Arkivo por la etikedo 'filmoj'

Internacia Pedagogia Film-Festivalo de ILEI

Internacia Pedagogia Film-Festivalo de ILEI (IPEFF) trovas sian lokon en la Jaro de la Lernanto, lanĉita de UEA kaj ILEI en julio 2016. Celoj Kolekti filmetojn pri la lingvo; tiuj filmetoj estos utilaj lerniloj. Allogi junulojn al kreado kaj pripensado pri transdono de scioj. Du kategorioj Kategorio “lingvo”. Maksimuma daŭro: unu minuto Kategorio “interkultura harmonio”. [...]

Filmkonkurso pri amikeco en UK

Universalaj Kongresoj estas bona okazo por renkonti geamikojn kaj ekhavi novajn. Por doni atenton al la kongresaj amikecoj, kadre de la Semajno de Internacia Amikeco UEA okazigas konkurson pri amatoraj filmoj kiuj traktas tiun fenomenon. Aŭtoroj de la plej popularaj filmetoj gajnos senpagan kongresaliĝon por sia amiko.

Subteksti videojn rete per Amara

La fama video-retejo YouTube havas la eblon aldoni subtekstojn al videoj. Sed tion povas fari nur la alŝutinto de la video. Do kion fari, se vi trovas interesan videon kaj volas subteksti ĝin en Esperanto (aŭ ajna alia lingvo)? Unu bona maniero solvi tion estas la retejo Amara. Ĝi estas multlingva kaj parte tradukita al [...]

Kiel verki kaj uzi subtekstojn por filmoj

En la lastaj jaroj aperis en Esperanto subtekstoj por nacilingvaj filmoj. Tio estas tre bona maniero diskonigi sian kulturon, kaj eble ankaŭ vi volos subtekstigi viajn ŝatatajn filmojn.

Fatraso, Kanibalo kaj Damaĝantoj

La 34a Moskva Internacia Kinofestivalo (MIKF) el la oficiala vidpunkto fariĝis triumfa por la britia kino. Estis du konkursoj por ludfilmoj (la ĉefa kaj Perspektivoj), kaj en ambaŭ venkis reprezentantoj de Britio: respektive Junkhearts (la tradukon de ĉi vorto ni traktu aparte en sekva alineo) kaj The Wreckers (La damaĝantoj). Krome la ĉefrolulo en Junkhearts [...]

Festo de la Esperanta kinarto

Kiom da filmoj en Esperanto vi spektis? La facila demando kaŭzas ĉe averaĝa esperantisto malfacilajn pripensojn. Mi dubas, ke tiu kvanto superos kvin. Bedaŭrinde, kinarto estas neglektata de la Esperanto-komunumo, kiu daŭre vivas en la teksta mondo. Kaj la tekstoj jam dum kelkaj jardekoj ne havas influon al eksteraj homamasoj. La modernaj teknologioj kaj modernaj [...]

En “La Ondo” pri “La ondoj”

Revueto pri la 33a Moskva Internacia Kinofestivalo Se pasintjare unu el la ĉefaj festivalaj tendencoj estis “provo lerni de la pasinto” — en pli ol plejparto de la konkursaj filmoj en 2010 temis pri la socialisma epoko, ĉi-jare estis preskaŭ oficiale deklarita, ke la ĉeftemo estas “reveno”. Sendube la menciita fenomeno estas tre multfaceta, kaj [...]

La 32a MIKF: Politiko abundis, gajnis Frato

La konkursa parto de la 32a Moskva Internacia Kinofestivalo (MIKF), tradicie okazinta en junio, estis plenigita de filmoj, kiujn oni povas konvencie nomi “politikaj”. Konsiderante, ke plejparto de tiuj filmoj estis faritaj en ekssocialismaj landoj kaj estis dediĉitaj al ĝuste tiu epoko, tio ne povas esti hazardo, sed konscia elekto de programa direktoro de MIKF [...]



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.