasaj koroj. Ni do uzu ĉi tiun varianton, kvankam tiu en la rusa ankaŭ estas trafa, ĉar la vorto “отбросы” krom la forĵetendaj objektoj signifas ankaŭ homojn, “la sociajn restaĵojn”. Ĝuste pri tiuj temas en Fatrasaj koroj. Frank, ekssoldato, estas turmentata de la pasinteco, kiam li faris fatalan kaj nekorekteblan eraron – dum militservado li neintence mortigis virinon kaj etan infanon. Por regajni iom da viva energio li proponas al senhejma junulino Linnet ekloĝi en sia hejmo. Iuj postaj eventoj estaj prognozeblaj, iuj ne, sed ĝenerale Fatrasaj koroj lasas fortegan impreson, kaj Eddie Marsan (Frank) tute prave estis honorita de la ĵurio.

La hordo rakontas pri la 14a jarcento kaj la potenco de La Ora Hordo, tiutempe reganta en la plejparto de Eŭroazio. La baza temo estas neatendita blindiĝo de la ĥanino Tajdula. La moskva metropolito kaj miraklofaranto Aleksio estas vokita por kuraci ŝin, kaj de tio dependas la sorto de la tuta Moskva princlando. Tre bona filmo, rekonstruanta la spiriton de la oriento, tiamaj intrigoj kaj mezepoka krueleco.

La “Specialan mencion” ricevis la meksika filmo Fecha de caducidad (Validofino) – historio de la morto de viro, kiu (la historio) estas montrata de tri vidpunktoj – lia patrino, ŝia najbarino kaj alia viro, kiu estas suspektata je la mortigo. La kinaĵo ne estas tre elstara, tamen estas tre ĝojiga, ke la konkurson partoprenis filmo el Meksiko, des pli – reĝisorita de tre talenta virino (Kenya Marquez).

Krome memorfiksiĝis la italia A.C.A.B. (All Cops Are Bastard – Ĉiuj policistoj estas bastardoj), rakontanta pri ĉiutaga vivo kaj laboro de policista draŝbrigado, batalanta kontraŭ futbalaj miszelotoj, eksterleĝaj enmigrintoj kaj aliaj. Bonega flanko de la filmo estas, ke neniu estas montrita plene prava kaj plene malprava. La vero estas ie meze, sed plurajn problemojn kaŭzas ŝtato, kiu foje devigas konduti foje tute absurde.

La pollanda 80 milionoj kaj la hungaria As ajto (La pordo) tradicie por MIKF prezentis temojn el la socialisma pasinteco de la landoj. La finna Vuosaari kaj la estonia Üksik saar (Soleca insulo) ambaŭ estas miksaĵoj de historioj pri sufiĉe akraj problemoj de la nunaj homoj.

Multe priparolata iĝis la kroata Ljudožder vegetarijanac (Kanibalo-vegetarano). La filmo levas ne tre novan temon de malleĝaj abortigoj, kaj Kanibalo ne ricevus sian porcion da atento, se ne estus detale filmita sceno de abortigo – spektantoj vidas, kion la doktoro faras kaj kio poste kuŝas en la kirurgia telero – aspektas ege imprese kaj ŝokige. Sed ĉu bezonate?

Kiel dirite, la konkurson Perspektivoj gajnis La damaĝantoj – historio de geedzoj, subite malkovrantaj mensogon, kiu preskaŭ ruinigas iliajn rilatojn. La filmo apenaŭ estas la plej forta inter ĉiuj montritaj, sed sendube la ĵurion impresis la nun treege fama aktoro Benedict Cumberbatch, ĉefrolanta en La damaĝantoj. Do tia aljuĝo de la ĉefpremio estis iusence simbola gesto.

Eksterkonkurse furoregis la usona Moonrise kingdom (La plenluna reĝlando), kortuŝa kaj samtempe amuzega historio de du adoleskantoj, kiujn gardas adoltoj, kaj (denove!) britia The angels’ share (La anĝela parto), ironia komedio pri kvar skotaj duonkrimaj malsukcesuloj, kiuj strebas iel ŝanĝi siajn vivojn.

