Arkivo por la etikedo 'festoj'

Internacia Virina Tago, 8 marto 2018

Kiel ĉiujare Universala Esperanto-Asocio partoprenas kun entuziasmo la festadon de la Internacia Virina Tago. La Asocio notas, ke multaj virinoj de la komenco de la pasinta jarcento aktive kontribuis al la movado por homaj lingvaj rajtoj per Esperanto samtempe kun sia partopreno en la ekesto kaj kresko de la movado por virinaj rajtoj. La vojo […]

Gratulon al Valentin kaj Irina

Ni kore gratulas nian redakcianon, Moskvan poeton, tradukanton kaj recenzanton Valentin Melnikov okaze de lia edziĝo, okazinta en Moskvo hieraŭ, la 20an de januaro 2018! Ni deziras al li kaj al lia edzino Irina sanon, longan feliĉan vivon; aparte al Valentin novajn kreajn sukcesojn, kaj al Irina hejmiĝon en Esperantujo!

Jubileoj kaj memordatoj en decembro 2017

1. Antaŭ 50 jaroj forpasis Ferenc Szilágyi (Síladi, 1895-1967), hungara kaj svedia ĵurnalisto kaj esperantisto, aŭtoro de kvar novelaroj (Trans la fabeloceano 1932, La granda aventuro 1945, Inter sudo kaj nordo 1950, Koko krias jam! 1955) kaj de la romano Tiel okazis, aŭ Mistero minora (1958), kompilinto de la antologio 33 rakontoj (kun Reto Rossetti, […]

La ponta lingvo estu uzata en la Ponta Festo ĉe Odro

Bonvenon al la jam tradicia Ponta Festo de la urbo Frankfurt (Odro), Germanio, je la 1a de majo 2017. Dum la festo jam la naŭan fojon funkcios informstando pri Esperanto nome de Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio kaj Esperanto-Ligo Berlin. La Ponta Festo okazos de la 10a ĝis la 18a horoj en la regiono de la urboponto inter […]

Monda Tago de Poezio: “En amara horo” de Kalocsay

Hodiaŭ, la 21an de marto, okaze de la Monda Tago de Poezio en pluraj landoj de la mondo oni diversmaniere omaĝas sialandajn kaj sialingvajn poetojn. Ankaŭ ni en Esperantujo rajtas fieru pri niaj poetoj. Kaj inter ili aparte elstaras Kálmán Kalocsay (1891-1976), kiu, laŭ Wiliam Auld, «kvazaŭ mem ellaboris la tutan “tradician poezion” en Esperanto». […]

Internacia Letertago “Assalom, Naŭruz!” (Saluton, Naŭruz!)

Printempo estas jam en la 2750-jara Samarkando, urbo de Monda Heredaĵo de Unesko, kaj baldaŭ, la 21an de marto, venos Naŭruz, la orienta Novjaro, unu el la plej belaj kaj ŝatataj festoj en Uzbekistano kaj pluraj aliaj landoj. Ni kredas, ke dum tiu ĉi festa sezono vi ĝuas renovigitajn esperojn kaj revojn, same kiel agrablajn […]

Du Kristnaskaj noveloj

Hodiaŭ, kiam la kristanoj, uzantaj la Gregorian kalendaron, festas Kristnaskon, ni proponas legi du Kristnaskajn novelojn, kiuj aperis ankaŭ kelkaj jaroj en La Ondo de Esperanto:

Decembro 2016: Jubileoj, memordatoj, festoj

1. Monda kontraŭaidosa tago.

Oktobro 2016: Jubileoj, memordatoj kaj festoj

1. Antaŭ 125 jaroj (1891) en Kalifornio ekfunkciis la Stanforda Universitato. 2. Antaŭ 25 jaroj mortis Demetrios Papadopoulos (1914-91), ekumena patriarko Demetrio I de Konstantinopolo (1972-91). 4. Antaŭ 175 jaroj naskiĝis Prudente José de Moraes Barros (1841-1902), la tria prezidento de Brazilo (1894-98).

Internacia Letertago

Vorto pri Samarkando: la urbo, pri kiu oni ŝatas pensi, sonĝi kaj paroli Baldaŭ venos la signifoplena dato kaj festa okazaĵo por la urbo, pri kiu multegaj loĝantoj de la planedo ŝatas pensi, memori, revi kaj paroli. La 18a de oktobro – la Tago de Samarkando. La evento, kiu meritas refokusigi nian rigardon je alloga […]

Septembro 2016: Jubileoj, memordatoj kaj festoj

1. Sciotago: komenco de la lernojaro en Ruslando kaj en kelkaj ekssovetuniaj landoj. 2. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Salma Hayek (1966), populara meksika-usona filmaktorino. 4. Antaŭ 50 jaroj maskiĝis Jana “Janka” Djagileva (1966-91), sovetunia subgrunda kantistino kaj poetino. 6.Antaŭ 350 jaroj naskiĝis Ivano la 5a (1666-96), caro de Ruslando kun sia frato Petro la Granda […]

