Arkivo por la etikedo 'februaro'

La februara Ondo – ampleksa kaj interesa

La februara kajero de La Ondo de Esperanto ankaŭ ĉi-jare estas pli ampleksa ol kutime pro la raportoj pri multaj esperantistaj aranĝoj kaj pro la tradiciaj februaraj tekstoj. Unu el ĉi tiuj tradiciaĵoj estas tripaĝa intervjuo kun la Esperantisto de la Jaro, nome kun la usona esperantisto Chuck Smith kun la titolo Mi tre feliĉas, [...]

Februaro 2016: Jubileoj, memordatoj, festoj

1. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Anatolij Firsov (1941-2000), elstara sovetunia hokeisto, trifoja olimpika ĉampiono (1964, 1968, 1972), okfoja mondĉampiono (1964-71, 62 ludoj, 64 goloj). 2. Antaŭ 175 jaroj naskiĝis François-Alphonse Forel (1841-1912), svisa sciencisto, la fondinto de limnologio. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Ngô Xuân Diêu (1916-85), vjetnama poeto kaj novelisto.

Februaro 2015: Jubileoj, memordatoj kaj festoj

1. Antaŭ 150 jaroj (1865) Abraham Lincoln subskribis la 13an amendon al la usona konstitucio pri abolo de sklaveco. 2. Antaŭ 25 jaroj mortis Paul Ariste (1905-90), estona lingvisto, poligloto kaj esperantisto. 4. Antaŭ 75 jaroj estis ekzekutita Nikolaj Jeĵov (1895-1940), popolkomisaro pri internaj aferoj de USSR (1936-38), unu el la organizantoj de la Granda [...]

Februaro 2014: Jubileoj, memordatoj, festoj

1. Antaŭ 200 jaroj (1814) la koalicia armeo en batalo ĉe La Rothière venkis la Napoleonan armeon (la unua malvenko de Napoleono en Francio mem). Antaŭ 150 jaroj (1864) komenciĝis la Pruslanda-Danlanda milito. Antaŭ 150 jaroj en Tomsko mortis Fjodor Kuzjmiĉ (1776-1864), kiun multaj kredis imperiestro Aleksandro I. 2. Antaŭ 425 jaroj (1589) estis establita [...]



Bad Behavior has blocked 849 access attempts in the last 7 days.