Konstantaj legantoj de niaj revuoj memoras, ke pasintjare la ĉefan premion gajnis hispania filmo La ondoj. Estas agrable anonci, ke rusianoj povos spekti ĝin la 15an de julio en la televidkanalo Kultura je la 23:35.

Grigorij Arosev

En nia retejo estas artikoloj de Grigorij Arosev pri du antaŭaj festivaloj

MIKF-33 (2011)

MIKF-32 (2010)

Ĉi tiu artikolo aperos en la duobla aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2012).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №8–9.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/07/215mikf/

Festo de la Esperanta kinarto
Kiom da filmoj en Esperanto vi spektis? La facila demando kaŭzas ĉe averaĝa esperantisto malfacilajn pripensojn. Mi dubas, ke tiu kvanto superos kvin. Bedaŭrinde, kinarto estas neglektata de la Esperanto-komunumo, kiu daŭre vivas en la teksta mondo. Kaj la tekstoj jam dum kelkaj jardekoj ne havas influon al eksteraj homamasoj.

La modernaj teknologioj kaj modernaj manieroj de distribuado permesas al amatoroj krei kaj distribui aŭdvidan kulturon. Kaj foje evidentiĝas, ke ne grandaj filmoproduktantoj, sed jam kutima interreto liveras al ni aparte talentajn homojn, kiuj inspiras aliajn ktp.

Ĉu eble valoroj, kiujn propagandas esperantistoj, jam meritis esti esprimataj per movbildoj?

La krea unuiĝo Filmoj sen limoj estis kreita ĝuste por krei modernajn aŭdvidajn materialojn komence surbaze de jam kreitaj verkoj kaj poste krei proprajn filmojn.

Kiel logika kaj natura daŭrigo de la dujara agado de Filmoj sen limoj naskiĝis projekto okazigi la unuan Esperantan Kinofestivalon. La evento neniam antaŭe okazinta en Esperantujo devis plenumi kelkajn celojn: unue, motivigi esperantistojn krei videan materialon; due, kolekti kaj prezenti modernajn filmojn pri kaj en Esperanto; trie, rompi la ekzistantajn stereotipojn kaj imagon pri la mondo de esperantistoj kaj neesperantistoj. Do, la kinofestivalo okazis de la 10a ĝis la 13a de julio 2011 en San-Paŭlo (Brazilo) dum tri samtempaj grandaj kongresoj: Tutamerika Kongreso de Esperanto (TAKE), Brazila Kongreso de Esperanto (BKE) kaj Brazila Esperantista Junulara Kongreso (BEJK).

De la 1a de aprilo ĝis la 20a de junio 2011 ĉiu deziranto povis partopreni konkurson kaj produkti videojn kun daŭro 5, 15 aŭ 30 sekundoj. Tiuj filmoj konsistigis la konkursan programon de la kinofestivalo. Dum du monatoj ni ricevis 21 videojn el 13 landoj.

Pri la nekonkursaj filmoj ne estis manko al ni, kiel eventuale oni povus imagi. Ni sukcesis kolekti 15 filmojn el sep landoj.

La ĉefa temo de la malferma kaj ferma filmoj estis la aspekto de Esperanto kaj Esperanto-komunumo per la okuloj de neesperantistaj filmoproduktantoj. La dokumenta filmo The Universal Language (La Universala Lingvo) de la usona reĝisoro Sam Green, aŭtoro de Utopio en kvar movimentoj, prezentis la ideon de internacia lingvo pere de intervjuoj kun esperantistoj, ĉefe filmitaj dum la 92a Universala Kongreso en Jokohamo, kaj famaj esperantistoj kiel Humphrey Tonkin kaj Renato Corsetti. La filmo montris sian aktualecon kaj diferencon inter la imagoj de esperantistoj kaj deekstera aspekto. La kongresa publiko splitiĝis je du partoj: ŝatantoj kaj malŝatantoj de la filmo. Post la filmoprezento okazis sufiĉe interesa diskuto inter la spektantoj pri la temo Ĉu esperantistoj trompas sin?