Julio 2016: Jubileoj, memordatoj, festoj

1. Antaŭ 100 jaroj (1916) komenciĝis la batalo ĉe Somme, kiu daŭris pli ol kvar monatojn. Antaŭ 50 jaroj (1966) Francio forlasis la armean strukturon de NATO. 2. Antaŭ 450 jaroj mortis Nostradamus (Michel de Nostredame, 1503-66), franca astrologo, fama pro siaj profetaĵoj. 3. Antaŭ 150 jaroj (1866) la prusia armeo venkis la aŭstrian en […]

Junio 2016: Jubileoj, memordatoj, festoj

1. Internacia Infana Tago. Antaŭ 400 jaroj mortis Tokugawa Ieyasu (1543-1616), fondinto de la ŝoguna dinastio Tokugawa, kiu regis Japanion dum la epoko Edo (1603-1868). Antaŭ 175 jaroj mortis Nicolas Appert (1749-1841), franca inventisto, fondinto de la unua konservaĵ-fabriko en la mondo. 2. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Charles Robert “Charlie” Watts (1941-), drumisto de The […]

Majo 2016: Jubileoj, memordatoj, festoj

1. Pasko laŭ la Julia kalendaro. Internacia laborista tago. 3. Internacia tago de la libereco de la gazetaro. Antaŭ 225 jaroj (1791) la sejmo (parlamento) de la Respubliko de Du Popoloj (Pollando kaj Litovio) akceptis konstitucion. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Nona Gaprindaŝvili (1941-), sovetia kaj kartvelia ŝakistino, mondĉampiono pri ŝako (1962-78). Antaŭ 100 jaroj estis […]

Marto 2016: Jubileoj, memordatoj, festoj

1. Antaŭ 50 jaroj (1966) la sovetunia interplaneda senpilota spacŝipo “Venuso 3” atingis la surfacon de Venuso kaj iĝis la unua tera spacŝipo, atinginta alian planedon. Antaŭ 25 jaroj mortis Edwin Herbert Land (1909-91), usona sciencisto kaj inventisto, aŭtoro de 535 inventoj, fondinto de la korporacio “Polaroid”.

Februaro 2016: Jubileoj, memordatoj, festoj

1. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Anatolij Firsov (1941-2000), elstara sovetunia hokeisto, trifoja olimpika ĉampiono (1964, 1968, 1972), okfoja mondĉampiono (1964-71, 62 ludoj, 64 goloj). 2. Antaŭ 175 jaroj naskiĝis François-Alphonse Forel (1841-1912), svisa sciencisto, la fondinto de limnologio. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Ngô Xuân Diêu (1916-85), vjetnama poeto kaj novelisto.

Januaro 2016: Jubileoj, memordatoj, festoj

1. Novjarfesto. 2. Antaŭ 75 jaroj (1941) germania aerarmeo grave damaĝis la katedralon Llandaff en Kardifo. 5. Antaŭ 950 jaroj mortis Eduardo la Konfesanto (1003?-66), antaŭlasta anglo-saksa reĝo de Anglio. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Hayao Miyazaki (1941-), japana reĝisoro de desegnofilmoj, aŭtoro de la populara mangao pri Naŭsika.

Decembro 2015: Jubileoj, memordatoj, festoj

1. Monda kontraŭaidosa tago. Antaŭ 375 jaroj (1640) duko João de Braganza estis proklamita reĝo Johano IV de Portugalio – la Iberia Unio ĉesis. 2. Antaŭ 25 jaroj (1990) la japana ĵurnalisto Akiyama Toyohiro kiel ekipano de la spacŝipo “Sojuz TM-11” iĝis la unua japana kosmonaŭto kaj la unua kosma turisto en la mondo. 3. […]

Tago de Nacia Unueco

Hodiaŭ en Ruslando estas festata la Tago de Nacia Unueco. Ĝi estis starigita omaĝe al la eventoj de la 1612a jaro, kiam la volontula armeo de Kosmo Minido kaj princo Demetrio Poĵarskij liberigis Moskvon de Pollandaj trupoj. La du armeestroj venis en Moskvon kun kopio de la Kazana ikono de la Sankta Dipatrino, kaj en […]

Novembro 2015: Jubileoj, memordatoj, festoj

1. Antaŭ 1650 jaroj (365) alemanaj trupoj transiris Rejnon kaj invadis Gaŭlujon. 2. Antaŭ 200 jaroj naskiĝis Georgo Buleo (George Boole, 1815-64), angla matematikisto kaj filozofo, unu el la fondintoj de matematika logiko. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Shahrukh Khan (1965-), barata aktoro kaj filmproduktanto, nomata “Reĝo de Bollywood”. Antaŭ 50 jaroj la usona kvakero Norman […]