La ferma dokumenta filmo Esperanto de franca reĝisoro Dominique Gautier, farita laŭ mendo de Sennacieca Asocio Tutmonda, enhavis ĉion por kontentigi la mendanton. Ĝi prezentis alian vidpunkton pri Esperanto, ĝuste tiun, kiun ni kutimas aŭdi de esperantistoj, en Esperantaj revuoj kaj dissendolistoj. Ankaŭ ĉi tiu filmo vekis diskuton inter ĉeestantoj. Kaj ni esperas, ke baldaŭ ĉiu deziranto povus kompari tiujn filmojn.

La mallongaj ludfilmoj Conlang: the movie (Planlingvo: la filmo) de usona reĝisorino Marta Masferrer, Que sera, sera de norvega reĝisoro Geir Greni, Senmova de turkia reĝisorino Tuğçe Madayanti Sen, profesie produktitaj dum la lasta tempo, enhavas temojn pri Esperanto kaj esperantistoj. La unuan fojon oni povis spekti la unuan profesian animacian mallongan filmon Ĉapeloj de Simmon Keith Barney el Usono sur granda ekrano.

La programon de naciaj filmoj konsistigis la novega dokumenta filmo Polaj Spuroj de Rogener Pavinski (Brazilo), kiu, laŭ nia opinio, meritas ĉeeston de naciaj kaj internaciaj kinofestivaloj; ĝi prezentis la historion de polaj enmigrintoj en Argentino dum la dua mondmilito. Alia dokumenta filmo Ja tair ja tajer, Vojaĝo en Palestino prezentis la longdaŭran israelan-palestinan konflikton de la malofte aŭdata vidpunkto de palestinanoj. Multaj spektantoj diris, ke la filmo ŝanĝis ilian opinion pri la konflikto.

La arta programo konsistis el ne malpli interesaj filmoj. Atako de lunaj zombioj de la usona reĝisoro Christopher R. Mihm estis dublita en Esperanto. Ĝin prezentis en la kinofestivalo Duncan Charters, kiu dublis unu rolulon en Esperanton. Mallongaj filmoj de la germana reĝisoro Martin Schreier ne nur vekis intereson de la spektantoj, sed eĉ la plendon pri tio, ke estis prezentita erotika filmo kun subtekstoj en Esperanto.

Per tiu kolekto de mallongaj filmoj ni tute neatendite rompis la stereotipon pri tio, ke Esperanto estas sankta lingvo, lingvo por bonaĵoj kaj pozitivaj temoj. Kaj pri tio ni plenkore fieras.

La pinto de la festivalo iĝis la 40-minuta arta danca filmo The Cost of Living (La kosto de vivado) de la brita reĝisoro Lloyd Newson. La filmo estis varme akceptita pro ĝia nekutima prezento de aktualaj temoj pri diskriminacio de handikapuloj, samseksemuloj kaj liberaj artistoj.

Al la festivalo venis filmoprodukta kompanio SET Cavalheiro, kiu konsistas el la filma Esperanto-familio Cavalheiro. La patro Pedro Cavalheiro estas fama brazila esperantisto, tradukisto kaj artemulo, Olavo Cavalheiro estas aktoro, kaj Heitor Cavalheiro estas fakulo pri specialaj efektoj. Olavo kaj Heitor estas denaskaj esperantistoj. Dum viva renkonto kun ili ducento da kongresanoj eksciis multon interesan pri filmoproduktado en Brazilo, spektis vivajn specialajn efektojn: sekuran flamon, artefaritan neĝon, flugantan junulinon k. a.

Krom distrajn programerojn la partoprenantoj povis viziti kadre de la programoj de TAKE kaj BEJK prezenton de Verda Filmejo, metiejon pri subtekstigado, prelegon pri problemoj de aŭtoraj rajtoj kaj libera kulturo kaj la interagan metiejon Esperanta kinarto. La plej kreema arto.

Malgraŭ kelkaj malglataĵoj la spektantoj estis ravitaj, kaj en siaj enketaj respondoj ili vidas la aranĝon memstara arta kultura evento kun diversspecaj artaj metiejoj kaj prezentoj.

La kinofestivalo ne povus okazi sen helpo de niaj partneroj. Ni kore dankas al TEJO kaj E@I pro la subteno de la konkursa programo, al la germana fondaĵo FAME kaj privataj personoj, inter kiuj estas Jader Rodrigues da Silva (Brazilo), pro la subteno al la nekonkursa programo. Dum la tuta periodo de la konkurso de Esperanta Kinofestivalo nin informade subtenis la podkasto Varsovia Vento kaj la revuo Kontakto.

La organizantoj estas kontentaj kaj jam esploras la lokon por la sekva Esperanta Kinofestivalo. Ĉu ĝi okazos? Tio dependas de esperantistoj kaj de entuziasmo de ĝiaj organizantoj, sed jam nun ni povas diri, ke la evento povus montri Esperanto-movadon per aliaj rimedoj al la ekstera mondo, kiu kutimiĝis al profesiaj aŭdvidaj materialoj.

Longas la vojo de Esperanta kinarto al profesiaj filmoj, sed ni esperas, ke tio okazos iam en la proksima estonteco. Ni devas kolekti niajn fortojn por efektivigi plej kuraĝajn ideojn. Ĉiu el ni povas helpi kaj krei laŭ sia kapablo kaj maniero. La tempo venis.

Aleksander Osincev

Ĉi tiu teksto aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto.

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №10 (204).

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2011/09/kinofest/

En “La Ondo” pri “La ondoj”
Revueto pri la 33a Moskva Internacia Kinofestivalo

Se pasintjare unu el la ĉefaj festivalaj tendencoj estis “provo lerni de la pasinto” — en pli ol plejparto de la konkursaj filmoj en 2010 temis pri la socialisma epoko, ĉi-jare estis preskaŭ oficiale deklarita, ke la ĉeftemo estas “reveno”. Sendube la menciita fenomeno estas tre multfaceta, kaj oni povas atribui ĝin preskaŭ al ĉiu kinaĵo, sed la festivalo liveris vere “revenajn” pecojn. Pri ĉiuj oni povas verki apartan eseon, ĉar ĉiuj meritas, sed ni provu limigi nin per mallongaj revuetoj.

Ni komencu per la hungara-rumana filmo, kiu ja titoliĝas La reveno (Visszatérés, reĝ. Judit Elek). Katrina, mezaĝa juda virino, kune kun la familio aŭte veturas al sia patrujo — kie ŝi antaŭ multaj jaroj estis mirakle savita, ĉar ĉiuj ŝiaj parencoj estis portitaj al Auschwitz. La edzo de Katrina esperas, ke tiu vojaĝo iom trankviligas ŝian animon. La reveno ne estas aparte elstara filmo, ne laste pro la jam tre uzita temo de militaj koncentrejoj, sed ĝi estas tre sincera kaj multemocia.

La itala filmo La facila vivo (La vita facile, reĝ. Lucio Pellegrini) rakontas pri iom alispeca reveno — pri kuracisto Mario, kiu ne estis tre honesta en financaj aferoj kaj pro tio fuĝis el Romo en Afrikon, kie li laboras ĉe volontula misio. Sed Mario ne volas reveni kaj restas en Afriko, kvankam li konstante konversacias kun siaj amikoj: ĉu reveni aŭ ne? La filmo estas tute profesie farita, kun sufiĉe da ridindaj epizodoj, sed ĝin fuŝas troa “holivudismo”: fojfoje estas tro da bildoj kaj maltro da sentoj.

La bildkarto de la 99-jara japana klasikulo Kaneto Shindô estas historio de simpla kamparano, kiu venas al vidvino de sia pereinta armea amiko por simbole transdoni al ŝi bildkarton, kiun ŝi sendis al la edzo. La mortinta soldato tiel volis sciigi al la edzino, ke li sukcesis legi ŝian lastan leteron, sed ankaŭ la postvivinto revenas hejmen kaj trovas ĝin tute vaka… La filmo estas vera majstroverko — la aĝo neniel influis la talenton de Shindô, kiu, interalie, prenis la ĉefpremion de la Moskva festivalo rekordajn tri fojojn (1961, 1971, 1999).

Tute alispeca estas la filmo de la juna sudkorea reĝisoro Wong Ching Po La venĝo. Historio de amo (Fuk sai che chi sei), kvankam ankaŭ ĝi rakontas pri siaspeca reveno, klare respeguliĝanta en la titolo — la protagonisto revenas, por venĝi pri/pro sia amo. Ĉi tiu verko estis anoncita kiel “enhavanta amason da sangaj kruelaj scenoj”, sed reale evidentiĝis, ke kvankam jes la filmo abundas je sango ktp., ĉio estas absolute nemalhavebla. La venĝo laŭmerite ricevis la premion por la plej bona reĝisorado.

Sceno el “La foriro” de Václav Havel

Sufiĉe elstara kaj priparolata fariĝis La foriro (Odcházení) — reĝisora debuto de … Václav Havel, la mondfama dramaturgo kaj eksprezidanto de Ĉeĥio. Havel prezentis historion pri kanceliero Riger, kiu devas demisii kaj ene de du tagoj forlasi la delonge loĝatan bienon. La filmo estas emfaze teatreca — ĉar Havel kreis teatran dramon, tamen ne surscenigis, sed filmis ĝin.

Ne “reven-tema”, sed nepre menciinda, ĉar tuj ŝatita de la publiko, estis la serba filmo Montevideo, la Dia vizio (Montevideo, Bog te video). En 1930 en nacian futbalan federacion de Jugoslavio venis invito partopreni la unuan mondpokalon, okazontan en Montevideo, kaj do la piedpilkistoj kaj ĉirkaŭuloj dediĉas ĉiujn fortojn por proksimigi la revon. La filmo brave konfirmas la faman eldiron, laŭ kiu “futbalo ne estas la vivo. Futbalo estas multe pli”, kaj krome ĝi estas specimeno de plena optimismo. Oni ne scias, kiel la kreintoj sukcesis tion, sed estas fakto: ekde la unua ĝis la lasta minutoj Montevideo plenigas spektantojn per vitalaj emocioj kaj ĝojo. Ne hazarde ĝuste Montevideo ricevis la premion de spektantoj…

Des pli paradoksa fariĝis la decido de la ĵurio, ĉi-foje prezidita de Geraldine Chaplin, kiu atribuis la ĉefpremion al la bona, sed tute mallaŭta kaj silentema hispana filmo La ondoj (Las olas) de Alberto Morais. Spektante ĝin, oni ekscias, kiel post 60 jaroj maljunulo Miguel revenas (ja revenas!) el Madrido en malgrandan landliman urbeton, kie li restis kiel rifuĝinto en sia adolesko. Miguel rememoras tiun tempon kaj provas trovi respondojn al demandoj, turmentintaj lin dumvive. Laŭsupoze La ondoj fariĝis kompromisa decido, ĉar la ĵurio ne povis interkonsenti pri aliaj eventuale laŭreataj filmoj.

Ekster la konkursa programo tradicie popularegis la programo 8,5, kiu ĉiam prezentas po naŭ filmoj senescepte elstaraj. Ĉi-foje temis pri Pina — 3D-formata dancofilmo pri la ĵus forpasinta Pina Bausch, Carlos — pri la teroristo Ilich Ramírez Sánchez, Nigra Venuso — ŝoka historio de la sudafrikanino Sarah Baartman, La muelejo kaj la kruco — filmo inspirita de la fama Bruegel-pentraĵo La vojo al Kalvario, kaj kelkaj aliaj.

Ĝuste en 8,5 estis montrita la jam konata Melankolio — ĉi-momente la plej freŝa laboraĵo de Lars von Trier, kiu rakontas pri pereo de la mondo, kiun kaŭzas la planedo Melankolio, proksimiĝanta al la Tero. Oni memoras la skandalon ĉirkaŭ eldiroj de von Trier dum la maja kinofestivalo en Kanno. Ni ne juĝu la reĝisoron, kiu evidente tro ŝatas nervigi publikon kaj ĉi-foje misvojiĝis en propraj vortoj. Gravas, ke Melankolio estas ege bona kaj, kio gravegas, bilde bela filmo. Admirinda estas Kirsten Dunst, plenuminta la ĉefan rolon de Justina. Dunst, ĝis nun ĉefe memorata kiel “amikino de Spiderman”, finfine transiris limojn de unu rolo kaj prezentis vere interesegan karakteron de homo, kiu indiferentas absolute pri ĉio.

Grigorij Arosev

Ĝi estas artikolo el La Ondo de Esperanto.

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №8–9 (202–203).

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2011/08/kino/

La 32a MIKF: Politiko abundis, gajnis Frato
La konkursa parto de la 32a Moskva Internacia Kinofestivalo (MIKF), tradicie okazinta en junio, estis plenigita de filmoj, kiujn oni povas konvencie nomi “politikaj”. Konsiderante, ke plejparto de tiuj filmoj estis faritaj en ekssocialismaj landoj kaj estis dediĉitaj al ĝuste tiu epoko, tio ne povas esti hazardo, sed konscia elekto de programa direktoro de MIKF Kirill Razlogov (fama fakulo pri kino, gvidanta sian propran televidan programon Kult’ kino). Razlogov kaj aliaj festivalestroj sendube konscias, ke “politika nostalgio” estas nun bezonata kaj aktuala, kaj spektantoj volas denove mergiĝi en la pasintecon, por pere de kino kompreni, kio estis bona tiam, kio estis malbona. Samtempe tiaj filmoj estas averto por la nunaj moŝtuloj — ege gravas ne ripeti antaŭajn erarojn (tia risko, bedaŭrinde, nun reaperis).

Germanio prezentiĝis per la filmo Boxhagener platz (en la rusa traduko komence estis aldonita vorto “Berlin”, dank’ al kio rezultiĝis klara aludo al la majstroverko de R.W.Fassbinder Berlin, Alexanderplatz, sed la simileco estas nur en la titoloj — feliĉe). Ne temas pri aparte elstara filmo — estas multaj politikaj konversacioj kun sufiĉe ordinara temlinio, bazita sur esplorata krimo. La filmon “savas” aktorino Gudrun Ritter, kiu rolas virinon, malgraŭ sia aĝo daŭre sentantan bezonon esti amata kaj amanta, pro kio ŝi edziniĝas ses- aŭ sep-foje. Samtempe la karaktero prezentata de Ritter ne estas komika aŭ farsa — ne facila tasko!

Malsimila laŭ etoso, sed simila laŭ ĝenerala humoro estas la filmo

de la klasikulino de la hungaria reĝisora arto Márta Mészáros. Ŝi

portis al Moskvo la filmon Utolsó jelentés Annáról (La lasta denunco pri Anna), bazitan sur reala historio de Anna Kéthly — hungara politikistino el la registaro de Imre Nagy (1956). Laŭ la filmo, literatura kritikisto Peter estas sendita al Londono, kie loĝas Anna, por konvinki ŝin reveni en Budapeŝton. En La lasta denunco temas ne nur pri politiko, ĉeestas ankaŭ lirikaj linioj, interalie, ligitaj rekte kun Kéthly, tamen la kerno estas intelekta debato, logika duelo inter Anna kaj Peter, ambaŭ prezentantaj tute malsamajn vivkonceptojn kaj vidpunktojn.

Malpli politika enhave, sed rakontanta pri la malnova tempo estas la bulgaria Stŭpki v pyasŭka (Spuroj sur sablo). Unu el plej simplaj, sed samtempe kortuŝaj filmoj — junulo Slavi malreciproke amis belan Nelli, kaj decidis fuĝi el Bulgario en Okcidentan Eŭropon. Post 20 jaroj li revenas, rakontas sian historion al hazardaj homoj kaj provas retrovi sian amon.

Kvankam kaj Gudrun Ritter, kaj Enikö Eszenyi (Anna Kéthly) altnivele plenumis siajn partojn, la premion por la plej bona virina rolo ricevis Vilma Cibulková (Zemský ráj to na pohled — Surtera paradizo, Ĉeĥio). Ne estas mirinde, ke ĉeĥa filmo milan fojon rakontas pri la eventoj de 1968, sed samtempe ĝi metas akcenton egale sur personajn kaj sociajn aferojn. Kroma plusego de la filmo estas absoluta manko de negativaj protagonistoj, kaj aparte amuzas la spektantojn kreiĝinta ama — ne, ne triangulo! — minimume dekangulo, kiun lerte gvidas la ĉarma Marta, plenumata de Cibulková.

La premion por la vira rolo gajnis albana aktoro Nik Xhelilaj, kiu estas ĉefprotagonisto Arben en La albano. Arben volas edziĝi, sed por “elaĉeti” sian fianĉinon li bezonas grandan sumon, do li kontraŭleĝe veturas en Germanion, kie li provas ĉian laboron. Diference de la aliaj, ĝi prezentas aktualajn problemojn de moderna socio, sed estas absolute klare, ke situacio, kiun trafis Arben, ne estas hazarda — ĝin kaŭzis la multjara mispolitiko de Albanio (same kiel de pluraj aliaj landoj). La albano havas tre malklaran kaj mallertan finalon, sed tio estas riproĉo al la reĝisoro, sed ne al la aktoroj, kiuj bone faris sian laboron.

Fortegan filmon prezentis la pola reĝisoro Jan Kidawa-Błoński —

Różyczka (Rozeto). Ĝi meritas apartan studon (kiun ĝi ricevos — se ne jam ricevas) en Pollando, sed nun ni koncize menciu, ke Rozeto estas inspirita de la vivo de la verkisto Paweł Jasienica (lia filino oficiale avertis gazetaron, ke se oni ligos la nomon de Jasienica kun ĉi tiu filmo, oni ricevos juĝprocezon). Eventoj okazas en 1967. La nejuna verkisto, en la filmo nomata Adam Warczewski, edziĝas kun la bela junulino Kamila, kiu evidentiĝas agentino de la pollanda sekurservo. Iom post iom ŝi decidas ne plu spioni kontraŭ Warczewski, sed “la granda frato” ne lasas ŝin libere vivi, kio kondukas al granda privata katastrofo — komplete ruiniĝas la vivoj de minimume tri homoj. Rozeto estas filmita sur altega nivelo, ĉio estas preskaŭ senriproĉa. Ne ĉiujn agojn de la protagonistoj oni akceptas, sed tio ne estis celo. Homoj en ĉi tiu filmo estas pentritaj ĝuste tiaj, kiaj ili estas — kontraŭdiraj, naturaj, farantaj bonon kaj malbonon. Pro tio la decido de la ĵurio, gvidita de Luc Besson, doni al Rozeto la premion por la plej bona reĝisorado aspektas absolute prava kaj merita.

Sed, malgraŭ la ĝenerala tendenco, la ĉefpremion ricevis la venezuela filmo

Hermano (Frato), kiu rakontas pri la nuna tempo kaj estas absolute eksterpolitika.

En Karakaso loĝas du fratoj — Julio kaj Daniel. Iutage Daniel vidas,

ke amiko de Julio per hazarda pafo mortigas ilian patrinon. Daniel nenion diras al Julio. Frato estas pri savo kaj mortigo. Pri ludo kaj pri vivo. Pri forto kaj malforto. Pri amikeco kaj perfido. Inter ĉi tiuj absolute malsamaj nocioj ekzistas limo, kiu ne ĉiam estas evidenta kaj klara. Alia avantaĝo de la filmo estas bonkoreco kaj ironio — malgraŭ la teruraj okazintaĵoj, post la fino oni sentas entuziasmon kaj vivodeziron. Frato estas elstara filmo.

Dum la konkurso estis montritaj multegaj bonaj filmoj (kaj ekster ĝi

— multe pli).

La festivalon malfermis Ces amours-la (Tia amo; internacia titolo

— Virino kaj viroj) de la kinopatriarko Claude Lelouch. Sendube,

se ĉi tiu filmo partoprenus la konkurson, ĝi ricevus ĉiujn premiojn,

sed ve — Virino kaj viroj estis montrita en Moskvo nur unufoje.

Kontraŭe la ferma filmo, Eksterordinaraj aventuroj de Adel, nova laboraĵo de Besson, jam baldaŭ post MIKF estis vaste montrita tra la lando.

Grigorij Arosev

La Ondo de Esperanto, 2010, №8–9 (190–191)